< 2 Samuel 16 >
1 Kiam David iom malsupreniris de la supro, jen venis al li renkonte Ciba, la servanto de Mefiboŝet, kun paro da selitaj azenoj, sur kiuj estis ducent panoj kaj cent sekvinberaj kukoj kaj cent sekigitaj fruktoj kaj felsako kun vino.
Und da David ein wenig von der Höhe gegangen war, siehe, da begegnete ihm Ziba, der Diener Mephiboseths, mit einem Paar Esel, gesattelt, darauf waren zweihundert Brote und hundert Rosinenkuchen und hundert Feigenkuchen und ein Krug Wein.
2 Kaj la reĝo diris al Ciba: Por kio tio estas kun vi? Kaj Ciba respondis: La azenoj estas por la domo de la reĝo, por rajdi sur ili, kaj la pano kaj la fruktoj por la servantoj por manĝi, kaj la vino por trinki por la laciĝintoj en la dezerto.
Da sprach der König zu Ziba: Was willst du damit machen? Ziba sprach: Die Esel sollen für das Haus des Königs sein, darauf zu reiten, und die Brote und Feigenkuchen für die Diener, zu essen, und der Wein, zu trinken, wenn sie müde werden in der Wüste.
3 Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
Der König sprach: Wo ist der Sohn deines Herrn? Ziba sprach zum König: Siehe, er blieb zu Jerusalem; denn er sprach: Heute wird mir das Haus Israel meines Vaters Reich wiedergeben.
4 Tiam la reĝo diris al Ciba: Nun al vi apartenu ĉio, kion havas Mefiboŝet. Kaj Ciba diris: Mi adorkliniĝas; mi akiru vian favoron, mia sinjoro, ho reĝo.
Der König sprach zu Ziba: Siehe, es soll dein sein alles, was Mephiboseth hat. Ziba sprach: Ich neige mich; laß mich Gnade finden vor dir, mein Herr König.
5 Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis.
Da aber der König bis gen Bahurim kam, siehe, da ging ein Mann daselbst heraus, vom Geschlecht des Hauses Sauls, der hieß Simei, der Sohn Geras; der ging heraus und fluchte
6 Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li.
und warf David mit Steinen und alle Knechte des Königs David. Denn alles Volk und alle Gewaltigen waren zu seiner Rechten und zur Linken.
7 Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo!
So sprach aber Simei, da er fluchte: Heraus, heraus, du Bluthund, du heilloser Mann!
8 la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo.
Der HERR hat dir vergolten alles Blut des Hauses Sauls, daß du an seiner Statt bist König geworden. Nun hat der HERR das Reich gegeben in die Hand deines Sohnes Absalom; und siehe, nun steckst du in deinem Unglück; denn du bist ein Bluthund.
9 Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon.
Aber Abisai, der Zeruja Sohn, sprach zu dem König: Sollte dieser tote Hund meinem Herrn, dem König, fluchen? Ich will hingehen und ihm den Kopf abreißen.
10 Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras?
Der König sprach: Ihr Kinder der Zeruja, was habe ich mit euch zu schaffen? Laßt ihn fluchen; denn der HERR hat's ihn geheißen: Fluche David! Wer kann nun sagen: Warum tust du also?
11 Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li.
Und David sprach zu Abisai und zu allen seinen Knechten: Siehe, mein Sohn, der von meinem Leibe gekommen ist, steht mir nach meinem Leben; warum nicht auch jetzt der Benjaminiter? Laßt ihn, daß er fluche; denn der HERR hat's ihn geheißen.
12 Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado.
Vielleicht wird der HERR mein Elend ansehen und mir mit Gutem vergelten sein heutiges Fluchen.
13 Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.
Also ging David mit seinen Leuten des Weges; Aber Simei ging an des Berges Seite her ihm gegenüber und fluchte und warf mit Steinen nach ihm und besprengte ihn mit Erdklößen.
14 La reĝo kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, venis lacaj kaj ripozis tie.
Und der König kam hinein mit allem Volk, das bei ihm war, müde und erquickte sich daselbst.
15 Dume Abŝalom kaj ĉiuj Izraelidoj venis en Jerusalemon, kaj Aĥitofel kun li.
Aber Absalom und alles Volk der Männer Israels kamen gen Jerusalem und Ahithophel mit ihm.
16 Kiam Ĥuŝaj, la Arkano, amiko de David, venis al Abŝalom, li diris al Abŝalom: Vivu la reĝo! vivu la reĝo!
Da aber Husai, der Arachiter, Davids Freund, zu Absalom hineinkam, sprach er zu Absalom: Glück zu, Herr König! Glück zu, Herr König!
17 Kaj Abŝalom diris al Ĥuŝaj: Tia estas via amo al via amiko! kial vi ne iris kun via amiko?
Absalom aber sprach zu Husai: Ist das deine Barmherzigkeit an deinem Freunde? Warum bist du nicht mit deinem Freunde gezogen?
18 Sed Ĥuŝaj respondis al Abŝalom: Ne, sed kiun elektis la Eternulo kaj ĉi tiu popolo kaj ĉiuj Izraelidoj, al tiu mi apartenos, kaj kun li mi restos.
Husai aber sprach zu Absalom: Nicht also, sondern welchen der HERR erwählt und dies Volk und alle Männer in Israel, des will ich sein und bei ihm bleiben.
19 Due, kiun mi servos? ĉu ne lian filon? kiel mi servis vian patron, tiel mi estos al vi.
Zum andern, wem sollte ich dienen? Sollte ich nicht vor seinem Sohn dienen? Wie ich vor deinem Vater gedient habe, so will ich auch vor dir sein.
20 Tiam Abŝalom diris al Aĥitofel: Konsiliĝu inter vi, kion ni devas fari.
Und Absalom sprach zu Ahithophel: Ratet zu, was sollen wir tun?
21 Kaj Aĥitofel diris al Abŝalom: Eniru al la kromvirinoj de via patro, kiujn li restigis, por gardi la domon. Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdos, ke vi abomenigis al vi vian patron, tiam fortiĝos la manoj de ĉiuj, kiuj estas kun vi.
Ahithophel sprach zu Absalom: Gehe hinein zu den Kebsweibern deines Vaters, die er zurückgelassen hat, das Haus zu bewahren, so wird das ganze Israel hören, daß du dich bei deinem Vater hast stinkend gemacht, und wird aller Hand, die bei dir sind, desto kühner werden.
22 Tiam oni starigis por Abŝalom tendon sur la tegmento, kaj Abŝalom eniris al la kromvirinoj de sia patro antaŭ la okuloj de ĉiuj Izraelidoj.
Da machten sie Absalom eine Hütte auf dem Dache, und Absalom ging hinein zu den Kebsweibern seines Vaters vor den Augen des ganzen Israel.
23 La konsiloj de Aĥitofel, kiujn li donadis en tiu tempo, havis tian valoron, kiel se oni demandus la decidon de Dio; tiaj estis ĉiuj konsiloj de Aĥitofel, kiel por David, tiel ankaŭ por Abŝalom.
Zu der Zeit, wenn Ahithophel einen Rat gab, das war, als wenn man Gott um etwas hätte gefragt; also waren alle Ratschläge Ahithophels bei David und bei Absalom.