< 2 Samuel 11 >

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la reĝoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun ĉiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj sieĝis Raban. Sed David restis en Jerusalem.
過了一年,到列王出戰的時候,大衛又差派約押,率領臣僕和以色列眾人出戰。他們就打敗亞捫人,圍攻拉巴。大衛仍住在耶路撒冷。
2 Okazis, ke vespere David leviĝis de sia kuŝejo kaj ekpromenis sur la tegmento de la reĝa domo; kaj li ekvidis de la tegmento virinon, kiu sin lavis; kaj la virino estis tre belaspekta.
一日,太陽平西,大衛從床上起來,在王宮的平頂上遊行,看見一個婦人沐浴,容貌甚美,
3 Kaj David sendis, por demandi pri la virino; kaj oni diris al li, ke ŝi estas Bat-Ŝeba, filino de Eliam, kaj edzino de Urija, la Ĥetido.
大衛就差人打聽那婦人是誰。有人說:「她是以連的女兒,赫人烏利亞的妻拔示巴。」
4 Tiam David sendis senditojn, por preni ŝin; kaj ŝi venis al li, kaj li kuŝis kun ŝi; kiam ŝi repuriĝis de sia malpureco, ŝi revenis en sian domon.
大衛差人去,將婦人接來;那時她的月經才得潔淨。她來了,大衛與她同房,她就回家去了。
5 Kaj la virino gravediĝis, kaj ŝi sendis, por sciigi Davidon, dirante: Mi gravediĝis.
於是她懷了孕,打發人去告訴大衛說:「我懷了孕。」
6 Tiam David sendis al Joab, por diri: Sendu al mi Urijan, la Ĥetidon. Kaj Joab sendis Urijan al David.
大衛差人到約押那裏,說:「你打發赫人烏利亞到我這裏來。」約押就打發烏利亞去見大衛。
7 Kiam Urija venis al li, David demandis pri la farto de Joab kaj pri la farto de la popolo kaj pri la sukceso de la milito.
烏利亞來了,大衛問約押好,也問兵好,又問爭戰的事怎樣。
8 Kaj David diris al Urija: Iru en vian domon, kaj lavu viajn piedojn. Kaj Urija eliris el la domo de la reĝo, kaj lin sekvis donacoj de la reĝo.
大衛對烏利亞說:「你回家去,洗洗腳吧!」烏利亞出了王宮,隨後王送他一分食物。
9 Sed Urija dormis ĉe la enirejo de la domo de la reĝo, kune kun ĉiuj servantoj de lia sinjoro, kaj li ne iris en sian domon.
烏利亞卻和他主人的僕人一同睡在宮門外,沒有回家去。
10 Kaj oni raportis al David, dirante: Urija ne iris en sian domon. Tiam David diris al Urija: Vi venis ja de la vojo; kial do vi ne iris en vian domon?
有人告訴大衛說:「烏利亞沒有回家去。」大衛就問烏利亞說:「你從遠路上來,為甚麼不回家去呢?」
11 Kaj Urija respondis al David: La kesto kaj Izrael kaj Jehuda troviĝas en tendoj, kaj mia sinjoro Joab kaj la servantoj de mia sinjoro bivakas sur la kampo; kaj ĉu mi irus en mian domon, por manĝi kaj trinki, kaj kuŝi kun mia edzino? mi ĵuras per via vivo kaj per la vivo de via animo, ke mi ne faros tion.
烏利亞對大衛說:「約櫃和以色列與猶大兵都住在棚裏,我主約押和我主的僕人都在田野安營,我豈可回家吃喝、與妻子同寢呢?我敢在王面前起誓:我決不行這事!」
12 Tiam David diris al Urija: Restu ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ, kaj morgaŭ mi forliberigos vin. Kaj Urija restis en Jerusalem tiun tagon kaj la sekvantan.
大衛吩咐烏利亞說:「你今日仍住在這裏,明日我打發你去。」於是烏利亞那日和次日住在耶路撒冷。
13 Kaj David invitis lin, ke li manĝu kaj trinku ĉe li, kaj ebriigis lin. Vespere li eliris, por dormi sur sia kuŝejo kun la servantoj de sia sinjoro, sed en sian domon li ne iris.
大衛召了烏利亞來,叫他在自己面前吃喝,使他喝醉。到了晚上,烏利亞出去與他主的僕人一同住宿,還沒有回到家裏去。
14 Matene David skribis leteron al Joab, kaj sendis ĝin per Urija.
次日早晨,大衛寫信與約押,交烏利亞隨手帶去。
15 Kaj en la letero li skribis jenon: Metu Urijan en la fronton de la plej forta batalo, kaj deturniĝu de li, ke li estu frapita kaj mortu.
信內寫着說:「要派烏利亞前進,到陣勢極險之處,你們便退後,使他被殺。」
16 Tial, kiam Joab sieĝis la urbon, li metis Urijan sur la lokon, pri kiu li sciis, ke tie estas la plej fortaj viroj.
約押圍城的時候,知道敵人那裏有勇士,便將烏利亞派在那裏。
17 Kiam la loĝantoj de la urbo eliris kaj ekbatalis kontraŭ Joab, falis kelka nombro el la servantoj de David; kaj mortis ankaŭ Urija, la Ĥetido.
城裏的人出來和約押打仗;大衛的僕人中有幾個被殺的,赫人烏利亞也死了。
18 Joab sendis kaj raportigis al David ĉiujn cirkonstancojn de la batalo.
於是,約押差人去將爭戰的一切事告訴大衛,
19 Kaj al la sendito li donis jenan ordonon: Kiam vi finos raporti al la reĝo ĉiujn cirkonstancojn de la batalo,
又囑咐使者說:「你把爭戰的一切事對王說完了,
20 kaj la reĝo ekkoleros, kaj diros: Kial vi alproksimiĝis al la urbo, por batali? ĉu vi ne sciis, ke oni pafos de la muro?
王若發怒,問你說:『你們打仗為甚麼挨近城牆呢?豈不知敵人必從城上射箭嗎?
21 kiu mortigis Abimeleĥon, filon de Jerubeŝet? ĉu ne virino ĵetis sur lin de la muro muelŝtonon, ke li mortis en Tebec? kial vi alproksimiĝis al la muro? tiam diru: Ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
從前打死耶路‧比設兒子亞比米勒的是誰呢?豈不是一個婦人從城上拋下一塊上磨石來,打在他身上,他就死在提備斯嗎?你們為甚麼挨近城牆呢?』你就說:『王的僕人-赫人烏利亞也死了。』」
22 La sendito iris, kaj venis kaj raportis al David ĉion, por kio sendis lin Joab.
使者起身,來見大衛,照着約押所吩咐他的話奏告大衛。
23 Kaj la sendito diris al David: Kiam tiuj homoj montriĝis pli fortaj ol ni kaj eliris kontraŭ nin sur la kampon, ni komencis premi ilin al la enirejo en la pordegon;
使者對大衛說:「敵人強過我們,出到郊野與我們打仗,我們追殺他們,直到城門口。
24 tiam la pafistoj pafis sur viajn servantojn de sur la muro, kaj pereis kelkaj el la servantoj de la reĝo, kaj ankaŭ via servanto Urija, la Ĥetido, mortis.
射箭的從城上射王的僕人,射死幾個,赫人烏利亞也死了。」
25 Tiam David diris al la sendito: Tiel diru al Joab: Ne afliktiĝu pro tio, ke la glavo formanĝas jen tiun, jen alian; plifortigu vian militon kontraŭ la urbo kaj detruu ĝin, kaj estu kuraĝa.
王向使者說:「你告訴約押說:『不要因這事愁悶,刀劍或吞滅這人或吞滅那人,沒有一定的;你只管竭力攻城,將城傾覆。』可以用這話勉勵約押。」
26 Kiam la edzino de Urija aŭdis, ke mortis ŝia edzo Urija, ŝi funebris pro sia edzo.
烏利亞的妻聽見丈夫烏利亞死了,就為他哀哭。
27 Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis ŝin en sian domon; kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj ŝi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplaĉis al la Eternulo.
哀哭的日子過了,大衛差人將她接到宮裏,她就作了大衛的妻,給大衛生了一個兒子。但大衛所行的這事,耶和華甚不喜悅。

< 2 Samuel 11 >