< 2 Reĝoj 9 >
1 La profeto Eliŝa alvokis unu el la profetidoj, kaj diris al li: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon ĉi tiun vazon kun oleo, kaj iru en Ramoton en Gilead.
那時,先知厄里叟叫一個先知弟子來,對他說:「你束上腰,手裏拿著這瓶油,往辣摩特基肋阿得去,
2 Kiam vi venos tien, elserĉu tie Jehun, filon de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, kaj aliru kaj starigu lin el meze de liaj fratoj kaj enkonduku lin en la plej internan ĉambron.
一到了那裏,就去求見尼默史的孫子約沙法特的兒子耶胡;得見後,叫他離開同僚,領踢進入一間內室,
3 Kaj prenu la vazon kun la oleo kaj verŝu sur lian kapon, kaj diru: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael. Poste malfermu la pordon kaj forkuru, ne prokrastu.
將這瓶油倒在他的頭上說:上主這樣說:我傅你為以色列王。然後,開門逃走,不要逗留。」
4 Kaj iris la junulo, la junulo la profeto, al Ramot en Gilead.
那青年人,即那青年先知就往辣摩特基肋阿得去了。
5 Kiam li venis, li vidis, ke sidas la militestroj. Kaj li diris: Mi havas ion por diri al vi, ho estro. Kaj Jehu diris: Al kiu el ni ĉiuj? Li respondis: Al vi, ho estro.
他到了那裏,看見眾將軍都在坐,青年人遂說:「將軍,我有話對你說。」耶胡問說:「我們中,你要對那一個說話﹖」他答說:「將軍,就是你。」
6 Tiu leviĝis kaj iris en la domon. Li verŝis la oleon sur lian kapon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super la popolo de la Eternulo, super Izrael.
耶胡站起來,進了內室,那青年人就將油倒在他頭上,對他說:「上主以色列的天主這樣說:我傅你為上主的人民以色列的君王。
7 Kaj vi ekstermos la domon de via sinjoro Aĥab, por ke Mi venĝu la sangon de Miaj servantoj, la profetoj, kaj la sangon de ĉiuj servantoj de la Eternulo, verŝitajn de la mano de Izebel.
你要消滅你主上阿哈布的家,使我在依則貝耳身上,為我的僕人先知和上主的一切僕人報寫仇。
8 Kaj pereos la tuta domo de Aĥab; kaj Mi ekstermos ĉe Aĥab ĉiun virseksulon, malliberulon kaj liberulon en Izrael.
阿哈布的全家必要喪亡;我要消滅以色列凡屬於阿哈布的一切男人,無論是自由的,或不自由的。
9 Kaj mi faros al la domo de Aĥab kiel al la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel al la domo de Baaŝa, filo de Aĥija.
我要使阿哈布家像乃巴特的兒子雅洛貝罕家,又像阿希雅的兒子巴厄沙家一樣;
10 Kaj Izebelon manĝos la hundoj sur la kampo de Jizreel, kaj neniu enterigos ŝin. Kaj li malfermis la pordon kaj forkuris.
於依則貝耳,狗要在依次勒耳的田間吞食她,沒有人來埋怨。」那青年人說完,就開門逃走了。
11 Kiam Jehu eliris al la servantoj de sia sinjoro, ili diris al li: Ĉu ĉio estas en ordo? por kio venis al vi tiu frenezulo? Li respondis al ili: Vi konas ja tiun homon kaj lian parolon.
耶胡出來回到他主上的臣僕那裏,他們問他說:「一切都好嗎﹖那瘋子來見你有什麼事﹖」耶胡答說:「你們應認識這個人,也知道他說些什麼。」
12 Ili diris: Ne vero, tamen diru al ni. Kaj li diris: Tiel kaj tiel li parolis al mi, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael.
他們說:「定說些胡話! 請給我們說說! 」耶胡遂說:「他如此如此告訴我說:上主這樣說:我傅你為以色列王。」
13 Kaj rapide ili prenis ĉiu sian veston kaj sternis sub li sur la altaj ŝtupoj, kaj ekblovis per trumpeto, kaj diris: Jehu fariĝis reĝo.
他們一聽,急忙將自己的衣服舖在光台階他的腳下,吹角喊說:「耶胡作王了! 」
14 Tiam Jehu, filo de Jehoŝafat, filo de Nimŝi, faris konspiron kontraŭ Joram. (Dume Joram staris garde en Ramot en Gilead, li kaj la tuta Izrael, kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.
尼默史的孫子約沙法特的兒子耶胡於是背叛了耶曷蘭。─那時,耶曷蘭曾率領全以色列人在辣摩特基肋阿得,對抗阿蘭君王哈匝耳。
15 Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio.) Tiam Jehu diris: Se vi konsentas, neniu eliĝu el la urbo, por iri kaj sciigi en Jizreel.
但耶曷蘭已回了依次勒耳,治療他與阿蘭王哈匝耳交戰時,被阿蘭人所射的創傷。─耶胡說:「如果這件事合你們的心意,那麼就不要讓任何人逃出城去,到依次勒耳報信。」
16 Kaj Jehu ekrajdis kaj direktis sin al Jizreel; ĉar tie kuŝis Joram, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, venis, por viziti Joramon.
耶胡於是親自駕車去了依次勒耳,因為耶曷蘭正在那裏臥病未起;猶大王阿哈齊雅也下到那裏去探望他。
17 La gardostaranto staris sur la turo en Jizreel, kaj li ekvidis la alproksimiĝantan amason de Jehu, kaj diris: Mi vidas amason. Tiam Joram diris: Prenu rajdanton kaj sendu kontraŭ ili, por ke li demandu, ĉu ĉio estas en ordo.
站在依次勒耳堡壘上的守兵,見有耶胡的兵隊來到,就喊叫說:「我看見了一大隊人馬! 」耶曷蘭下令說:「叫一個騎兵來,派他去探問他們說:都平安嗎﹖」
18 Kaj la rajdanto sur ĉevalo direktis sin renkonte al li, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Sed Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min. Kaj la gardostaranto raportis, dirante: La sendito venis al ili, sed ne revenis.
騎兵就去迎接耶胡說:「王問:都平安嗎﹖」耶胡答說:「平安不平安與你何干﹖轉到我後面去! 」守兵隨號報告說:「使者到了他們那裏,卻沒有回來。」
19 Tiam li sendis duan rajdanton, kaj ĉi tiu venis al ili, kaj diris: Tiele diras la reĝo: Ĉu ĉio estas en ordo? Jehu respondis: La ordo ne estas via afero, turnu vin kaj sekvu min.
耶曷蘭又打發第二個騎兵去,這騎兵到了他們那裏說:「王問:都平安嗎﹖」耶胡答說:「平安不平安與你何干?轉到我後面去!」
20 La gardostaranto raportis, dirante: Li venis al ili, sed ne revenis; la kondukado estas kiel kondukado de Jehu, filo de Nimŝi, ĉar li kondukas rapidege.
守兵隨後又報告說:「他到了他們你裏,也沒有回來;那駕車法很像尼默史的孫子耶胡的駕駛法,駕得很狂猛。」
21 Tiam Joram diris: Oni jungu! Kaj oni jungis lian ĉaron. Kaj eliris Joram, reĝo de Izrael, kaj Aĥazja, reĝo de Judujo, ĉiu sur sia ĉaro, kaj ili direktis sin renkonte al Jehu, kaj ili renkontis lin sur la kampo de Nabot, la Jizreelano.
耶曷蘭遂即吩咐說:「套車! 」人就套好他的車。以色列王耶曷蘭和猶大王阿哈齊雅出來,各自上車,去迎接耶胡,在依次勒耳人納波特的莊田那裏,迎上了他。
22 Kiam Joram ekvidis Jehun, li diris: Ĉu ĉio estas en ordo, Jehu? Sed tiu respondis: Kia ordo povas esti ĉe la malĉastado de via patrino Izebel kaj ĉe ŝiaj multaj sorĉaĵoj?
耶曷蘭一見耶胡就問說:「耶胡! 都平安嗎﹖」耶胡回答說:「你母親依則貝耳的淫行和妖術那樣多,還有什麼平安﹖」
23 Tiam Joram turnis sian manon kaj forkuris, kaj diris al Aĥazja: Perfido, ho Aĥazja!
耶曷蘭即刻轉車逃走,對阿哈齊雅說:「阿喝齊雅,他反了! 」
24 Sed Jehu streĉis per sia mano la pafarkon kaj pafe frapis Joramon inter liaj brakoj, kaj la sago iris tra lian koron, kaj li falis genue sur sia ĉaro.
耶胡用手拉弓,射中了耶曷蘭兩臂之間,箭從心窩穿出,耶曷蘭就倒在車上。
25 Kaj Jehu diris al sia altrangulo Bidkar: Prenu kaj ĵetu lin sur la kampon de Nabot, la Jizreelano; ĉar rememoru, kiel mi kaj vi sur ĉaro veturis post lia patro Aĥab kaj la Eternulo eldiris pri li jenan profetaĵon:
耶胡吩咐自己的侍衛彼德卡說:「將他抬起,丟在依次肋耳人納波特的莊田裏! 你該記得:當我你二人一起駕車跟隨他父親阿哈布時,上主即向他宣布了這個神諭:「
26 Vere, diris la Eternulo, la sangon de Nabot kaj la sangon de liaj filoj Mi vidis hieraŭ, kaj Mi venĝos al vi sur ĉi tiu kampo, diris la Eternulo. Prenu do nun kaj ĵetu lin sur la kampon, konforme al la vorto de la Eternulo.
昨天我確實看見了納波特和他兒子們的血,上主的斷語;我必要在這塊田地裏面報復你,上主的斷語。所以現在,你要照上主的話,將他抬起,丟在這塊田地裏。」
27 Kiam Aĥazja, reĝo de Judujo, tion vidis, li forkuris en la direkto al la ĝardena domo. Sed Jehu postkuris lin, kaj diris: Lin ankaŭ batu sur la ĉaro. Kaj oni frapis lin sur la altaĵo Gur, kiu estas apud Jibleam. Kaj li forkuris en Megidon kaj mortis tie.
猶大王阿哈齊雅見了這事,就向貝特干逃去,耶胡追趕他,吩咐說:「也將他射殺在車上! 」果然,在離依貝肋罕不遠的古爾山坡上,把他射傷;他逃到默基多,就死在那裏。
28 Kaj liaj servantoj forveturigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo kun liaj patroj en la urbo de David.
他的臣僕用車把他送到耶路撒冷,與祖先葬在達味城,他自己的墳墓裏。
29 En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo.
阿哈齊雅登極為猶大王,是在阿哈布的兒子耶曷蘭在位第十一年。
30 Jehu venis al Jizreel. Kiam Izebel tion aŭdis, ŝi kolorigis siajn okulojn kaj beligis sian kapon kaj ekrigardis tra la fenestro.
當耶胡來到依次勒耳時,依則貝耳就聽說了,遂畫眉梳頭,從窗戶往外眺望,
31 Kiam Jehu eniris en la pordegon, ŝi diris: Ĉu nun estos paco, ho Zimri, mortiginto de sia sinjoro?
見耶胡進城門的時候,她便問說:「弒殺主上的齊默黎,你平安嗎﹖」
32 Tiam li levis sian vizaĝon al la fenestro, kaj diris: Kiu estas kun mi? kiu? Kaj ekrigardis al li du aŭ tri korteganoj.
耶胡舉目看見那窗戶說:「誰擁護我﹖誰﹖」有兩三個太監從窗戶裏往下看他。
33 Kaj li diris: Elĵetu ŝin! Kaj ili ŝin elĵetis. Kaj ŝia sango ŝprucis sur la muron kaj sur la ĉevalojn, kaj oni dispremis ŝin per la piedoj.
耶胡說:「把她推下來! 」他們便把她推下來,她的血濺在牆上和馬身上;馬在她身上踏過。
34 Li eniris kaj manĝis kaj trinkis, kaj diris: Rigardu, kie estas tiu malbenitino, kaj enterigu ŝin, ĉar ŝi estas reĝidino.
耶胡進去,吃喝完了,吩咐說:「你們去料理那可詛咒的女人,將她埋怨,因為她究竟是君王的女兒。」
35 Kaj oni iris, por enterigi ŝin, sed oni trovis nenion de ŝi krom la kranio, la piedoj, kaj la manplatoj.
但是,當他們去埋葬她時,只找到了她的頭蓋、腳和手掌,
36 Oni revenis kaj raportis al li. Tiam li diris: Tio estas la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Elija, la Teŝebano, nome: Sur la kampo de Jizreel la hundoj formanĝos la karnon de Izebel;
遂回來告訴耶胡。耶胡說:「這正應驗了上主藉自己的僕人提市貝人厄里亞所說的話:在依次勒耳的莊田裏,狗要吞食依則貝耳的肉;
37 kaj la kadavro de Izebel estos kiel sterko sur la tero sur la kampo de Jizreel, tiel, ke neniu povos diri: Tio estas Izebel.
依則貝耳的屍首要成為依次勒耳田地裏的糞土,以致人不能說:這是依則貝耳。」