< 2 Reĝoj 8 >

1 Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene: Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj.
Elisa talade med den qvinnone, hvilkens son han hade lefvande gjort, och sade: Statt upp och gack dina färde med ditt hus, och var främmande hvar du kan; ty Herren varder kallandes en hunger, och han skall komma öfver landet i sju år.
2 Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn.
Qvinnan stod upp, och gjorde såsom Guds mannen sade: och drog åstad med sitt hus, och var främmande uti de Philisteers land i sju år.
3 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo.
Då de sju åren förlidne voro, kom qvinnan åter utu de Philisteers land; och hon gick ut till att ropa till Konungen om sitt hus och åker.
4 La reĝo tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante: Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa.
Då talade Konungen med Gehasi, den Guds mansens tjenare, och sade: Förtälj mig all de stora ting, som Elisa gjort hafver.
5 Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris: Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis.
Och som han förtäljde Konungenom, huru han hade gjort en dödan lefvande, si, i det samma kom qvinnan dertill, hvilkens son han hade lefvande gjort, och ropade till Konungen om sitt hus och åker. Då sade Gehasi: Min herre Konung, detta är qvinnan, och detta är hennes son, som Elisa hafver lefvande gjort.
6 Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante: Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun.
Och Konungen frågade qvinnona, och hon förtäljde honom det. Då fick Konungen henne en kamererare, och sade: Fly henne igen allt det hennes är; dertill allt afgället af åkrenom, ifrå den tid hon öfvergaf landet intill nu.
7 Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante: La homo de Dio venis ĉi tien.
Och Elisa kom till Damascon; då låg Benhadad, Konungen i Syrien, krank; och honom vardt bådadt och sagdt: Den Guds mannen är kommen här.
8 Tiam la reĝo diris al Ĥazael: Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
Då sade Konungen till Hasael: Tag skänker med dig, och gack emot den Guds mannen, och fråga genom honom Herran, och säg: Månn jag vederfås af denna krankheten?
9 Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi: Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano?
Hasael gick emot honom, och tog skänker med sig, och allahanda ägodelar i Damascon, fyratio camelers bördor. Och då han kom, gick han fram för honom, och sade: Din son Benhadad, Konungen i Syrien, hafver sändt mig till dig, och låter säga dig: Kan jag ock vederfås af denna krankheten?
10 Kaj Eliŝa diris al li: Iru, diru al li: Vi resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos.
Elisa sade till honom: Gack bort, och säg honom: Du skall vederfås; men Herren hafver undervist mig, att han skall döden dö.
11 Kaj li fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris.
Och Guds mannen begynte se skarpt ut, och hade sig ömkeliga, och gret.
12 Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
Då sade Hasael: Hvi gråter min herre? Han sade: Jag vet hvad ondt du skall göra Israels barnom; du skall uppbränna deras fasta städer med eld, och deras unga män dräpa med svärd, och döda deras unga barn, och deras hafvande qvinnor sönderrifva.
13 Ĥazael diris: Kio estas via servanto, la hundo, ke li faru tiun grandan faron? Kaj Eliŝa diris: La Eternulo montris al mi, ke vi estos reĝo de Sirio.
Hasael sade: Hvad är din tjenare, den hunden, att han sådana stor ting göra skall? Elisa sade: Herren hafver tett mig, att, du skall varda Konung i Syrien.
14 Li foriris de Eliŝa kaj venis al sia sinjoro. Ĉi tiu diris al li: Kion diris al vi Eliŝa? Kaj li respondis: Li diris al mi, ke vi resaniĝos.
Och han gick sin väg ifrån Elisa, och kom till sin herra. Han sade till honom: Hvad sade dig Elisa? Han svarade: Han sade mig: Du skall vederfås.
15 Sed la sekvantan tagon li prenis la litkovrilon, kaj trempis ĝin en akvo kaj etendis ĝin sur lia vizaĝo, kaj li mortis. Kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥazael.
Men på den andra dagen tog han täckenet, och stack det i vatten, och bredde öfver sig; då blef han död. Och Hasael vardt Konung i hans stad.
16 En la kvina jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, post Jehoŝafat, reĝo de Judujo, ekreĝis Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo.
Uti femte årena Jorams, Achabs sons, Israels Konungs, i Josaphats, Juda Konungs, tid, vardt Joram, Josaphats son, regerande i Juda.
17 Li havis la aĝon de tridek du jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj ok jarojn li reĝis en Jerusalem.
Tu och tretio år gammal var han, då han vardt Konung, och regerade åtta år i Jerusalem;
18 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kiel faris la domo de Aĥab, ĉar filino de Aĥab estis lia edzino, kaj li faradis malbonon antaŭ la Eternulo.
Och vandrade på Israels Konungars väg, såsom Achabs hus gjorde; ty Achabs dotter var hans hustru; och han gjorde det ondt var för Herranom.
19 Tamen la Eternulo ne volis pereigi Judujon, pro Sia servanto David, ĉar Li promesis al li doni lumilon al li kaj al liaj filoj por ĉiam.
Men Herren ville icke förderfva Juda, för sin tjenare Davids skull, såsom han honom sagt hade, att gifva honom en lykto ibland hans barn i evig tid.
20 En lia tempo la Edomidoj defalis de Judujo kaj starigis super si reĝon.
Uti hans tid föllo de Edomeer af ifrå Juda, och gjorde en Konung öfver sig.
21 Joram iris Cairon kune kun ĉiuj siaj ĉaroj; kaj li leviĝis nokte, kaj venkobatis la Edomidojn, kiuj estis ĉirkaŭ li, kaj la ĉarestrojn; kaj la popolo forkuris al siaj tendoj.
Förty Joram var dragen genom Zair, och alla vagnarna med honom, och hade ståndit upp om nattena, och slagit de Edomeer, som omkring honom voro; dertill ock de öfversta öfver vagnarna, så att folket flydde i sina hyddor.
22 Tamen la Edomidoj restis defalintaj de Judujo ĝis la nuna tago. Tiam defalis ankaŭ Libna en la sama tempo.
Derföre föllo de Edomeer af ifrå Juda, allt intill denna dag. Föll ock desslikes Libna af på samma tid.
23 La cetera historio de Joram, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
Hvad nu mer af Joram sägandes är, och allt det han gjort hafver, si, det är skrifvet i Juda Konungars Chrönico.
24 Kaj Joram ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥazja.
Och Joram afsomnade med sina fäder, och vardt begrafven med sina fäder uti Davids stad; och Ahasia hans son vardt Konung i hans stad.
25 En la dek-dua jaro de Joram, filo de Aĥab, reĝo de Izrael, ekreĝis Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo.
Uti tolfte årena Jorams, Achabs sons, Israels Konungs, vardt Ahasia, Jorams son, Konung i Juda.
26 La aĝon de dudek du jaroj havis Aĥazja, kiam li fariĝis reĝo, kaj unu jaron li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Atalja, filino de Omri, reĝo de Izrael.
Tu och tjugu år gammal var Ahasia, då han Konung vardt, och regerade ett år i Jerusalem; hans moder het Athalja, Amri dotter, Israels Konungs.
27 Kaj li iradis laŭ la vojo de la domo de Aĥab, kaj faradis malbonon antaŭ la Eternulo, kiel la domo de Aĥab, ĉar li estis boparenco de la domo de Aĥab.
Och han vandrade på Achabs hus väg, och gjorde det ondt var för Herranom, såsom Achabs hus; ty han var Achabs hus svåger.
28 Li iris kun Joram, filo de Aĥab, milite kontraŭ Ĥazaelon, reĝon de Sirio, al Ramot en Gilead; kaj la Sirianoj vundis Joramon.
Och han drog med Joram, Achabs son, i strid emot Hasael, Konungen i Syrien, till Ramoth i Gilead; men de Syrer slogo Joram.
29 Kaj la reĝo Joram revenis, por kuraci sin en Jizreel de la vundoj, kiujn faris al li la Sirianoj en Ramot, kiam li batalis kontraŭ Ĥazael, reĝo de Sirio. Kaj Aĥazja, filo de Jehoram, reĝo de Judujo, iris, por viziti Joramon, filon de Aĥab, en Jizreel, ĉar ĉi tiu estis malsana.
Då vände Konung Joram tillbaka, att låta läka sig i Jisreel, för de sårs skull, som de Syrer honom slagit hade i Rama, då han stridde med Hasael, Konungenom i Syrien. Och Ahasia, Jorams son, Juda Konung, kom neder till att bese Joram, Achabs son i Jisreel; ty han låg krank.

< 2 Reĝoj 8 >