< 2 Reĝoj 7 >

1 Tiam diris Eliŝa: Aŭskultu la vorton de la Eternulo: tiele diras la Eternulo: Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario.
ئەلیشەع وەڵامی دایەوە: «گوێ لە فەرمایشتی یەزدان بگرن. یەزدان ئەمە دەفەرموێت: سبەینێ لەم کاتە، لە دەروازەی سامیرە پێوانەیەک لە باشترین ئارد بە شاقلێک و دوو پێوانە جۆ بە شاقلێک دەبێت.»
2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris: Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
ئەفسەرێک کە گەورە یاوەری پاشا بوو، بە پیاوەکەی خودای گوت: «هەتا ئەگەر یەزدان دەرگاکانی ئاسمانیش بکاتەوە، ئایا شتی وا ڕوودەدات؟» ئەلیشەع وەڵامی دایەوە: «تۆ بە چاوی خۆت دەیبینیت، بەڵام لێی ناخۆیت.»
3 Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia: Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos?
چوار پیاوی گەڕوگول لە دەروازەی شارەکە بوون، بە یەکتریان گوت: «بۆ لێرە بمێنینەوە هەتا دەمرین؟
4 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos.
ئەگەر بڵێین:”با بچینە ناو شارەکەوە،“لە شارەکە قاتوقڕی هەیە و لەوێ دەمرین. ئەگەر لێرەش دانیشین، هەر دەمرین. ئێستا با بچینە ئۆردوگای ئارامییەکان و خۆمان ڕادەست بکەین، ئەگەر لێمان خۆشبوون ئەوا دەژین، ئەگەر بشمانکوژن ئەوا هەر دەمرین.»
5 Kaj ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas.
لە زەردەپەڕی ئێوارە هەستان بۆ ئەوەی بچنە ئۆردوگای ئارامییەکان. هاتن هەتا گەیشتنە قەراغی ئۆردوگای ئارامییەکان، کەسی لێ نەبوو،
6 La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia: Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin.
چونکە پەروەردگار وای کرد کە ئۆردوگای ئارامییەکان دەنگی گالیسکە و ئەسپ و سوپایەکی گەورە ببیستن، ئیتر بە یەکتریان گوتبوو: «ئەوەتا پاشای ئیسرائیل پاشاکانی حیتی و میسرییەکانی لە دژی ئێمە بەکرێ گرتووە هەتا لەگەڵمان بجەنگن!»
7 Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon.
لەبەر ئەوە هەستان و لە زەردەپەڕی ئێوارە هەڵاتن، وازیان لە چادر و ئەسپ و گوێدرێژەکانیان هێنا. ئۆردوگاکەیان وەک خۆی بەجێهێشت و بۆ دەربازکردنی ژیانی خۆیان هەڵاتن.
8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kaŝis.
ئەو گەڕوگولانه هەتا قەراغی ئۆردوگاکە هاتن، چوونە ناو چادرێک و خواردیان و خواردیانەوە. زێڕ و زیو و جلوبەرگیان برد و چوون شاردییانەوە. پاشان گەڕانەوە و چوونە ناو چادرێکی دیکە، لەوێش بردیان و چوون و شاردییانەوە.
9 Kaj ili diris unu al la alia: Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo.
ئینجا بە یەکترییان گوت: «ئەوەی ئێمە دەیکەین ڕاست نییە. ئەمڕۆ ڕۆژی مژدەیە و ئێمەش لێی بێدەنگین. ئەگەر هەتا بەرەبەیان چاوەڕێ بکەین تووشی سزا دەبین. وەرن با ئێستا بچین و بە کۆشکی پاشای ڕابگەیەنین.»
10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante: Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato.
ئیتر هاتن و دەرگاوانی شارەکەیان بانگکرد و پێیان گوت: «ئێمە چووینە ناو ئۆردوگای ئارامییەکان، کەس لەوێ نەبوو، دەنگی کەسیش نەدەبیسترا، تەنها ئەسپ و گوێدرێژ بەستراونەتەوە، چادرەکانیش هەروەک خۆیان لەوێن.»
11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la reĝo.
دەرگاوانەکان جاڕیان دا، هەواڵەکەشیان بە کۆشکی پاشا ڕاگەیاند.
12 Tiam la reĝo leviĝis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj: Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante: Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon.
پاشا شەو هەستا و بە ئەفسەرەکانی گوت: «من پێتان دەڵێم ئارامییەکان چییان لێکردووین. دەزانن ئێمە برسیمانە، لە ئۆردوگاکە چوونەتە دەرەوە و لە دەشتاییەکان خۆیان مەڵاس داوە، وا بیریان کردووەتەوە:”بێگومان لە شارەکە دێنە دەرەوە، بە زیندوویی دەیانگرین و دەچینە ناو شارەکە.“»
13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris: Oni prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aŭ kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu.
یەکێک لە ئەفسەرەکانی وەڵامی دایەوە: «کەواتە، با هەندێک پیاو پێنج ئەسپ ببەن لەوانەی کە لە شارەکە ماوەتەوە. چارەنووسیان لە نەوەی ئیسرائیل خراپتر نابێت کە خەریکە لەناو شار دەمرن. با بیاننێرین تاکو بزانین چی ڕوویداوە.»
14 Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj; kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante: Iru kaj rigardu.
ئیتر دوو گالیسکەیان بە ئەسپەوە دەستنیشان کرد و پاشا ئەوانی نارد بۆ ئەوەی شوێنی سوپای ئارام بکەون. پاشا فەرمانی کرد و گوتی: «بڕۆن و بزانن چی ڕوویداوە.»
15 Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la reĝo.
ئەوانیش بەدوایاندا بەرەو ڕووباری ئوردون چوون، بینییان هەموو ڕێگاکە پڕە لە جلوبەرگ و قاپوقاچاغ، ئەوەی ئارامییەکان لە پەلەپەلیان فڕێیان داوە. نێردراوەکان گەڕانەوە و بە پاشایان ڕاگەیاند.
16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo.
پاشان گەل چوونە دەرەوە و ئۆردوگای ئارامییەکانیان تاڵان کرد، پێوانەیەک لە باشترین ئارد بووە شاقلێک و دوو پێوانە جۆ بووە شاقلێک، هەروەک یەزدان فەرمووی.
17 La reĝo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la reĝo venis al li.
ئەو ئەفسەرەی کە گەورە یاوەری پاشا بوو، پاشا لەسەر دەروازەکەی دانا، گەلیش لە دەروازەکە پێشێلیان کرد و مرد، هەروەک پیاوەکەی خودا پێی گوت کاتێک پاشا چووە ماڵی.
18 Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo, dirante: Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario:
ئەوە ڕوویدا کە پیاوەکەی خودا بە پاشای گوت: «سبەینێ ئەم کاتە لە دەروازەی سامیرە دوو پێوانە جۆ بە شاقلێک و پێوانەیەک باشترین ئاردیش بە شاقلێک دەبێت.»
19 tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris: Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris: Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio.
ئەفسەرەکەش بە پیاوەکەی خودای گوت: «هەتا ئەگەر یەزدان دەرگاکانی ئاسمانیش بکاتەوە، ئایا شتی وا ڕوودەدات؟» پیاوی خوداش گوتبووی: «تۆ بە چاوی خۆت دەیبینیت، بەڵام لێی ناخۆیت.»
20 Kaj tiel fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis.
ئیتر ڕێک وای بەسەرهات، گەل لە دەروازەکە پێشێلیان کرد و مرد.

< 2 Reĝoj 7 >