< 2 Reĝoj 6 >

1 La profetidoj diris al Eliŝa: Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni;
眾先知的弟子對厄里叟說:「看,我們同你住的地方太窄小了,
2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris: Iru.
請你讓我們到約旦河去,每人取一根樑木,在那裏建造我們的住所。」他答說:「你們去罷! 」
3 Kaj unu el ili diris: Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris: Mi iros.
其中一個人說:「請你也同你的僕人一起去! 」厄里叟答說:「我去。」
4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn.
先知便同他們一起去了。他們到了約旦河,就砍伐樹木。
5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris: Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita!
其中一個,砍木樑時,斧頭掉在水裏了,就大聲叫喊說:哎唷! 我主,這把斧子是借來的啊! 」
6 Kaj la homo de Dio diris: Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis.
天主的人問他說:「斧頭掉在那裏﹖」那人將那地方指給先知看。先知即砍下一塊木頭,丟在那裏,使斧頭浮了上來。
7 Kaj li diris: Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis.
先知對他說:「你拿上來罷! 」他就伸手拿了上來。
8 La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante: Tie kaj tie mi stariĝos tendare.
阿蘭王同以色列交戰時,與自己的臣商議說:要在某某地方埋伏。
9 Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri: Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj.
但天主的人打發人去見以色列王說:「你要小心提防,不要經過某某地方,因為阿蘭人已在那裏設下埋伏。」
10 Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn.
以色列王就派人去偵察天主的人警告他的地方;他就小心防備,不只一兩次。
11 Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili: Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael?
阿蘭王為此事心中頗為煩惱,遂將臣僕召來,對他說:「難道你們不能告訴我:我們中誰支持以色列王嗎﹖」
12 Tiam diris unu el liaj servantoj: Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro.
一個臣僕答說:「我主,大王! 沒有誰支持,只有以色列的先知厄里叟,將君王在密室裏所談的事,都告訴了以色列王。」
13 Kaj li diris: Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante: Jen li estas en Dotan.
阿蘭王說:「你們去看看他在那裏,我好派人去捉拿。」有人告訴君王說:「他在多堂。」
14 Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon.
阿蘭王就打發馬隊戰車和強大的部隊前去,夜間到了那裏,將城圍住。
15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li: Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros?
天主的人的僕人清早起來出門時,看見軍隊車馬將城包圍了,就對先知說:「哎! 我主,我們怎麼辦﹖」
16 Sed li diris: Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili.
先知答說:「不必害怕,因為偕同我們的,比他們的還多。」
17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris: Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa.
厄里叟就祈禱說:「上主,求你開啟他的眼,叫他看見。」上主就開了僕人的眼,他看見遍山都是火馬車,圍繞著厄里叟。
18 La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris: Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la vorto de Eliŝa.
敵人下到先知那裏的時候,厄里叟懇求上主說:「求你打擊這個民族,使他們眼目失明。」上主果然照厄里叟的話打擊了他們,使他們眼目失明。
19 Kaj Eliŝa diris al ili: Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion.
厄里叟對他們說:「不是這條路,也不是這座城;你們跟我來,我要領你們到你們尋找的人那裏去。」於是先知領他們到了撒瑪黎雅。
20 Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris: Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario.
他們一進了撒瑪黎雅,厄里叟就祈禱說:「上主,開啟這些人的眼睛,叫他們看見。」上主果然開了他們的眼睛;他們一看,自己竟在撒瑪黎雅城內。
21 Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin: Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro?
以色列王看見他們,就對厄里叟說:「我父,要殺死他們嗎﹖」
22 Sed li diris: Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro.
厄里叟答說:「不要殺他們;你自己用弓劍擄來的人,你豈可殺死﹖你要為這些人預備飯和水,叫他們吃喝,然後讓他們回到自己的主上那裏去。」
23 Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael.
君王就給他們預備了盛宴,叫他們吃了喝了,打發他們回到自己的主上那裏去。從此,阿蘭隊伍再沒有侵犯以色列地方。
24 Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion.
這事以後,阿蘭王本哈達得集合了他所有的軍隊,上來圍困撒瑪黎雅。
25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab’o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj.
撒瑪黎雅被圍困後,陷於嚴重的飢荒,甚至一個驢頭,值八十「協刻耳」銀子,四分之一「卡步」豆莢,值五「協刻耳」銀子。
26 Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante: Helpu, mia sinjoro, ho reĝo!
當以色列王從城牆上經過時,有一個婦人呼求他說:「我主大王,救救我罷! 」
27 Li respondis: Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo?
君王答說:「如果上主不救你,我怎能救你﹖靠禾場﹖靠酒池﹖」
28 Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi? Ŝi respondis: Ĉi tiu virino diris al mi: Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ.
君王問那婦人說:「你有什麼事﹖」婦人答說:「這個女人曾對我說:把你的兒子交出來,我們今天吃;留下我的兒子,我們明天吃。
29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon: Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon.
於是我們就把我的兒子煮著吃了。第二天我對那女人說:把你的兒子交出來給我們吃,她卻把自己的兒子藏了起來。」
30 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo.
君王聽了這婦人的話,就撕裂了自己的衣服,─當他正在城牆上經過,民眾都看見了他貼身穿著苦衣,─
31 Kaj li diris: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ.
說「如果沙法特的兒子厄里叟的頭,今天還留在他身上,願天主嚴厲,且加倍嚴厲地懲罰我! 」
32 Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj: Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li.
那時厄里叟正坐在屋裏,長老們同他坐在一起,君王派一個人在他以前去,但是這人還未來到,厄里叟就對長老們說:「你們看,這個兇手之子,竟派人來要斬我的頭。你們注意,使者來到時,你們要把門關上,把他關在門外;在他後面不就是他主上的腳步聲嗎﹖」
33 Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris: Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?
先知還同他們說話的時候,君王就下到他那裏說:「這災難是由上主來的,我對上主還有什麼指望﹖」

< 2 Reĝoj 6 >