< 2 Reĝoj 25 >
1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn.
И бысть в лето девятое царства его, в месяц десятый, прииде Навуходоносор царь Вавилонский и вся сила его на Иерусалим: и обступи его отвсюду, и создаша окрест его бойницы.
2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija.
И бысть град во облежении до первагонадесять лета царства Седекиина, девятаго дне месяца:
3 En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon,
и превозможе во граде глад, и не бысть хлеба людем земли тоя:
4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo.
и разседеся град, и вси мужие воинстии изыдоша нощию путем врат, яже посреде стен, яже суть у вертограда царева, и Халдее окрест града (беша). И побеже (царь Седекиа) путем пустынным:
5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li.
и погна сила Халдейская вслед царя, и яша его во Аравофе Иерихонстем, и вся сила его разсыпася от него:
6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon.
и пояша царя и поведоша его к царю Вавилонску в Ревлафу: и глагола с ним суд:
7 La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.
и сыны Седекиины закла пред очима его, и очи Седекиины избоде, и связа его узами, и отведе его во Вавилон.
8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek-naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon.
В месяц же пятый, в седмый день месяца, сие лето девятоенадесять Навуходоносора царя Вавилонска, прииде Навузардан архимагир, раб царя Вавилонскаго, во Иерусалим
9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro.
и зажже храм Господень и дом царев, и вся домы Иерусалимли и вся домы великия сожже архимагир:
10 Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj.
и стены Иерусалимли окрест раскопа сила Халдейская.
11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj.
И останок людий избывших во граде и впадших, иже отпадоша ко царю Вавилонску, и прочее и утверждение пренесе Навузардан воевода.
12 Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj.
И от нищих земли тоя остави архимагир винограды блюсти и вертограды.
13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon.
И столпы медяны в храме Господни, и подставы, и море медное сущее во храме Господни сокрушиша Халдее, и взяша медь их во Вавилон:
14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis.
и конобы, и котлы и фиалы, и кадилницы, и вся сосуды медяныя, в нихже служаху, взяша:
15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj.
и кадилницы, и фиалы златыя и сребряныя взя архимагир,
16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo: la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla.
столпы два, и моря едино, и подставы, яже сотвори Соломон храму Господню: не бе веса меди всех сосудов.
17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo.
Осминадесяти лакот бысть высота столпа единаго, и глава медяна на нем: и высота главе три лакти, и на главе мрежи и шипки окрест, вся медяна: по сему же и столп вторый со мрежею.
18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn.
И поят архимагир Сареа жерца перваго и Софонию жерца втораго, и три стражы вратныя:
19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo.
и от града взя скопца единаго, иже бе приставник над мужи военными, и пять мужей предстоящих пред лицем царевым, обретшихся во граде, и книгочиа князя силы, иже строяше люди земли тоя, и шестьдесят мужей людий земли тоя обретшихся во граде:
20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
и поят я Навузардан архимагир, и приведе я к царю Вавилонскому в Ревлафу.
21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando.
И порази их царь Вавилонский, и умори я в Ревлафе, в земли Емафове. И преселися Иуда свыше земли своея.
22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan.
И людие оставшиися в земли Иудове, ихже остави Навуходоносор царь Вавилонский, и постави над ними Годолию, сына Ахикамля, сына Сафаня.
23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome: Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj.
И услышаша вси князи силы сами и мужие их, яко постави царь Вавилонский Годолию, и приидоша к Годолии в Массифу, и Исмаил сын Нафаниин, и Иоанан сын Карифов, и Сараиа сын Фанамафов Нетофафитский, и Иезониа сын Махаффов, сами и мужие их (приидоша).
24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili: Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone.
И клятся им Годолиа и мужем их и рече им: не бойтеся пришествия Халдеев: седите на земли и работайте царю Вавилонскому, и добро будет вам.
25 Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa.
И бысть в месяц седмый, прииде Исмаил сын Нафаниин сына Елисамля от семене царска, и десять мужей с ним, и порази Годолию, и умре, и Иудеев и Халдеев, иже с ним бяху в Массифе.
26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn.
И восташа вси людие, от мала и до велика, и князи сил, и внидоша во Египет, яко убояшася от лица Халдейска.
27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil-Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo;
И бысть в лето тридесять седмое преселения Иоахина царя Иудина, в дванадесятый месяц, в двадесять седмый день месяца, вознесе Евилмародах царь Вавилонский, в лето царства своего, главу Иоахина царя Иудина, и изведе его из дому темницы его,
28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel;
и глагола с ним благая, и даде престол ему свыше престолов царей, иже бяху с ним в Вавилоне:
29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo;
и измени ризы его темничныя, и ядяше хлеб с ним всегда, во вся дни живота своего.
30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.
И пища его от дому царска давана бяше, и все изобилие во дни его, во вся дни живота его.