< 2 Reĝoj 2 >

1 Kiam la Eternulo volis levi Elijan en ventego en la ĉielon, Elija estis iranta kun Eliŝa el Gilgal.
여호와께서 회리바람으로 엘리야를 하늘에 올리고자 하실 때에 엘리야가 엘리사로 더불어 길갈에서 나가더니
2 Kaj Elija diris al Eliŝa: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Bet-El. Sed Eliŝa diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ekiris al Bet-El.
엘리야가 엘리사에게 이르되 `청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 벧엘로 보내시느니라' 엘리사가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지 아니하겠나이다' 이에 두 사람이 벧엘로 내려가니
3 Kaj eliris la profetidoj, kiuj estis en Bet-El, al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
벧엘에 있는 선지자의 생도들이 엘리사에게로 나아와 이르되 `여호와께서 오늘날 당신의 선생을 당신의 머리 위로 취하실 줄을 아나이까' 가로되 `나도 아노니 너희는 잠잠하라'
4 Kaj Elija diris al li: Eliŝa, restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jeriĥo. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi ne forlasos vin. Kaj ili venis en Jeriĥon.
엘리야가 저에게 이르되 `엘리사야 청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 여리고로 보내시느니라' 엘리사가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지아니하겠나이다' 하니라 저희가 여리고에 이르매
5 Kaj la profetidoj, kiuj estis en Jeriĥo, aliris al Eliŝa, kaj diris al li: Ĉu vi scias, ke hodiaŭ la Eternulo forprenos vian sinjoron de super via kapo? Li diris: Mi ankaŭ scias, silentu.
여리고에 있는 선지자의 생도들이 엘리사에게 나아와 이르되 `여호와께서 오늘날 당신의 선생을 당신의 머리 위로 취하실 줄을 아나이까' 엘리사가 가로되 `나도 아노니 너희는 잠잠하라'
6 Kaj Elija diris al li: Restu do ĉi tie, ĉar la Eternulo sendas min al Jordan. Sed li diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj ili ambaŭ iris.
엘리야가 또 엘리사에게 이르되 `청컨대 너는 여기 머물라 여호와께서 나를 요단으로 보내시느니라' 저가 가로되 `여호와의 사심과 당신의 혼의 삶을 가리켜 맹세하노니 내가 당신을 떠나지 아니하겠나이다' 이에 두 사람이 행하니라
7 Kaj kvindek homoj el la profetidoj iris kaj stariĝis malproksime kontraŭ ili; sed ili ambaŭ staris ĉe Jordan.
선지자의 생도 오십인이 가서 멀리 서서 바라보매 그 두 사람이 요단가에 섰더니
8 Tiam Elija prenis sian mantelon kaj kunvolvis ĝin, kaj frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj ili ambaŭ trapasis sur sekaĵo.
엘리야가 겉옷을 취하여 말아 물을 치매 물이 이리 저리 갈라지고 두 사람이 육지 위로 건너더라
9 Kiam ili trapasis, Elija diris al Eliŝa: Petu, kion mi faru al vi, antaŭ ol mi estos prenita for de vi. Kaj Eliŝa diris: Duobla parto de via spirito estu do sur mi.
건너매 엘리야가 엘리사에게 이르되 `나를 네게서 취하시기 전에 내가 네게 어떻게 할 것을 구하라' 엘리사가 가로되 `당신의 영감이 갑절이나 내게 있기를 구하나이다'
10 Kaj tiu diris: Vi petas ion malfacilan; se vi vidos min, kiam mi estos prenata for de vi, estos al vi tiel; kaj se ne, tiam ne estos.
가로되 `네가 어려운 일을 구하는도다 그러나 나를 네게서 취하시는 것을 네가 보면 그 일이 네게 이루려니와 그렇지 않으면 이루지 아니하리라' 하고
11 Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra ĉaro kaj fajraj ĉevaloj kaj disigis ilin; kaj Elija en ventego suprenflugis en la ĉielon.
두 사람이 행하며 말하더니 홀연히 불수레와 불말들이 두 사람을 격하고 엘리야가 회리바람을 타고 승천하더라
12 Eliŝa vidis, kaj ekkriis: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj! Kaj li ne plu lin vidis. Kaj li kaptis siajn vestojn kaj disŝiris ilin en du pecojn.
엘리사가 보고 소리 지르되 `내 아버지여 내 아버지여 이스라엘의 병거와 그 마병이여' 하더니 다시 보이지 아니하는지라 이에 엘리사가 자기의 옷을 잡아 둘에 찢고
13 Kaj li levis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj reiris kaj stariĝis sur la bordo de Jordan.
엘리야의 몸에서 떨어진 겉옷을 주워가지고 돌아와서 요단 언덕에 서서
14 Kaj li prenis la mantelon de Elija, kiu defalis de li, kaj frapis la akvon, kaj diris: Kie estas la Eternulo, Dio de Elija? Kaj li frapis la akvon, kaj ĝi dividiĝis duflanken, kaj Eliŝa trapasis.
엘리야의 몸에서 떨어진 그 겉옷을 가지고 물을 치며 가로되 `엘리야의 하나님 여호와는 어디 계시니이까' 하고 저도 물을 치매 물이 이리 저리 갈라지고 엘리사가 건너니라
15 Kiam la profetidoj, kiuj estis kontraŭe en Jeriĥo, lin ekvidis, ili diris: La spirito de Elija transiris sur Eliŝan. Kaj ili iris al li renkonte kaj adorkliniĝis antaŭ li ĝis la tero.
맞은편 여리고에 있는 선지자의 생도들이 저를 보며 말하기를 `엘리야의 영감(靈感)이 엘리사의 위에 머물렀다' 하고 가서 저를 영접하여 그 앞에서 땅에 엎드리고
16 Kaj ili diris al li: Jen kun viaj servantoj troviĝas kvindek homoj, viroj fortaj; ili iru kaj serĉu vian sinjoron; eble la spirito de la Eternulo forportis lin kaj ĵetis lin sur unu el la montoj aŭ en unu el la valoj. Sed li diris: Ne sendu.
가로되 `당신의 종들에게 용사 오십인이 있으니 청컨대 저희로 가서 당신의 주를 찾게 하소서 염려컨대 여호와의 신이 저를 들어 가다가 어느 산에나 어느 골짜기에 던지셨을까 하나이다' 엘리사가 가로되 `보내지 말라' 하나
17 Tamen ili insistis tiel longe, ĝis li hontis, kaj li diris: Sendu. Kaj ili sendis kvindek homojn kaj serĉis dum tri tagoj, sed ne trovis lin.
무리가 저로 부끄러워 하도록 강청하매 보내라 한지라 저희가 오십인을 보내었더니 사흘을 찾되 발견하지 못하고
18 Kaj ili revenis al li, dum li estis en Jeriĥo. Kaj li diris al ili: Mi diris ja al vi, ke vi ne iru.
엘리사가 여리고에 머무는 중에 무리가 저에게 돌아오니 엘리사가 저희에게 이르되 `내가 가지 말라고 너희에게 이르지 아니하였느냐' 하였더라
19 Kaj la loĝantoj de tiu urbo diris al Eliŝa: Jen do la loĝado en ĉi tiu urbo estas bona, kiel nia sinjoro vidas; sed la akvo estas malbona, kaj la tero estas senfrukta.
그 성 사람들이 엘리사에게 고하되 `우리 주께서 보시는 바와 같이 이 성읍의 터는 아름다우나 물이 좋지 못하므로 토산이 익지 못하고 떨어지나이다'
20 Tiam li diris: Alportu al mi novan pladon, kaj metu tien salon. Kaj oni alportis al li.
엘리사가 가로되 `새 그릇에 소금을 담아 내게로 가져오라' 하매 곧 가져온지라
21 Kaj li eliris al la fonto de la akvo kaj ĵetis tien salon, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Mi resanigas ĉi tiun akvon, ĝi ne kaŭzos plu morton nek senfruktecon.
엘리사가 물 근원으로 나아가서 소금을 그 가운데 던지며 가로되 `여호와의 말씀이 내가 이 물을 고쳤으니 이로 좇아 다시는 죽음이나 토산이 익지 못하고 떨어짐이 없을지니라 하셨느니라' 하니
22 Kaj la akvo fariĝis sana ĝis la nuna tempo, konforme al la vorto de Eliŝa, kiun li diris.
그 물이 엘리사의 말과 같이 고쳐져서 오늘날에 이르렀더라
23 Kaj li foriris de tie en Bet-Elon. Dum li estis iranta sur la vojo, malgrandaj knaboj eliris el la urbo kaj mokis lin, kaj parolis al li: Iru, kalvulo, iru, kalvulo!
엘리사가 거기서 벧엘로 올라가더니 길에 행할 때에 젊은 아이들이 성에서 나와서 저를 조롱하여 가로되 `대머리여 올라가라 대머리여 올라가라' 하는지라
24 Li returnis sin kaj ekvidis ilin, kaj malbenis ilin en la nomo de la Eternulo. Kaj eliris du ursinoj el la arbaro kaj disŝiris el ili kvardek du infanojn.
엘리사가 돌이켜 저희를 보고 여호와의 이름으로 저주하매 곧 수풀에서 암콤 둘이 나와서 아이들 중에 사십 이명을 찢었더라
25 Kaj li iris de tie al la monto Karmel, kaj de tie li revenis en Samarion.
엘리사가 거기서부터 갈멜산으로 가고 거기서 사마리아로 돌아왔더라

< 2 Reĝoj 2 >