< 2 Reĝoj 18 >

1 En la tria jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, ekreĝis Ĥizkija, filo de Aĥaz, reĝo de Judujo.
Agora no terceiro ano de Oséias, filho de Elá, rei de Israel, Hezequias, filho de Acaz, rei de Judá, começou a reinar.
2 Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abi, filino de Zeĥarja.
Ele tinha vinte e cinco anos quando começou a reinar, e reinou vinte e nove anos em Jerusalém. O nome de sua mãe era Abi, filha de Zacarias.
3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
Ele fez o que era certo aos olhos de Iavé, de acordo com tudo o que David, seu pai, havia feito.
4 Li forigis la altaĵojn, rompis la statuojn, dehakis la sanktajn stangojn, kaj disbatis la kupran serpenton, kiun faris Moseo; ĉar ĝis tiu tempo la Izraelidoj incensadis al ĝi, kaj oni nomis ĝin Neĥuŝtan.
Ele removeu os lugares altos, quebrou os pilares e cortou o Asherah. Ele também quebrou a serpente de bronze que Moisés havia feito, porque naqueles dias os filhos de Israel queimavam incenso nela; e ele a chamou de Neushtan.
5 La Eternulon, Dion de Izrael, li fidis; kaj simila al li ne ekzistis inter ĉiuj reĝoj de Judujo post li, nek inter tiuj, kiuj estis antaŭ li.
Ele confiou em Javé, o Deus de Israel, para que depois dele não houvesse ninguém como ele entre todos os reis de Judá, nem entre os que foram antes dele.
6 Li forte tenis sin al la Eternulo, ne deturnis sin de Li, kaj li observadis Liajn ordonojn, kiujn la Eternulo donis al Moseo.
Pois ele se uniu a Iavé. Ele não deixou de segui-lo, mas guardou seus mandamentos, que Javé ordenou a Moisés.
7 Kaj la Eternulo estis kun li; ĉie, kien li iris, li agis prudente. Li defalis de la reĝo de Asirio kaj ĉesis servi al li.
Yahweh estava com ele. Onde quer que ele fosse, ele prosperava. Ele se rebelou contra o rei da Assíria, e não o serviu.
8 Li venkobatis la Filiŝtojn ĝis Gaza kaj ĝia regiono, de la gardostara turo ĝis la fortikigita urbo.
Ele atingiu os filisteus até Gaza e suas fronteiras, desde a torre dos guardas até a cidade fortificada.
9 En la kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, tio estas en la sepa jaro de Hoŝea, filo de Ela, reĝo de Izrael, iris Ŝalmaneser, reĝo de Asirio, kontraŭ Samarion kaj eksieĝis ĝin.
No quarto ano do rei Ezequias, que foi o sétimo ano de Oséias, filho de Elá, rei de Israel, Shalmaneser, rei da Assíria, enfrentou Samaria e a sitiou.
10 Kaj li venkoprenis ĝin post tri jaroj; en la sesa jaro de Ĥizkija, tio estas en la naŭa jaro de Hoŝea, reĝo de Izrael, Samario estis prenita.
Ao final de três anos, eles a tomaram. No sexto ano de Ezequias, que foi o nono ano de Oséias, rei de Israel, Samaria foi tomada.
11 Kaj la reĝo de Asirio transkondukis la Izraelidojn en Asirion, kaj loĝigis ilin en Ĥalaĥ, kaj en Ĥabor, ĉe la rivero Gozan, kaj en la urboj de la Medoj;
O rei da Assíria levou Israel para a Assíria, e os colocou em Hala, e no Habor, o rio de Gozan, e nas cidades dos Medos,
12 pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo, sia Dio, kaj malobeis Lian interligon, ĉion, kion ordonis Moseo, servanto de la Eternulo, ili ne obeis kaj ne plenumis.
porque não obedeceram à voz de Javé, mas transgrediram seu pacto, mesmo tudo o que Moisés, servo de Javé, ordenou, e não quiseram ouvi-lo nem fazê-lo.
13 En la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija eliris Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
Now no décimo quarto ano do rei Ezequias, Sennacheribe, rei da Assíria, enfrentou todas as cidades fortificadas de Judá e as tomou.
14 Tiam Ĥizkija, reĝo de Judujo, sendis al la reĝo de Asirio en Laĥiŝon, por diri: Mi pekis; returnu vin de mi; kion vi metos sur min, tion mi plenumos. Kaj la reĝo de Asirio metis sur Ĥizkijan, reĝon de Judujo, tributon de tricent kikaroj da arĝento kaj tridek kikaroj da oro.
Ezequias, rei de Judá, enviou ao rei da Assíria em Laquis, dizendo: “Eu vos ofendi. Retirem-se de mim”. O que vocês me puseram, eu o suportarei”. O rei da Assíria nomeou a Ezequias rei de Judá trezentos talentos de prata e trinta talentos de ouro.
15 Kaj Ĥizkija fordonis la tutan arĝenton, kiu troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo.
Ezequias deu-lhe toda a prata que foi encontrada na casa de Iavé e nos tesouros da casa do rei.
16 En tiu tempo Ĥizkija dehakis la pordojn de la templo de la Eternulo, kaj la kolonojn, kiujn Ĥizkija, reĝo de Judujo, estis teginta, kaj donis ilin al la reĝo de Asirio.
Naquele tempo, Ezequias cortou o ouro das portas do templo de Iavé, e dos pilares que Ezequias, rei de Judá, havia sobreposto, e o deu ao rei da Assíria.
17 La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj.
O rei da Assíria enviou Tartan, Rabsaris e Rabshakeh de Laquis ao rei Ezequias com um grande exército a Jerusalém. Eles subiram e vieram a Jerusalém. Quando subiram, vieram e ficaram junto ao conduto da piscina superior, que fica na rodovia do campo do fuller.
18 Ili vokis la reĝon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto.
Quando chamaram o rei, Eliaquim, o filho de Hilquias, que estava sobre a casa, e Sebnah, o escriba, e Joah, o filho de Asafe, o gravador, saíram para eles.
19 Kaj Rabŝake diris al ili: Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas?
Rabshakeh disse-lhes: “Digam agora a Ezequias: 'O grande rei, o rei da Assíria, diz: “Que confiança é essa em que vocês confiam?
20 Vi diris nur buŝan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi?
Você diz (mas são apenas palavras vãs), 'Há conselho e força para a guerra'. Em quem você confia, que você se rebelou contra mim?
21 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
Agora, eis que você confia no pessoal desta palheta machucada, mesmo no Egito. Se um homem se inclina sobre ela, ela vai para a mão dele e a fura. Assim é o faraó rei do Egito para todos os que confiam nele.
22 Eble vi diros al mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu en Jerusalem.
Mas se você me disser: 'Nós confiamos em Javé nosso Deus', não é aquele cujos altos lugares e cujos altares Ezequias tirou, e disse a Judá e a Jerusalém: 'Você adorará diante deste altar em Jerusalém?
23 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn — ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili?
Portanto, agora, por favor, dê promessas ao meu senhor, o rei da Assíria, e eu lhe darei dois mil cavalos se você puder de sua parte colocar cavaleiros sobre eles.
24 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
Como, então, você pode afastar o rosto de um capitão do menor dos servos de meu senhor e depositar sua confiança no Egito para as carruagens e para os cavaleiros?
25 Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun lokon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi tiun landon kaj ruinigu ĝin.
Será que agora eu subi sem Iavé contra este lugar para destruí-lo? Javé me disse: 'Suba contra esta terra, e a destrua'””.
26 Tiam Eljakim, filo de Ĥilkija, kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
Então Eliakim, o filho de Hilkiah, Shebnah, e Joah, disseram a Rabshakeh: “Por favor, fale com seus servos na língua síria, pois nós a entendemos. Não fale conosco na língua dos judeus, na audição das pessoas que estão no muro”.
27 Sed Rabŝake diris al ili: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
Mas Rabshakeh lhes disse: “Meu mestre me enviou a seu mestre e a você, para dizer estas palavras? Ele não me enviou aos homens que se sentam na parede, para comer seu próprio esterco e beber sua própria urina com você?”
28 Kaj Rabŝake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, kaj li ekparolis, dirante: Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio.
Então Rabshakeh levantou-se e gritou com voz alta na língua dos judeus, e falou, dizendo: “Ouçam a palavra do grande rei, o rei da Assíria”.
29 Tiele diras la reĝo: Ĥizkija ne forlogu vin, ĉar li ne povos savi vin el lia mano.
O rei diz: 'Não deixe que Ezequias o engane, pois ele não será capaz de livrá-lo de suas mãos'.
30 Kaj Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin savos, kaj ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
Não deixe que Ezequias lhe faça confiar em Iavé, dizendo: “Iavé certamente nos libertará, e esta cidade não será entregue na mão do rei da Assíria”.
31 Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon el sia puto,
“Não dê ouvidos a Ezequias”. Pois o rei da Assíria diz: “Fazei as pazes comigo, e vinde a mim; e cada um de vós coma de sua própria videira, e cada um de sua figueira, e cada um beba água de sua própria cisterna;
32 ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne aŭskultu Ĥizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj: La Eternulo nin savos.
até que eu venha e vos leve para uma terra como sua própria terra, uma terra de grãos e vinho novo, uma terra de pão e vinhas, uma terra de oliveiras e de mel, para que possais viver e não morrer. Não dê ouvidos a Ezequias quando ele o convencer, dizendo: “Yahweh nos libertará”.
33 Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio?
Algum dos deuses das nações já libertou sua terra da mão do rei da Assíria?
34 Kie estas la dioj de Ĥamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
Onde estão os deuses de Hamath e de Arpad? Onde estão os deuses de Sefarvaim, de Hena, e de Ivvah? Eles já entregaram Samaria das minhas mãos?
35 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
Quem são eles entre todos os deuses dos países, que libertaram seu país da minha mão, que Javé deveria libertar Jerusalém da minha mão?'”.
36 Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo: Ne respondu al li.
Mas o povo ficou calado e não lhe respondeu uma palavra; pois o mandamento do rei era: “Não lhe responda”.
37 Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.
Então Eliakim, filho de Hilkiah, que estava sobre a casa, veio com Shebna, o escriba, e Joah, o filho de Asafe, o gravador, a Hezekiah com suas roupas rasgadas, e lhe contou as palavras de Rabshakeh.

< 2 Reĝoj 18 >