< 2 Reĝoj 16 >
1 En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo.
१रमल्याह के पुत्र पेकह के राज्य के सत्रहवें वर्ष में यहूदा के राजा योताम का पुत्र आहाज राज्य करने लगा।
2 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
२जब आहाज राज्य करने लगा, तब वह बीस वर्ष का था, और सोलह वर्ष तक यरूशलेम में राज्य करता रहा। और उसने अपने मूलपुरुष दाऊद का सा काम नहीं किया, जो उसके परमेश्वर यहोवा की दृष्टि में ठीक था।
3 Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
३परन्तु वह इस्राएल के राजाओं की सी चाल चला, वरन् उन जातियों के घिनौने कामों के अनुसार, जिन्हें यहोवा ने इस्राएलियों के सामने से देश से निकाल दिया था, उसने अपने बेटे को भी आग में होम कर दिया।
4 Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
४वह ऊँचे स्थानों पर, और पहाड़ियों पर, और सब हरे वृक्षों के नीचे, बलि चढ़ाया और धूप जलाया करता था।
5 Tiam Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni.
५तब अराम के राजा रसीन, और रमल्याह के पुत्र इस्राएल के राजा पेकह ने लड़ने के लिये यरूशलेम पर चढ़ाई की, और उन्होंने आहाज को घेर लिया, परन्तु युद्ध करके उनसे कुछ बन न पड़ा।
6 En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj ekloĝis tie ĝis la nuna tago.
६उस समय अराम के राजा रसीन ने, एलत को अराम के वश में करके, यहूदियों को वहाँ से निकाल दिया; तब अरामी लोग एलत को गए, और आज के दिन तक वहाँ रहते हैं।
7 Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
७अतः आहाज ने दूत भेजकर अश्शूर के राजा तिग्लत्पिलेसेर के पास कहला भेजा, “मुझे अपना दास, वरन् बेटा जानकर चढ़ाई कर, और मुझे अराम के राजा और इस्राएल के राजा के हाथ से बचा जो मेरे विरुद्ध उठे हैं।”
8 Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio.
८आहाज ने यहोवा के भवन में और राजभवन के भण्डारों में जितना सोना-चाँदी मिला उसे अश्शूर के राजा के पास भेंट करके भेज दिया।
9 Kaj la reĝo de Asirio obeis lin, kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
९उसकी मानकर अश्शूर के राजा ने दमिश्क पर चढ़ाई की, और उसे लेकर उसके लोगों को बन्दी बनाकर, कीर को ले गया, और रसीन को मार डाला।
10 La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
१०तब राजा आहाज अश्शूर के राजा तिग्लत्पिलेसेर से भेंट करने के लिये दमिश्क को गया, और वहाँ की वेदी देखकर उसकी सब बनावट के अनुसार उसका नक्शा ऊरिय्याह याजक के पास नमूना करके भेज दिया।
11 Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko.
११ठीक इसी नमूने के अनुसार जिसे राजा आहाज ने दमिश्क से भेजा था, ऊरिय्याह याजक ने राजा आहाज के दमिश्क से आने तक एक वेदी बना दी।
12 Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon
१२जब राजा दमिश्क से आया तब उसने उस वेदी को देखा, और उसके निकट जाकर उस पर बलि चढ़ाए।
13 kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
१३उसी वेदी पर उसने अपना होमबलि और अन्नबलि जलाया, और अर्घ दिया और मेलबलियों का लहू छिड़क दिया।
14 Kaj la kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde.
१४और पीतल की जो वेदी यहोवा के सामने रहती थी उसको उसने भवन के सामने से अर्थात् अपनी वेदी और यहोवा के भवन के बीच से हटाकर, उस वेदी के उत्तर की ओर रख दिया।
15 Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi.
१५तब राजा आहाज ने ऊरिय्याह याजक को यह आज्ञा दी, “भोर के होमबलि और साँझ के अन्नबलि, राजा के होमबलि और उसके अन्नबलि, और सब साधारण लोगों के होमबलि और अर्घ बड़ी वेदी पर चढ़ाया कर, और होमबलियों और मेलबलियों का सब लहू उस पर छिड़क; और पीतल की वेदी को मैं यहोवा से पूछने के लिये प्रयोग करूँगा।”
16 Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz.
१६राजा आहाज की इस आज्ञा के अनुसार ऊरिय्याह याजक ने किया।
17 La reĝo Aĥaz derompis la muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj metis ĝin sur ŝtonan plankon.
१७फिर राजा आहाज ने कुर्सियों की पटरियों को काट डाला, और हौदियों को उन पर से उतार दिया, और बड़े हौद को उन पीतल के बैलों पर से जो उसके नीचे थे उतारकर, पत्थरों के फर्श पर रख दिया।
18 Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio.
१८विश्राम के दिन के लिये जो छाया हुआ स्थान भवन में बना था, और राजा के बाहरी प्रवेश-द्वार को उसने अश्शूर के राजा के कारण यहोवा के भवन से अलग कर दिया।
19 La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
१९आहाज के और काम जो उसने किए, वे क्या यहूदा के राजाओं के इतिहास की पुस्तक में नहीं लिखे हैं?
20 Kaj Aĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.
२०अन्त में आहाज मरकर अपने पुरखाओं के संग जा मिला और उसे उसके पुरखाओं के बीच दाऊदपुर में मिट्टी दी गई, और उसका पुत्र हिजकिय्याह उसके स्थान पर राज्य करने लगा।