< 2 Reĝoj 14 >

1 En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo.
이스라엘 왕 여호아하스의 아들 요아스 이년에 유다 왕 요아스의 아들 아마샤가 왕이 되니
2 Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
위에 나아갈 때에 나이 이십오세라 예루살렘에서 이십 구년을 치리하니라 그 모친의 이름은 여호앗단이라 예루살렘 사람이더라
3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ.
아마샤가 여호와 보시기에 정직히 행하였으나 그 조상 다윗과는 같지 아니하였으며 그 부친 요아스의 행한 대로 다 행하였어도
4 La altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
산당을 제하지 아니하였으므로 백성이 오히려 산당에서 제사를 드리며 분향하였더라
5 Kiam la reĝeco fortiĝis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
나라가 그 손에 굳게 서매 그 부왕을 죽인 신복들을 죽였으나
6 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
왕을 죽인 자의 자녀들은 죽이지 아니하였으니 이는 모세의 율법책에 기록된 대로 함이라 곧 여호와께서 명하여 이르시기를 자녀로 인하여 아비를 죽이지 말 것이요 아비로 인하여 자녀를 죽이지 말 것이라 오직 사람마다 자기의 죄로 인하여 죽을 것이니라 하셨더라
7 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al ĝi la nomon Jokteel ĝis la nuna tago.
아마샤가 염곡에서 에돔 사람 일만을 죽이고 또 셀라를 쳐서 취하고 이름을 욕드엘이라 하였더니 오늘까지 그러하니라
8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
아마샤가 예후의 손자 여호아하스의 아들 이스라엘 왕 요아스에게 사자를 보내어 이르되 오라 우리가 서로 대면하자 한지라
9 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
이스라엘 왕 요아스가 유다 왕 아마샤에게 보내어 이르되 레바논 가시나무가 레바논 백향목에게 보내어 이르기를 네 딸을 내 아들들에게 주어 아내를 삼게 하라 하였더니 레바논 들짐승이 지나가다가 그 가시나무를 짓밟았느니라
10 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fieriĝis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
네가 에돔을 쳐서 파하였으므로 마음이 교만하였으니 스스로 영광을 삼아 궁에나 거하라 어찌하여 화를 자취하여 너와 유다가 함께 망하고자 하느냐 하나
11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
아마샤가 듣지 아니하므로 이스라엘 왕 요아스가 올라와서 유다 왕 아마샤로 더불어 유다의 벧세메스에서 대면하였더니
12 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
유다가 이스라엘 앞에서 패하여 각기 장막으로 도망한지라
13 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ, filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
이스라엘 왕 요아스가 벧세메스에서 아하시야의 손자 요아스의 아들 유다 왕 아마샤를 사로잡고 예루살렘에 이르러 예루살렘 성벽을 에브라임 문에서부터 성 모퉁이 문까지 사백 규빗을 헐고
14 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
또 여호와의 전과 왕궁 곳간에 있는 금은과 모든 기명을 취하고 또 사람을 볼모로 잡아가지고 사마리아로 돌아갔더라
15 La cetera historio de Jehoaŝ, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
요아스의 남은 사적과 그 권력과 또 유다 왕 아마샤와 서로 싸운 일은 이스라엘 왕 역대지략에 기록되지 아니하였느냐
16 Kaj Jehoaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jerobeam.
요아스가 그 열조와 함께 자매 이스라엘 왕들과 사마리아에 함께 장사되고 그 아들 여로보암이 대신하여 왕이 되니라
17 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
이스라엘 왕 여호아하스의 아들 요아스가 죽은 후에도 유다 왕 요아스의 아들 아마샤가 십 오년을 생존하였더라
18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
아마샤의 남은 행적은 유다 왕 역대지략에 기록되지 아니하였느냐
19 Oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
예루살렘에서 무리가 저를 모반한고로 저가 라기스로 도망하였더니 모반한 무리가 사람을 라기스로 따라 보내어 저를 거기서 죽이게 하고
20 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
그 시체를 말에 실어다가 예루살렘에서 그 열조와 함께 다윗성에 장사하니라
21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
유다 온 백성이 아사랴로 그 부친 아마샤를 대신하여 왕을 삼으니 때에 나이 십 륙세라
22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
아마샤가 그 열조와 함께 잔 후에 아사랴가 엘랏을 건축하여 유다에 돌렸더라
23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
유다 왕 요아스의 아들 아마샤 십 오년에 이스라엘 왕 요아스의 아들 여로보암이 사마리아에서 왕이 되어 사십 일년을 위에 있으며
24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
여호와 보시기에 악을 행하여 이스라엘로 범죄케 한 느밧의 아들 여로보암의 모든 죄에서 떠나지 아니하였더라
25 Li restarigis la limojn de Izrael de Ĥamat ĝis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-Ĥefer.
이스라엘 하나님 여호와께서 그 종 가드헤벨 아밋대의 아들 선지자 요나로 하신 말씀과 같이 여로보암이 이스라엘 지경을 회복하되 하맛 어귀에서부터 아라바 바다까지 하였으니
26 Ĉar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
이는 여호와께서 이스라엘의 고난이 심하여 매인 자도 없고 놓인 자도 없고 이스라엘을 도울 자도 없음을 보셨고
27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ.
여호와께서 또 이스라엘의 이름을 도말하여 천하에 없이 하겠다고도 아니하셨으므로 요아스의 아들 여로보암의 손으로 구원하심이었더라
28 La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
여로보암의 남은 사적과 모든 행한 일과 그 권력으로 싸운 일과 다메섹을 회복한 일과 이전에 유다에 속하였던 하맛을 이스라엘에 돌린 일은 이스라엘 왕 역대지략에 기록되지 아니하였느냐
29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.
여로보암이 그 열조 이스라엘 왕들과 함께 자고 그 아들 스가랴가 대신하여 왕이 되니라

< 2 Reĝoj 14 >