< 2 Kroniko 7 >

1 Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon.
Cumque complesset Salomon fundens preces, ignis descendit de cælo, et devoravit holocausta et victimas: et maiestas Domini implevit domum.
2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo.
Nec poterant sacerdotes ingredi templum Domini, eo quod implesset maiestas Domini templum Domini.
3 Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco.
Sed et omnes filii Israel videbant descendentem ignem, et gloriam Domini super domum: et corruentes proni in terram super pavimentum stratum lapide, adoraverunt, et laudaverunt Dominum: Quoniam bonus, quoniam in sæculum misericordia eius.
4 Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo.
Rex autem, et omnis populus immolabant victimas coram Domino.
5 La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio.
Mactavit igitur rex Salomon hostias, boum vigintiduo millia, arietum centum viginti millia: et dedicavit domum Dei rex, et universus populus.
6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris.
Sacerdotes autem stabant in officiis suis: et Levitæ in organis carminum Domini, quæ fecit David rex ad laudandum Dominum: Quoniam in æternum misericordia eius, hymnos David canentes per manus suas: porro Sacerdotes canebant tubis ante eos, cunctusque Israel stabat.
7 Kaj Salomono sanktigis la mezon de la korto, kiu estis antaŭ la domo de la Eternulo; ĉar li faris tie la bruloferojn kaj alportis ofere la sebon de la pacoferoj; ĉar la kupra altaro, kiun Salomono faris, ne povis plene loki sur si la bruloferon, la farunoferon, kaj la sebon.
Sanctificavit quoque Salomon medium atrii ante templum Domini: obtulerat enim ibi holocausta et adipes pacificorum: quia altare æneum, quod fecerat, non poterat sustinere holocausta et sacrificia et adipes.
8 Kaj Salomono faris tiam feston dum sep tagoj, kaj kun li la tuta Izrael, tre granda anaro, kiu kunvenis de Ĥamat ĝis la torento de Egiptujo.
Fecit ergo Salomon sollemnitatem in tempore illo septem diebus, et omnis Israel cum eo, ecclesia magna valde, ab introitu Emath usque ad Torrentem Ægypti.
9 Kaj en la oka tago ili faris festofermon, ĉar la inaŭguron de la altaro ili faris dum sep tagoj kaj la feston dum sep tagoj.
Fecitque die octavo collectam, eo quod dedicasset altare septem diebus, et sollemnitatem celebrasset diebus septem.
10 En la dudek-tria tago de la sepa monato li forsendis la popolon al ĝiaj tendoj, gajan kaj ĝojantan pro la bono, kiun la Eternulo faris al David, al Salomono, kaj al Sia popolo Izrael.
Igitur in die vigesimo tertio mensis septimi dimisit populos ad tabernacula sua, lætantes atque gaudentes super bono, quod fecerat Dominus Davidi, et Salomoni, et Israeli populo suo.
11 Tiamaniere Salomono sukcese finis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon, kaj ĉion, kion Salomono en sia koro faris en la domo de la Eternulo kaj en sia domo.
Complevitque Salomon domum Domini, et domum regis, et omnia quæ disposuerat in corde suo, ut faceret in domo Domini, et in domo sua, et prosperatus est.
12 Kaj la Eternulo aperis al Salomono en la nokto, kaj diris al li: Mi aŭdis vian preĝon, kaj Mi elektis al Mi ĉi tiun lokon kiel domon de oferoj.
Apparuit autem ei Dominus nocte, et ait: Audivi orationem tuam, et elegi locum istum mihi in domum sacrificii.
13 Se Mi ŝlosos la ĉielon tiel, ke ne estos pluvo, aŭ se Mi ordonos al la lokustoj primanĝi la teron, aŭ se Mi sendos peston sur Mian popolon,
Si clausero cælum, et pluvia non fluxerit, et mandavero et præcepero locustæ, ut devoret terram, et misero pestilentiam in populum meum:
14 sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
conversus autem populus meus, super quos invocatum est nomen meum, deprecatus me fuerit, et exquisierit faciem meam, et egerit pœnitentiam a viis suis pessimis: et ego exaudiam de cælo, et propitius ero peccatis eorum, et sanabo terram eorum.
15 Nun Miaj okuloj estos nefermitaj kaj Miaj oreloj estos atentaj al preĝo sur ĉi tiu loko.
Oculi quoque mei erunt aperti, et aures meæ erectæ ad orationem eius, qui in loco isto oraverit.
16 Nun Mi elektis kaj sanktigis ĉi tiun domon, por ke Mia nomo estu tie eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiutempe.
Elegi enim, et sanctificavi locum istum, ut sit nomen meum ibi in sempiternum, et permaneant oculi mei, et cor meum ibi cunctis diebus.
17 Kaj se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kaj vi agados konforme al ĉio, kion Mi ordonis al vi, kaj vi observados Miajn leĝojn kaj preskribojn:
Tu quoque si ambulaveris coram me, sicut ambulaverit David pater tuus, et feceris iuxta omnia, quæ præcepi tibi, et iustitias meas iudiciaque servaveris:
18 tiam Mi fortikigos la tronon de via regno, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro, reganta super Izrael.
suscitabo thronum regni tui, sicut pollicitus sum David patri tuo, dicens: Non auferetur de stirpe tua vir, qui sit princeps in Israel.
19 Sed se vi deturnos vin, kaj forlasos Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos antaŭ ili:
Si autem aversi fueritis, et dereliqueritis iustitias meas, et præcepta mea, quæ proposui vobis, et abeuntes servieritis diis alienis, et adoraveritis eos,
20 tiam Mi elŝiros ilin el Mia lando, kiun Mi donis al ili; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo, kaj Mi faros ĝin proverbo kaj mokataĵo inter ĉiuj popoloj.
evellam vos de terra mea, quam dedi vobis: et domum hanc, quam sanctificavi nomini meo, proiiciam a facie mea, et tradam eam in parabolam, et in exemplum cunctis populis.
21 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos, kaj diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
Et domus ista erit in proverbium universis transeuntibus, et dicent stupentes: Quare fecit Dominus sic terræ huic, et domui huic?
22 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de siaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ ili kaj servis al ili — pro tio Li venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
Respondebuntque: Quia dereliquerunt Dominum Deum patrum suorum, qui eduxit eos de Terra Ægypti, et apprehenderunt deos alienos, et adoraverunt eos, et coluerunt: idcirco venerunt super eos universa hæc mala.

< 2 Kroniko 7 >