< 2 Kroniko 5 >

1 Tiamaniere estis finita la tuta laboro, kiun Salomono faris por la domo de la Eternulo. Kaj Salomono enportis la konsekritaĵojn de sia patro David; la arĝenton kaj la oron kaj ĉiujn vazojn li metis en la trezorejojn de la domo de Dio.
A tak ukończono wszelką pracę, którą wykonał Salomon dla domu PANA. I Salomon wniósł tam rzeczy, które poświęcił jego ojciec Dawid: srebro, złoto i wszystkie naczynia włożył do skarbców domu Bożego.
2 Tiam Salomono kunvenigis la plejaĝulojn de Izrael kaj ĉiujn ĉefojn de la triboj, la estrojn de la patrodomoj de la Izraelidoj, en Jerusalemon, por transporti la keston de interligo de la Eternulo el la urbo de David, tio estas el Cion.
Potem Salomon zebrał starszych z Izraela, wszystkich naczelników z każdego pokolenia, przywódców rodów synów Izraela, w Jerozolimie, aby przenieśli arkę przymierza PANA z miasta Dawida, którym jest Syjon.
3 Kaj kolektiĝis al la reĝo ĉiuj Izraelidoj al la festo, tio estas en la sepa monato.
Zebrali się więc u króla wszyscy mężczyźni Izraela na święto w siódmym miesiącu.
4 Kaj venis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael; kaj la Levidoj ekportis la keston.
A gdy się zeszli wszyscy starsi z Izraela, Lewici wzięli arkę;
5 Kaj oni enportis la keston kaj la tabernaklon de kunveno, kaj ĉiujn sanktajn vazojn, kiuj estis en la tabernaklo; ilin portis la pastroj Levidoj.
I przenieśli ją, Namiot Zgromadzenia i wszystkie naczynia święte, które [były] w namiocie. Przenieśli je kapłani [i] Lewici.
6 Kaj la reĝo Salomono, kaj la tuta komunumo de Izrael, kiu kolektiĝis al li, estis antaŭ la kesto, oferbuĉante ŝafojn kaj bovojn, kiujn oni ne povis nombri nek kalkuli pro ilia granda multeco.
Potem król Salomon i całe zgromadzenie Izraela – zebrane u niego przed arką – złożyli w ofierze owce i woły, których nie można było zliczyć ani spisać z powodu wielkiej liczby.
7 Kaj la pastroj venigis la keston de interligo de la Eternulo sur ĝian lokon, en la profundon de la domo, en la plejsanktejon, sub la flugilojn de la keruboj.
Wtedy kapłani wnieśli arkę przymierza PANA do wnętrza domu na jej miejsce, do Miejsca Najświętszego, pod skrzydła cherubinów.
8 Ĉar la keruboj havis siajn flugilojn etenditaj super la loko de la kesto, kaj la keruboj estis kovrantaj la keston kaj ĝiajn stangojn de supre.
Cherubiny miały bowiem rozpostarte skrzydła nad miejscem [położenia] arki i okrywały od góry arkę i jej drążki.
9 Kaj la stangoj estis tiel longaj, ke la kapetoj de la stangoj estis videblaj el la kesto en la antaŭa parto de la plejsanktejo, sed ekstere ili ne estis videblaj; kaj ili restis tie ĝis la nuna tago.
I powyciągali drążki, tak że ich końce było widać z arki przed Miejscem Najświętszym, ale nie były widoczne na zewnątrz. I są tam aż do dziś.
10 En la kesto estis nenio krom la du tabeloj, kiujn metis tien Moseo sur Ĥoreb, kiam la Eternulo faris interligon kun la Izraelidoj post ilia eliro el Egiptujo.
W arce nie było nic oprócz dwóch tablic, które Mojżesz tam włożył na Horebie, gdy PAN zawarł [przymierze] z synami Izraela po ich wyjściu z Egiptu.
11 Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),
A gdy kapłani wyszli z miejsca świętego (gdyż wszyscy kapłani, którzy byli obecni, poświęcili się, nie przestrzegając podziału na zmiany;
12 kaj la Levidoj-kantistoj — ili ĉiuj, Asaf, Heman, Jedutun, iliaj filoj kaj fratoj — en bisinaj vestoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, staris oriente de la altaro, kaj kun ili cent dudek pastroj, trumpetantaj per trumpetoj;
Stali też Lewici śpiewacy i wszyscy, którzy byli z Asafa, Hemana, Jedutuna wraz ze swoimi synami i braćmi, ubrani w szaty z bisioru, z cymbałami, lutniami i cytrami, stali na wschodniej stronie ołtarza, a z nimi stu dwudziestu kapłanów grających na trąbach);
13 kaj ili estis kvazaŭ unu, la trumpetantoj kaj la kantantoj; kaj oni aŭdis kvazaŭ unu voĉon, laŭdantan kaj dankantan antaŭ la Eternulo; kaj kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna: tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo;
I kiedy tak zgodnie trąbili, i śpiewali, i wydawali jeden głos, chwaląc i sławiąc PANA; i gdy podnosili głos [przy wtórze] trąb, cymbałów i [innych] instrumentów muzycznych, chwaląc PANA, że jest dobry, że na wieki [trwa] jego miłosierdzie, wtedy dom, dom PANA, napełnił się obłokiem;
14 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.
Tak że kapłani nie mogli tam ustać, aby pełnić służbę, z powodu tego obłoku, bo chwała PANA napełniła dom Boży.

< 2 Kroniko 5 >