< 2 Kroniko 4 >
1 Kaj li faris kupran altaron, havantan la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dek ulnoj.
Solomon made a bronze altar twenty cubits long, twenty cubits wide, and ten cubits high.
2 Kaj li faris maron fanditan, havantan dek ulnojn de rando ĝis rando, tute rondan, havantan la alton de kvin ulnoj; kaj ŝnuro de tridek ulnoj prezentis ĝian mezuron ĉirkaŭe.
He made a “Sea” from cast metal, ten cubits in diameter, five cubits in height, and thirty cubits in circumference.
3 Figuroj de bovoj estis sub ĝi ĉirkaŭe, ĉiuflanke ĝin ĉirkaŭis; sur la spaco de dek ulnoj ili ĉirkaŭis la maron, du vicoj da bovoj, fanditaj samfande kun ĝi.
Below it were ornamental bulls all around it, ten per cubit. They were in two rows when it was all cast.
4 Ĝi staris sur dek du bovoj: tri kun la vizaĝo norden, tri kun la vizaĝo okcidenten, tri kun la vizaĝo suden, kaj tri kun la vizaĝo orienten; kaj la maro estis sur ili supre; kaj ĉiuj iliaj malantaŭaj partoj estis turnitaj internen.
The Sea was supported by twelve statues of bulls three facing north, three facing west, three facing south, and three facing east. The Sea was placed on them, with their rears toward the center.
5 Ĝi havis la dikon de manlarĝo; kaj ĝia rando, farita laŭ la maniero de rando de kaliko, estis simila al disvolviĝinta lilio. Ĝi ampleksis tri mil bat’ojn.
It was as thick as the width of a hand, and its edge was like the flared edge of a cup or a lily flower. It held three thousand baths.
6 Li faris dek lavujojn kaj starigis kvin dekstre kaj kvin maldekstre, por lavi en ili tion, kio estis preparata por brulofero, por skulavi tion en ili; kaj la maro estis, por ke la pastroj lavu sin en ĝi.
He also made ten basins on carts for washing. He placed five on the south side, and five on the north. They were used for cleaning what was used in burnt offerings, but the Sea was used by the priests for washing.
7 Kaj li faris dek orajn kandelabrojn laŭ la preskribo koncerne ilin, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre.
He made ten gold lampstands as had been specified, and placed them in the Temple, five on the south side and five on the north.
8 Li faris dek tablojn, kaj starigis en la templo, kvin dekstre kaj kvin maldekstre. Li faris ankaŭ cent orajn aspergajn kalikojn.
In addition he made ten tables and placed them in the Temple, five on the south side and five on the north. He also made a hundred gold basins.
9 Li aranĝis la korton de la pastroj kaj la grandan antaŭkorton kaj pordojn por la antaŭkorto; kaj la pordojn li tegis per kupro.
Solomon also built a courtyard of the priests, and the large courtyard and doors for the courtyard, and he covered the doors with bronze.
10 Kaj la maron li starigis sur la dekstra flanko, oriente, en la suda parto.
He placed the Sea on the south side, by the southeast corner.
11 Kaj Ĥuram faris la kaldronojn kaj la ŝovelilojn kaj la aspergajn kalikojn. Kaj Ĥuram finis la laboron, kiun li faris por la reĝo Salomono en la domo de Dio:
Hiram also made the pots, shovels, and basins. Hiram completed the work that he had been doing for King Solomon on the Temple of God:
12 du kolonojn, du globaĵojn kaj kapitelojn sur la supro de la kolonoj, du retojn por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la supro de la kolonoj,
the two columns; the two bowl-shaped capitals on top of the columns; the two sets of network that covered both bowls of the capitals on top of the columns;
13 kaj kvarcent granatojn sur la du retoj, po du vicoj da granatoj por ĉiu reto, por kovri la du globaĵojn de la kapiteloj, kiuj estis sur la kolonoj.
the four hundred ornamental pomegranates for the two sets of network—two rows of pomegranates for each network covering both the bowl-shaped capitals on top of the columns;
14 Kaj li faris la bazaĵojn, kaj la lavujojn li faris sur la bazaĵoj;
the water carts and the basins on the water carts;
15 la unu maron, kaj la dek du bovojn sub ĝi.
the Sea and the twelve bull statues that supported it; the pots, shovels, forks, and everything else.
16 Kaj la kaldronojn, la ŝovelilojn, kaj la forkojn, kaj ĉiujn iliajn vazojn faris al Salomono lia majstro Ĥuram por la domo de la Eternulo, el polurita kupro.
All the metalwork Hiram made for King Solomon for the house of the Lord was of polished bronze.
17 En la ĉirkaŭaĵo de Jordan la reĝo fandigis ilin en argila tero, inter Sukot kaj Cereda.
The king cast them in clay molds in the plain of the Jordan between Succoth and Zeredah.
18 Kaj Salomono faris ĉiujn tiujn vazojn en tre granda nombro, ĉar la pezo de la kupro ne estis kalkulita.
Solomon made so many of these things that the weight of the bronze used could not be measured.
19 Kaj Salomono faris ĉiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio: la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;
Solomon also made everything used in the Temple of God: the golden altar; the tables where the Bread of the Presence was displayed;
20 la kandelabrojn kaj iliajn lucernojn, por bruligi ilin laŭ la preskribo antaŭ la plejsanktejo — el pura oro;
the lampstands of pure gold and their lamps that were to burn in front of the Most Holy Place as specified;
21 kaj la florojn kaj la lucernojn kaj la prenilojn, el oro, tute el oro;
the decorative flowers, lamps, and tongs—all made of solid gold;
22 kaj la tranĉilojn kaj la aspergajn kalikojn kaj la kulerojn kaj la karbujojn, el pura oro; kaj la enirejo de la domo, ĝiaj internaj pordoj al la plejsanktejo, kaj la pordoj de la domo al la templo, estis oraj.
the wick trimmers, basins, dishes and censers—all made of gold; and the doors of the Temple: the inner doors to the Most Holy Place, and the doors of the main hall—all covered with gold.