< 2 Kroniko 36 >
1 La popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro en Jerusalem.
[約阿哈次王朝]當地的人民立了約史雅的兒子約阿哈次在耶路撒冷繼父位為王。
2 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem.
約阿哈次登極時二十三歲,在耶路撒冷為王三個月,
3 La reĝo de Egiptujo detronigis lin en Jerusalem, kaj punis la landon per kontribucio de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
因為埃及王在耶路撒冷廢了他,且要那地方納一百「塔冷通」銀子,一「塔冷通」金子的罰款。
4 Kaj la reĝo de Egiptujo ekreĝigis super Judujo kaj Jerusalem lian fraton Eljakim, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; kaj lian fraton Jehoaĥaz Neĥo prenis kaj forkondukis en Egiptujon.
以後,埃及王立了他的兄弟厄里雅金為猶大和耶路撒冷王,給他改名叫約雅金;乃苛將他的兄弟約阿哈次帶到埃及去了。[約雅金王朝]
5 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio.
約雅金登極時年二十五歲,在耶路撒冷為王凡十一年。他行了上主視為惡的事。
6 Kontraŭ lin iris Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ligis lin per ĉenoj, por forkonduki lin en Babelon.
巴比倫王拿步高前來攻擊他,用銅鏈將他綑住,帶往巴比倫。
7 Kaj parton el la vazoj de la domo de la Eternulo Nebukadnecar transportis en Babelon kaj metis ilin en sian templon en Babel.
拿步高也將上主殿內一部份器皿帶到巴比倫,安置在巴比倫他的神廟裏。
8 La cetera historio de Jehojakim, kaj liaj abomenindaĵoj, kiujn li faris kaj kiujn oni trovis pri li, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin.
約雅金其餘的事蹟,以及他所行的醜惡,和他遭遇的一切,都記載在以色列和猶大列王實錄上。他的兒子耶苛尼雅繼位為王。耶苛尼雅王朝
9 La aĝon de ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn kaj dek tagojn li reĝis en Jerusalem. Kaj li agadis malbone antaŭ la Eternulo.
耶苛尼雅即位時年十八歲,在耶路撒冷作王三個月又十天。他行了上主視為惡的事。
10 Kiam la jaro finiĝis, la reĝo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija reĝo super Judujo kaj Jerusalem.
次年歲首,拿步高派人來,將耶苛尼雅和上主殿內的珍器,帶往巴比倫,立了他的叔父漆德克雅為王,管理猶大和耶路撒冷。[猶大滅亡]
11 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
漆德克雅登極時年二十一歲,在耶路撒冷為王凡十一年。
12 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, lia Dio. Li ne humiliĝis antaŭ Jeremia, kiu profetis laŭ la vortoj de la Eternulo.
他行了上主視為惡的事,雖然先知耶肋米亞奉上主的命來勸勉他,他仍不在耶肋米亞面前自謙自卑。
13 Li defalis ankaŭ de la reĝo Nebukadnecar, kiu ĵurigis lin per Dio; li malmoligis sian nukon kaj obstinigis sian koron, ne konvertante sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
拿步高王雖曾叫他指著天主起誓,他仍背叛了拿步高;更加執拗頑固,總不肯歸依上主,以色列的天主。
14 Ankaŭ ĉiuj estroj de la pastroj kaj de la popolo tre multe pekadis, simile al ĉiuj abomenindaĵoj de la nacioj, kaj ili malpurigis la domon de la Eternulo, kiun Li sanktigis en Jerusalem.
此外,所有的司祭首長和百姓罪上加罪,仿傚了異族所行的一切醜惡之事,污辱了上主在耶路撒冷祝聖的殿宇。
15 La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.
上主他們祖先的天主,由於愛惜自己的百姓和自己的居所,時常不斷派遣使者警戒他們;
16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla.
無奈他們都嘲笑了天主的使者,輕視了他的勸告,譏笑了他的先知,致使上主的怒火發洩在他的百姓身上,直到無法救治。
17 Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon.
因此,上主使加色丁人的君王前來攻打他們,用刀將他們的壯丁在聖殿裏殺死,沒有憐恤他們的幼男少女,以及白髮耆老;上主將所有的人都交在敵人手中。
18 Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon.
加色丁人王又將天主殿內所有的大小器皿,上主殿內的寶物,君王和朝臣的寶物,都帶往巴比倫,
19 Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis.
焚毀了上主的殿宇,拆壞了耶路撒冷的城牆,燒了城中所有的宮殿,毀壞了城內一切珍貴的器皿;
20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili fariĝis sklavoj por li kaj por liaj filoj, ĝis venis la regado de la Persoj;
凡免於刀下的人,都被擄到巴比倫去,作他及他子孫的奴僕,直到波斯帝國興起。
21 por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia: Ĝis la lando estos elfestinta siajn sabatojn. Ĉar dum la tuta tempo de sia dezerteco ĝi havis sabaton, ĝis finiĝis sepdek jaroj.
這樣,就應驗了上主藉耶肋米亞的口所說的話:「直到這地域補享了它的安息年,應該在荒蕪期中獲享安息,直到七十年。」[居魯士頒發上諭]
22 En la unua jaro de Ciro, reĝo de Persujo, por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, dirita per Jeremia, la Eternulo ekscitis la spiriton de Ciro, reĝo de Persujo, kaj ĉi tiu ordonis proklami en sia tuta regno voĉe kaj skribe jenon:
波斯王居魯士元年,為應驗上主藉耶肋米加的口所說的話,上主感動了波斯王居魯士的心,叫他出一道號令,向全國頒發上諭說:「
23 Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.
波思王居魯士這樣說:上主的神「雅威,」將地上萬國交給了我,囑咐我在猶大的耶路撒冷為他建築一座殿宇,你們中間凡作他子民的,可以上去;願他的神與他同在! 」