< 2 Kroniko 30 >
1 Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael.
[宣告舉行逾越節]希則克雅派人到全以色列和猶大,且也寫了封公函給厄弗辣因和默納協,叫他們來耶路撒冷上主的殿內,向上主以色列的天主舉行逾越節,
2 Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato;
因為君王與首領和耶路撒冷會眾已商妥,在二月舉行逾越節。
3 ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem.
他們不能如期舉行的原因,是因為自潔的司祭尚不敷用,百姓又尚未齊集在耶路撒冷。
4 La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo.
君王和全會眾都認為這樣做很對,
5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite.
遂下令通告全以色列,從貝爾舍巴直到丹,都來耶路撒冷,向上主以色列的天主舉行逾越節,因為人很久沒有照章舉行這節了。
6 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo: Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio.
使者遂帶君王和首領的公函,走遍全以色列和猶大,照君王的吩咐,宣佈說:「以色列的子民,你們應當轉向上主,亞巴郎、依撒格和以色列的天主,好使他轉向你們,這些擺脫亞述王權下的遺民。
7 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas.
你們不可像你們的祖先和弟兄一樣,因為他們背叛了上主,他們祖先的天主,上主遂叫他們成了驚駭的對象,有如你們親眼所見的。
8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj: donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero.
現在,你們再別頸硬,如同你們祖先一樣,反應投奔上主,進入他永遠祝聖的居所,奉事上主你們的天主,使他的震怒轉離你們。
9 Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li.
如果你們轉向上主你們的天主,你們的弟兄子女,在擄掠他們的人面前必會蒙受憐憫,會再回到這地;因為上主你們的天主是慈悲的,是仁愛的;如果你們轉向他,他決不會轉面不顧你們。」
10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin.
使者由這城到那城,奏遍了厄弗辣因和默納協各地,直到則步隆;但是,那裏的人卻嘲笑侮辱他們。
11 Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon.
可是,有些阿協爾、默納協和則步隆人自謙自卑,來到耶路撒冷。
12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.
天主的手也在猶大行事,使民眾一心遵從君王和首領,照上主的話所出的命令。[舉行逾越節]
13 Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso.
二月,有很多人民聚集在耶路撒冷,舉行無酵節,實行是一個大盛會。
14 Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron.
民眾起來,將耶路撒冷所有的丘壇拆毀,將所有焚香的器具拿去,丟在克德龍溪裏。
15 Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo.
二月十四日宰殺了逾越節羔羊;司祭和肋未人自覺慚愧,便聖潔自己,好能在上主殿內奉獻全燔祭。
16 Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la sango el la manoj de la Levidoj.
他們都按天主僕人梅瑟的法律,各自立在自己的地方,司祭由肋未人手中取過血來,灑在祭壇上。
17 Ĉar en la komunumo estis multaj, kiuj sin ne sanktigis, tial la Levidoj okupis sin per la buĉado de la Paskoj anstataŭ ĉiu, kiu ne estis pura, por esti sanktigata al la Eternulo.
因為會眾中有許多人尚未自潔,肋未人便為所有不潔的人,宰殺逾越節的羔羊,好奉獻給上主。
18 Multaj el la popolo, plejparte el Efraim, Manase, Isaĥar, kaj Zebulun, ne purigis sin; tamen ili manĝis la Paskon, ne konforme al la preskribo; sed Ĥizkija preĝis pri ili, dirante: La Eternulo, la bona, pardonu ĉiun,
實在,有許多人,有許多來自厄弗辣因,默納協、依撒加爾和則布隆的人,沒有自潔,就吃了逾越節的羔羊,竟沒有遵守明文的規定;為此,希則克雅為他們祈禱說:「
19 kiu pretigis sian koron, por turni sin al Dio, la Eternulo, Dio de liaj patroj, kvankam ne konforme al la sankta puriĝo.
凡誠心尋求天主,上主,他們祖先的天主的人,雖然沒有依照聖所的潔禮自潔,願良善的上主予以寬恕! 」
20 Kaj la Eternulo aŭskultis Ĥizkijan kaj pardonis la popolon.
上主垂允了希則克雅,寬恕了百姓。
21 Kaj la Izraelidoj, kiuj troviĝis en Jerusalem, faris la feston de macoj dum sep tagoj en granda ĝojo; kaj ĉiutage la Levidoj kaj la pastroj glorkantis al la Eternulo per instrumentoj, difinitaj por glorado de la Eternulo.
在耶路撒冷的以色列子民,極其歡樂,七天舉行了無酵節;肋未人和司祭們,天天讚頌上主,極力讚頌上主。
22 Kaj Ĥizkija parolis afable al ĉiuj Levidoj, kiuj distingiĝis en la servado al la Eternulo. Kaj oni manĝis la festan manĝaĵon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
由於所有的肋未人慇勤服事上主,希則克雅便慰勞他們。七天之久,眾人吃了節宴,獻了和平祭,稱謝了上主,他們祖先的天主。
23 Kaj la tuta komunumo interkonsiliĝe decidis festi aliajn sep tagojn, kaj ili pasigis la sep tagojn en gajeco.
以後,全會眾議定,再舉行七天,於是歡樂地又舉行了七天,
24 Ĉar Ĥizkija, reĝo de Judujo, donis por la popolo mil bovojn kaj sep mil ŝafojn, kaj la eminentuloj donis al la popolo mil bovojn kaj dek mil ŝafojn; kaj jam tre multaj el la pastroj sin sanktigis.
因為猶大王希則克雅送給了會眾一千頭牛犢,七千隻綿羊;首領們也送給了會眾一千頭牛犢,一萬隻綿羊;且有許多司祭已行了自潔禮。
25 Kaj ĝojis la tuta komunumo de la Judoj kaj la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolamaso, kiu venis de Izrael, kaj la aligentuloj, kiuj venis el la lando de Izrael kaj kiuj loĝis en Judujo.
猶大全會眾、司祭和肋未人,來自以色列的全會眾,以及由以色列地來的,或是僑居在猶大的人,都非常高興。
26 Kaj estis granda ĝojo en Jerusalem; ĉar de la tempo de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael, ne estis io simila en Jerusalem.
歡樂瀰漫了耶路撒冷,自以色列王達味的兒子撒羅滿以來,耶路撒冷從未有過這樣大的喜慶。
27 Kaj leviĝis la pastroj kaj la Levidoj kaj benis la popolon; kaj aŭskultita estis ilia voĉo, kaj venis ilia preĝo en Lian sanktan loĝejon, en la ĉielon.
肋未人司祭起來為民眾祝福,他們的聲音承蒙垂聽,他們的祈禱達於他天上的神聖居所。