< 2 Kroniko 29 >

1 Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja.
ヒゼキヤは王となった時二十五歳で、二十九年の間エルサレムで世を治めた。その母はアビヤと言って、ゼカリヤの娘である。
2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
ヒゼキヤは父ダビデがすべてなしたように主の良しと見られることをした。
3 En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
彼はその治世の第一年の一月に主の宮の戸を開き、かつこれを繕った。
4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
彼は祭司とレビびとを連れていって、東の広場に集め、
5 kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo.
彼らに言った、「レビびとよ、聞きなさい。あなたがたは今、身を清めて、あなたがたの先祖の神、主の宮を清め、聖所から汚れを除き去りなさい。
6 Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.
われわれの先祖は罪を犯し、われわれの神、主の悪と見られることを行って、主を捨て、主のすまいに顔をそむけ、うしろを向けた。
7 Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
また廊の戸を閉じ、ともしびを消し、聖所でイスラエルの神に香をたかず、燔祭をささげなかった。
8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
それゆえ、主の怒りはユダとエルサレムに臨み、あなたがたが目に見るように、主は彼らを恐れと驚きと物笑いにされた。
9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
見よ、われわれの父たちはつるぎにたおれ、われわれのむすこたち、むすめたち、妻たちはこれがために捕虜となった。
10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
今わたしは、イスラエルの神、主と契約を結ぶ志をもっている。そうすればその激しい怒りは、われわれを離れるであろう。
11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
わが子らよ、今は怠ってはならない。主はあなたがたを選んで、主の前に立って仕えさせ、ご自分に仕える者となし、また香をたく者とされたからである」。
12 Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ;
そこでレビびとは立ち上がった。すなわちコハテびとの子孫のうちでは、アマサイの子マハテおよびアザリヤの子ヨエル。メラリの子孫では、アブデの子キシおよびエハレレルの子アザリヤ。ゲルションびとのうちでは、ジンマの子ヨアおよびヨアの子エデン。
13 kaj el la idoj de Elicafan: Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja;
エリザパンの子孫のうちでは、シムリとエイエル。アサフの子孫のうちでは、ゼカリヤとマッタニヤ。
14 kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel.
ヘマンの子孫のうちでは、エヒエルとシメイ。エドトンの子孫のうちでは、シマヤとウジエルである。
15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
彼らはその兄弟たちを集めて身を清め、主の言葉による王の命令に従って、主の宮を清めるためにはいって来た。
16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
祭司たちが主の宮の奥にはいってこれを清め、主の宮にあった汚れた物をことごとく主の宮の庭に運び出すと、レビびとはそれを受けて外に出し、キデロン川に持って行った。
17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
彼らは正月の元日に清めることを始めて、その月の八日に主の宮の廊に達した。それから主の宮を清めるのに八日を費し、正月の十六日にこれを終った。
18 Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris: Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn;
そこで彼らはヒゼキヤ王の所へ行って言った、「われわれは主の宮をことごとく清め、また燔祭の壇とそのすべての器物、および供えのパンの机とそのすべての器物とを清めました。
19 kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.
またアハズ王がその治世に罪を犯して捨てたすべての器物をも整えて清めました。それらは主の祭壇の前にあります」。
20 La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
そこでヒゼキヤ王は朝早く起きいで、町のつかさたちを集めて、主の宮に上って行き、
21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.
雄牛七頭、雄羊七頭、小羊七頭、雄やぎ七頭を引いてこさせ、国と聖所とユダのためにこれを罪祭とし、アロンの子孫である祭司たちに命じてこれを主の祭壇の上にささげさせた。
22 Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
すなわち、雄牛をほふると、祭司たちはその血を受けて祭壇にふりかけ、また雄羊をほふると、その血を祭壇にふりかけ、また小羊をほふると、その血を祭壇にふりかけた。
23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.
そして罪祭の雄やぎを王と会衆の前に引いて来たので、彼らはその上に手を置いた。
24 Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero.
そして祭司たちはこれをほふり、その血を罪祭として祭壇の上にささげてイスラエル全国のためにあがないをした。これは王がイスラエル全国のために燔祭および罪祭をささげることを命じたためである。
25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
王はまたレビびとを主の宮に置き、ダビデおよび王の先見者ガドと預言者ナタンの命令に従って、これにシンバル、立琴および琴をとらせた。これは主がその預言者によって命じられたところである。
26 Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
こうしてレビびとはダビデの楽器をとり、祭司はラッパをとって立った。
27 Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.
そこでヒゼキヤは燔祭を祭壇の上にささげることを命じた。燔祭をささげ始めた時、主の歌をうたい、ラッパを吹き、イスラエルの王ダビデの楽器をならし始めた。
28 Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero.
そして会衆は皆礼拝し、歌うたう者は歌をうたい、ラッパ手はラッパを吹き鳴らし、燔祭が終るまですべてこのようであったが、
29 Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis.
ささげる事が終ると、王および彼と共にいた者はみな身をかがめて礼拝した。
30 Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.
またヒゼキヤ王およびつかさたちはレビびとに命じて、ダビデと先見者アサフの言葉をもって主をさんびさせた。彼らは喜んでさんびし、頭をさげて礼拝した。
31 Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
その時、ヒゼキヤは言った、「あなたがたはすでに主に仕えるために身を清めたのであるから、進みよって、主の宮に犠牲と感謝の供え物を携えて来なさい」と。そこで会衆は犠牲と感謝の供え物を携えて来た。また志ある者は皆燔祭を携えて来た。
32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
会衆の携えて来た燔祭の数は雄牛七十頭、雄羊百頭、小羊二百頭、これらは皆主に燔祭としてささげるものであった。
33 Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj.
また奉納物は牛六百頭、小羊三千頭であった。
34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
ところが祭司が少なくてその燔祭の物の皮を、はぎつくすことができなかったので、その兄弟であるレビびとがこれを助けて、そのわざをなし終え、その間に他の祭司たちは身を清めた。これはレビびとが祭司たちよりも、身を清めることに、きちょうめんであったからである。
35 Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
このほかおびただしい燔祭があり、また、酬恩祭の脂肪および燔祭の灌祭もあった。こうして、主の宮の勤めは回復された。
36 Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.
この事は、にわかになされたけれども、神がこのように民のために備えをされたので、ヒゼキヤおよびすべての民は喜んだ。

< 2 Kroniko 29 >