< 2 Kroniko 28 >
1 La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, kiel lia patro David.
UAhazi wayeleminyaka engamatshumi amabili esiba yinkosi; wabusa iminyaka elitshumi lesithupha eJerusalema. Kodwa kenzanga okuqondileyo emehlweni eNkosi, njengoDavida uyise.
2 Li iradis laŭ la vojoj de la reĝoj de Izrael, kaj li eĉ faris fanditajn statuojn de Baaloj;
Ngoba wahamba ezindleleni zamakhosi akoIsrayeli, wasesenzela oBhali izithombe ezibunjwe ngokuncibilikisa.
3 li incensadis en la valo de la filo de Hinom, li bruligis siajn filojn per fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj;
Yena watshisa impepha esihotsheni sendodana kaHinomu, watshisa lamadodana akhe emlilweni, njengokwamanyala ezizwe iNkosi eyazixotsha elifeni phambi kwabantwana bakoIsrayeli.
4 li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
Wanikela imihlatshelo watshisa impepha endaweni eziphakemeyo laphezu kwamaqaqa langaphansi kwaso sonke isihlahla esiluhlaza.
5 Kaj la Eternulo, lia Dio, transdonis lin en la manon de la reĝo de Sirio, kaj ili venkobatis lin, prenis de li multe da kaptitoj kaj forkondukis en Damaskon. Ankaŭ en la manon de la reĝo de Izrael li estis transdonita, kaj ĉi tiu faris al li grandan baton.
Ngakho iNkosi uNkulunkulu wakhe yamnikela esandleni senkosi yeSiriya; asemtshaya, athumba kuye abathunjiweyo abanengi, abasa eDamaseko. Futhi wanikelwa esandleni senkosi yakoIsrayeli eyamtshaya ngokutshaya okukhulu.
6 Pekaĥ, filo de Remalja, mortigis el la Judoj cent dudek mil en unu tago, kiuj ĉiuj estis homoj bravaj — pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj.
Ngoba uPheka indodana kaRemaliya wabulala koJuda abazinkulungwane ezilikhulu lamatshumi amabili ngasuku lunye, bonke bengamadoda alamandla, ngoba babeyidelile iNkosi uNkulunkulu waboyise.
7 Kaj Ziĥri, fortulo el la Efraimidoj, mortigis Maasejan, filon de la reĝo, kaj Azrikamon, la palacestron, kaj Elkanan, la duan post la reĝo.
UZikiri iqhawe lakoEfrayimi wasebulala uMahaseya indodana yenkosi loAzirikamu umphathi wendlu loElkana owesibili enkosini.
8 Kaj la Izraelidoj forkaptis de siaj fratoj ducent mil virinojn, filojn, kaj filinojn, kaj ankaŭ multe da rabaĵo ili prenis de ili kaj venigis la rabaĵon en Samarion.
Abantwana bakoIsrayeli basebethumba kubafowabo abazinkulungwane ezingamakhulu amabili, abesifazana, amadodana, lamadodakazi; baphanga lempango enengi kibo, bayiletha impango eSamariya.
9 Tie estis profeto de la Eternulo kun la nomo Oded. Li eliris antaŭ la militistaron, kiu venis al Samario, kaj diris al ili: Jen pro la kolero de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kontraŭ la Judoj, Li transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi mortigis ilin kun tia furiozo, ke tio atingis la ĉielon.
Kodwa kwakukhona lapho umprofethi weNkosi obizo lakhe lalinguOdedi; wasephuma phambi kwebutho elalisiza eSamariya, wathi kibo: Khangelani, ngenxa yolaka lweNkosi uNkulunkulu waboyihlo phezu kukaJuda, ibanikele esandleni senu; libabulele-ke ngolaka olufinyelele emazulwini.
10 Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Sed per tio vi fariĝos ja kulpaj antaŭ la Eternulo, via Dio.
Khathesi-ke lina lithi lehlisela ngaphansi kwenu abantwana bakoJuda labeJerusalema babe yizigqili lezigqilikazi. Kodwa lina kakulamacala yini kini amelene leNkosi uNkulunkulu wenu?
11 Aŭskultu do min, kaj redonu la kaptitojn, kiujn vi prenis el viaj fratoj, ĉar ekscitiĝis kontraŭ vi la flamo de kolero de la Eternulo.
Ngakho-ke ngilalelani; libuyisele abathunjiweyo elibathumbe kubafowenu, ngoba ukuvutha kolaka lweNkosi kuphezu kwenu.
12 Tiam leviĝis kelkaj el la ĉefoj de la Efraimidoj, Azarja, filo de Jehoĥanan, Bereĥja, filo de Meŝilemot, Jeĥizkija, filo de Ŝalum, kaj Amasa, filo de Ĥadlaj, kontraŭ tiuj, kiuj venis el la militistaro,
Kwasekusukuma amadoda kunhloko zabantwana bakoEfrayimi, oAzariya indodana kaJohanani, uBerekiya indodana kaMeshilemothi, loJehizikiya indodana kaShaluma, loAmasa indodana kaHadilayi, bamelana lalabo ababengena bevela ebuthweni.
13 kaj diris al ili: Ne konduku ĉi tien la kaptitojn, ĉar novan nian kulpon antaŭ la Eternulo vi intencas aldoni al niaj pekoj kaj kulpoj; granda estas nia kulpo kaj la flama kolero kontraŭ Izrael.
Basebesithi kibo: Kaliyikungenisa abathunjiweyo lapha kube licala eNkosini limelene lathi; ngoba lina lithi lizakwengeza ezonweni zethu lemacaleni ethu, ngoba isiphambeko sethu sikhulu, lokuvutha kolaka kuphezu kukaIsrayeli.
14 Tiam la armitoj forlasis la kaptitojn kaj la rabitaĵon antaŭ la estroj kaj la tuta komunumo.
Ngakho abahlomileyo batshiya abathunjiweyo lempango phambi kweziphathamandla lebandla lonke.
15 Kaj leviĝis la viroj, menciitaj laŭ iliaj nomoj, prenis la kaptitojn, kaj ĉiujn el iliaj nuduloj ili vestis per parto de la rabitaĵo, vestis ilin, donis al ili ŝuojn, donis al ili manĝi kaj trinki, ŝmiris ilin per oleo, sidigis sur azenoj ĉiujn senfortulojn, forkondukis ilin en Jeriĥon, la urbon de Palmoj, al iliaj fratoj; kaj ili mem revenis en Samarion.
Lamadoda abizwa ngamabizo asukuma, abamba abathunjiweyo, agqokisa bonke ababenqunu babo ngokuvela empangweni; yebo abagqokisa, abafaka amanyathela, abanika ukudla, abanathisa, abagcoba, athwala bonke ababuthakathaka ngabobabhemi, abasa eJeriko, umuzi wamalala, duze labafowabo; basebebuyela eSamariya.
16 En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
Ngalesosikhathi inkosi uAhazi yathuma emakhosini eAsiriya ukumncedisa.
17 Ankaŭ la Edomidoj venis, venkobatis la Judojn, kaj forkaptis kaptitojn.
Ngoba amaEdoma ayesebuye atshaya uJuda, athumba abathunjwa.
18 Ankaŭ la Filiŝtoj invadis la urbojn de la malaltaĵo kaj de la sudo de Judujo, kaj venkoprenis la urbojn Bet-Ŝemeŝ, Ajalon, Gederot, Soĥo kun ĝiaj filinurboj, Timna kun ĝiaj filinurboj, kaj Gimzo kun ĝiaj filinurboj, kaj enloĝiĝis tie.
LamaFilisti ayehlasele imizi yesihotsha leningizimu yakoJuda, athumba iBeti-Shemeshi, leAjaloni, leGederothi, leSoko lemizana yayo, leTimina lemizana yayo, leGimizo lemizana yayo; ahlala khona.
19 Ĉar la Eternulo humiligis Judujon pro Aĥaz, reĝo de Izrael, kiu malĉastigis Judujon kaj krimis antaŭ la Eternulo.
Ngoba iNkosi yamthobisa uJuda ngenxa kaAhazi inkosi yakoIsrayeli, ngoba wamenza ze uJuda, wasephambuka kakhulu eNkosini.
20 Kaj venis kontraŭ lin Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj premis lin, anstataŭ subteni lin;
Ngakho uTiligathi-Pileseri inkosi yeAsiriya wafika kuye, wamhlupha, kodwa kamqinisanga.
21 ĉar Aĥaz prirabis la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon kaj la eminentulojn, kaj donis al la reĝo de Asirio, tamen tio ne helpis al li.
Ngoba uAhazi wathatha isabelo sendlu kaJehova lesendlu yenkosi leseziphathamandla, wasipha inkosi yeAsiriya; kodwa kayimsizanga.
22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraŭ la Eternulo, li, la reĝo Aĥaz.
Ngesikhathi sohlupho lwakhe wengeza-ke ekuphambekeni emelene loJehova. Le yinkosi uAhazi.
23 Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
Ngoba wahlabela onkulunkulu beDamaseko ababemtshayile, wathi: Ngoba onkulunkulu bamakhosi eSiriya bayawasiza, ngizahlabela bona ukuze bangisize. Kodwa bona baba yimbangela yokuwa kwakhe, kuye lakuIsrayeli wonke.
24 Kaj Aĥaz kolektis ĉiujn vazojn de la domo de Dio kaj disbatis la vazojn de la domo de Dio, kaj li ŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo, kaj faris al si altarojn en ĉiuj anguloj de Jerusalem.
UAhazi waseqoqa izitsha zendlu kaNkulunkulu, waziquma iziqa izitsha zendlu kaNkulunkulu, wavala iminyango yendlu yeNkosi, wazenzela amalathi kuyo yonke ingonsi eJerusalema.
25 Kaj en ĉiuj urboj de Judujo li faris altaĵojn, por incensi al aliaj dioj, kaj li kolerigis la Eternulon, Dion de liaj patroj.
Lakuwo wonke umuzi ngomuzi wakoJuda wenza indawo eziphakemeyo zokutshisela abanye onkulunkulu impepha, wayithukuthelisa iNkosi uNkulunkulu waboyise.
26 Lia cetera historio kaj lia tuta konduto, la antaŭa kaj la lasta, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Judujo kaj Izrael.
Ezinye-ke zezindaba zakhe lazo zonke indlela zakhe, ezokuqala lezokucina, khangela, zibhaliwe egwalweni lwamakhosi akoJuda lawakoIsrayeli.
27 Kaj Aĥaz ekdormis kun sian patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filoj Ĥizkija.
UAhazi waselala laboyise, basebemngcwabela emzini, eJerusalema; kodwa kabamlethanga emangcwabeni amakhosi akoIsrayeli. UHezekhiya indodana yakhe wasesiba yinkosi esikhundleni sakhe.