< 2 Kroniko 24 >

1 La aĝon de sep jaroj havis Joaŝ, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba.
ヨアシは七歳の時位に即きヱルサレムにて四十年の間世を治めたりその母はベエルシバより出たる者にして名をヂビアといふ
2 Joaŝ agadis bone antaŭ la Eternulo dum la tuta vivo de la pastro Jehojada.
ヨアシは祭司ヱホヤダの世にある日の間は恒にヱホバの善と觀たまふことを行へり
3 Kaj Jehojada prenis por li du edzinojn, kaj li naskigis filojn kaj filinojn.
ヱホヤダ彼のために二人の妻を娶れり男子女子生る
4 Post tio Joaŝ ekintencis renovigi la domon de la Eternulo.
此後ヨアシ、ヱホバの室を修繕んと志し
5 Kaj li kunvokis la pastrojn kaj la Levidojn, kaj diris al ili: Iru en la urbojn de Judujo kaj kolektu de ĉiuj Izraelidoj monon por riparadi la domon de via Dio ĉiujare; kaj rapidu kun tiu afero. Sed la Levidoj ne rapidis.
祭司とレビ人を集めて之に言けるは汝ら出てユダの邑々に往き汝らの神ヱホバの室を歳々修繕ふべき金子をイスラエルの人衆より聚むべし其事を亟にせよと然るにレビ人これを亟にせざりき
6 Tiam la reĝo alvokis Jehojadan, ilian ĉefon, kaj diris al li: Kial vi ne postulas de la Levidoj, ke ili alportadu el Judujo kaj Jerusalem la imposton, kiun Moseo, la servanto de la Eternulo, kaj la komunumo de Izrael starigis por la tabernaklo de la interligo?
王ヱホヤダ長を召てこれに言けるは汝なんぞレビ人に求めてヱホバの僕モーセおよびイスラエルの會衆の古昔證詞の幕屋のために集めたるが如き税をユダとヱルサレムより取きたらせざるやと
7 Ĉar la malpia Atalja kaj ŝiaj filoj ruinigis la domon de Dio; kaj ĉion, kio estis sanktigita por la domo de la Eternulo, ili uzis por la Baaloj.
かの惡き婦アタリヤの子等神の家を壞りかつヱホバの家の諸の奉納物をバアルに供へたり
8 Kaj la reĝo ordonis, kaj oni faris unu keston kaj starigis ĝin ĉe la pordego de la domo de la Eternulo, ekstere.
是において王の命にしたがひて一箇の匱を作りヱホバの室の門の外にこれを置き
9 Kaj oni proklamis en Judujo kaj en Jerusalem, ke oni alportadu al la Eternulo la imposton, kiun Moseo, servanto de Dio, starigis por la Izraelidoj en la dezerto.
ユダとヱルサレムに宣布て汝ら神の僕モーセが荒野にてイスラエルに課したる如き税をヱホバに携へきたれと言けるに
10 Kaj ekĝojis ĉiuj estroj kaj la tuta popolo, kaj ili alportis kaj ĵetis en la keston, ĝis ĝi pleniĝis.
一切の牧伯等および一切の民みな喜びて携へきたりその匱に投いれて遂に納めをはれり
11 Kaj ĉiufoje, kiam oni alportis la keston per la Levidoj en la reĝan oficejon, kaj oni vidis, ke estas multe da mono, venis skribisto de la reĝo kaj komisiito de la ĉefpastro, kaj ili malplenigis la keston, kaj poste oni reportis ĝin kaj restarigis sur ĝia loko. Tiel oni faradis ĉiutage, kaj oni kolektis multe da mono.
レビ人その匱に金の多くあるを見てこれを王の廳に携へゆく時は王の書記と祭司の長の下役きたりてその匱を傾むけ復これを取て本の處に持ゆけり日々に斯のごとくして金を聚むること夥多し
12 Kaj la reĝo kaj Jehojada donadis ĝin al la farantoj de la laboroj en la domo de la Eternulo, kaj oni dungis ŝtonhakistojn kaj ĉarpentistojn, por renovigi la domon de la Eternulo, ankaŭ feraĵistojn kaj kupraĵistojn, por ripari la domon de la Eternulo.
而して王とヱホヤダこれをヱホバの家の工事を爲す者に付し石工および木匠を雇ひてヱホバの室を修繕はせまた鐵工および銅工を雇ひてヱホバの室を修復せしめけるが
13 Kaj la laboristoj laboris, kaj la afero antaŭeniris per iliaj manoj; kaj oni metis la domon de Dio en bonan staton, kaj oni ĝin fortikigis.
工人動作てその工事を成をへ神の室を本の状に復してこれを堅固にす
14 Kiam ili finis, ili alportis la restintan monon al la reĝo kaj al Jehojada; el tio oni faris vazojn por la domo de la Eternulo, vazojn por la servado kaj por la bruloferoj, kalikojn kaj aliajn vazojn orajn kaj arĝentajn. Kaj oni alportadis bruloferojn en la domo de la Eternulo konstante, dum la tuta vivo de Jehojada.
その旣に成るにおよびて餘れる金を王とヱホヤダの前に持いたりければ其をもてヱホバの室のために器皿を作れり即ち奉事の器献祭の器および匙ならびに金銀の器を作れりヱホヤダが世に在る日の間はヱホバの室にて燔祭をささぐること絶ざりき
15 Jehojada maljuniĝis kaj atingis sufiĉan aĝon, kaj li mortis; la aĝon de cent tridek jaroj li havis, kiam li mortis.
ヱホヤダは年邁み日滿て死りその死る時は百三十歳なりき
16 Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, kun la reĝoj; ĉar li faradis bonon en Izrael, por Dio kaj por Lia domo.
人衆ダビデの邑にて王等の中間にこれを葬むる其は彼イスラエルの中において神とその殿とにむかひて善事をおこなひたればなり
17 Post la morto de Jehojada venis la estroj de Judujo kaj kliniĝis antaŭ la reĝo; kaj li komencis obeadi ilin.
ヱホヤダの死たる後ユダの牧伯等きたりて王を拝す是において王これに聽したがふ
18 Kaj ili forlasis la domon de la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj ili servadis al sanktaj stangoj kaj al idoloj; kaj ekscitiĝis Lia kolero kontraŭ Judujo kaj kontraŭ Jerusalem pro ĉi tiu ilia kulpo.
彼らその先祖の神ヱホバの室を棄てアシラ像および偶像に事へたればその愆のために震怒ユダとヱルサレムに臨めり
19 Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis.
ヱホバかれらを己にひきかへさんとて預言者等を遣はし之にむかひて證をたてさせたまひしかども聽ことをせざりき
20 La spirito de Dio venis sur Zeĥarjan, filon de la pastro Jehojada, kaj li stariĝis antaŭ la popolo, kaj diris al ili: Tiele diras Dio: Kial vi malobeas la ordonojn de la Eternulo? Vi ne havos sukceson, ĉar vi forlasis la Eternulon, kaj tial Li vin forlasis.
是において神の霊祭司ヱホヤダの子ゼカリヤに臨みければ彼民の前に高く起あがりて之に言けるは神かく宣ふ汝らヱホバの誡命を犯して災禍を招くは何ぞや汝らヱホバを棄たればヱホバも汝らを棄たまふと
21 Ili faris konspiron kontraŭ li, kaj ŝtonmortigis lin laŭ ordono de la reĝo sur la korto de la domo de la Eternulo.
然るに人衆かれを害せんと謀り王の命によりて石をもてこれをヱホバの室の庭にて撃殺せり
22 Kaj la reĝo Joaŝ ne memoris la favorkoraĵon, kiun lia patro Jehojada faris al li, kaj li mortigis lian filon. Ĉi tiu, mortante, diris: La Eternulo vidu, kaj punu.
斯ヨアシ王はゼカリヤの父ヱホヤダが己にほどこせし恩を念ずしてその子を殺せり彼死る時にヱホバこれを顧みこれを問討したまへと言り
23 Post paso de unu jaro eliris kontraŭ lin la militistaro de Sirio; kaj ili eniris en Judujon kaj Jerusalemon kaj ekstermis el la popolo ĉiujn estrojn de la popolo; kaj la tutan militakiraĵon ili sendis al la reĝo de Damasko.
かくてその年の終るにおよびてスリアの軍勢かれにむかひて攻のぼりユダとヱルサレムにいたりて民の牧伯等をことごとく民の中より滅ぼし絶ちその掠取物を凡てダマスコの王に遣れり
24 Kun nemulte da homoj venis la militistaro de Sirio; tamen la Eternulo transdonis en ilian manon la militistaron multe pli grandan, pro tio, ke ĉi tiuj forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj. Kaj sur Joaŝ ili faris juĝon.
この時スリアの軍勢は小勢にて來りけるにヱホバ大軍をこれが手に付したまへり是はその先祖の神ヱホバを棄たるが故なり斯かれらヨアシを罰せり
25 Kiam ili foriris de li, lasinte lin en grava malsano, liaj servantoj faris konspiron kontraŭ li pro la sango de la filoj de Jehojada, la pastro, kaj ili mortigis lin sur lia lito, kaj li mortis. Kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed oni ne enterigis lin en la reĝaj tomboj.
スリア人ヨアシに大傷をおはせて遺去けるがヨアシの臣僕等祭司ヱホヤダの子等の血のために黨をむすびて之に叛き之をその床の上に弑して死しめたり人衆これをダビデの邑に葬れり但し王の墓には葬らざりき
26 La konspirintoj kontraŭ li estis: Zabad, filo de la Amonidino Ŝimeat, kaj Jehozabad, filo de la Moabidino Ŝimrit.
黨をむすびて之に叛きし者はアンモンの婦シメアテの子ザバデおよびモアブの婦シムリテの子ヨザバデなりき
27 Pri liaj filoj, pri la multo da mono, kiu estis kolektita sub li, kaj pri la riparado de la domo de Dio, estas skribite en la komentario en la libro de la reĝoj. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Amacja.
ヨアシの子等の事ヨアシの告られし預言および神の室を修繕し事などは列王の書の註釋に記さるヨアシの子アマジヤこれに代りて王となれり

< 2 Kroniko 24 >