< 2 Kroniko 20 >

1 Post tio la Moabidoj kaj la Amonidoj, kaj kun ili ankaŭ najbaroj de la Amonidoj, iris milite kontraŭ Jehoŝafaton.
[聯軍進襲猶大]此後,摩阿布人、阿孟人,還有一些瑪紅人前來供打約沙法特。
2 Kaj oni venis kaj raportis al Jehoŝafat, dirante: Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro, el Sirio; kaj jen ili nun estas en Ĥacacon-Tamar, tio estas en En-Gedi.
有人來告訴約沙法特說:「由海那邊,由厄東有一支大軍前來攻擊你;他們現已到達哈匝宗塔瑪爾,即恩革狄。」
3 Jehoŝafat ektimis, kaj decidis turni sin al la Eternulo. Kaj li proklamis faston en la tuta Judujo.
約沙法特害了怕,一面懇求上主,一面宣佈全猶大禁食。
4 Kaj kunvenis la Judoj, por peti la Eternulon; el ĉiuj urboj de Judujo ili venis, por peti la Eternulon.
猶大人遂集會,求上主援助;猶大各城的人也前來祈求上主。[約沙法特的禱詞]
5 Jehoŝafat stariĝis inter la komunumo de Judujo kaj Jerusalem en la domo de la Eternulo, antaŭ la nova korto.
約沙法特在猶大和耶路撒冷的會眾中,站在上主殿宇的新院前,
6 Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi.
說「上主,我們祖先的天主! 你不是天上的天主嗎﹖你不是治理萬國萬民的麼﹖你手中有能力和權威,沒有誰能抵抗你。
7 Vi, nia Dio, forpelis ja la loĝantojn de ĉi tiu lando antaŭ Via popolo Izrael, kaj donis ĝin al la idaro de Abraham, Via amanto, por ĉiam.
我們的天主! 不是你將這地方的居民,在你百姓以色列面前趕走,將這地方永遠賜給了你友人亞巴郎的後代嗎﹖
8 Kaj ili enloĝiĝis en ĝi, kaj konstruis por Vi en ĝi sanktejon al Via nomo, dirante:
他們現在住在這地方,並在這地方為你的名建造了聖殿說:
9 Se venos sur nin malfeliĉo, glavo, puno, pesto, aŭ malsato, tiam ni stariĝos antaŭ ĉi tiu domo kaj antaŭ Vi, ĉar Via nomo estas en ĉi tiu domo, kaj ni vokos al Vi el nia mizero, kaj Vi aŭdos kaj helpos.
如果我們遭遇了禍患,刀兵災害,或瘟疫饑饉,我們站在這殿前和你面前,在災難中向你呼籲,你必予以垂聽,施行拯救,因為你的名在這殿內。
10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la loĝantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin —
現在你看,阿孟人、摩阿布人以及色依爾山中的人,這些人是以色列出離埃及時,你曾禁止以色列侵犯,以色列便繞道遠離,未加消滅的人。
11 jen ili repagas al ni, venante, por elpeli nin el Via heredaĵo, kiun Vi donis al ni.
你看他們如何報復我們要來驅逐我們離開你賜予我們為基業的地方。
12 Ho nia Dio, ĉu Vi ne juĝos ilin? ĉar ni ne havas forton kontraŭ ĉi tiu granda homamaso, kiu venis kontraŭ nin, kaj ni ne scias, kion ni devas fari, sed al Vi sin turnas niaj okuloj.
我們的天主,你不懲罰他們麼﹖我們實在沒有力量抵抗來攻擊我們的這支龐大的軍隊,我們也不知道該作什麼,我們的眼睛惟有仰望你。」
13 Kaj ĉiuj Judoj staris antaŭ la Eternulo, ankaŭ iliaj infanoj, edzinoj, kaj filoj.
當時全猶大民眾,連他們全家妻子兒女,都立在上主面前。[先知預報勝利]
14 Tiam sur Jaĥaziel, filo de Zeĥarja, filo de Benaja, filo de Jeiel, filo de Matanja, Levido el la idoj de Asaf, aperis la spirito de la Eternulo meze de la komunumo;
上主的神在會眾中臨於肋未人阿撒夫的後裔,瑪塔尼雅的玄孫,耶依耳的曾孫,貝納雅的孫子,則加黎雅的兒子雅哈齊耳身上,
15 kaj li diris: Aŭskultu, ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem kaj reĝo Jehoŝafat! Tiele diras al vi la Eternulo: Ne timu kaj ne sentu teruron antaŭ ĉi tiu granda homamaso, ĉar la milito estas ne kontraŭ vi, sed kontraŭ Dio.
他遂說:「全猶大人耶路撒冷的居民以及約沙法特王,都要靜聽! 上主這樣對你們說:你們不要為這支龐大軍隊害怕,因為戰爭不在乎你們,而在乎天主。
16 Morgaŭ malsupreniru sur ilin: jen ili supreniras sur la altaĵon de Cic, kaj vi trovos ilin en la fino de la valo, antaŭ la dezerto Jeruel.
明天你們要下去迎敵,他們要由漆茲山坡上來,你們要在耶魯耳曠野前的谷口遇到他們。
17 Ne vi devas batali ĉi tiun fojon: stariĝu, staru, kaj rigardu la savon, kiun la Eternulo sendas al vi, ho Judujo kaj Jerusalem. Ne timu kaj ne sentu teruron: morgaŭ eliru kontraŭ ilin, kaj la Eternulo estos kun vi.
這次你們無須交戰,只須佈陣以待,觀看上主為你們所行的救援。猶大和耶路撒冷,不必畏懼,不必害怕! 明天你們只管出去迎敵,因為上主與你們同在。」
18 Tiam Jehoŝafat kliniĝis vizaĝaltere, kaj ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem ĵetis sin antaŭ la Eternulo, por adorkliniĝi antaŭ la Eternulo.
約沙法特遂俯首至地,猶大民眾和耶路撒冷居民也都俯伏在上主面前,朝拜上主。
19 Kaj leviĝis la Levidoj el la Kehatidoj kaj el la Koraĥidoj, por ekkanti gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, per laŭta voĉo alten.
刻哈特子孫和科辣黑子孫中的肋未人起立,引吭高歌,讚頌上主以色列的天主。[凱旋歸來]
20 Ili leviĝis frue matene kaj eliris al la dezerto de Tekoa; kaj kiam ili eliris, stariĝis Jehoŝafat, kaj diris: Aŭskultu min, ho Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem! kredu je la Eternulo, via Dio, kaj havu fidon; kredu je Liaj profetoj, kaj vi havos sukceson.
次日,他們一早就起來,開往特科亞曠野;在出發時,約沙法特立起來說:「猶大和耶路撒冷的居民,請聽我的話! 你們信賴上主你們的天主,必保生命;相信他的先知,必定勝利。」
21 Kaj li konsiliĝis kun la popolo, kaj li starigis kantistojn al la Eternulo, ke ili glorkantu en sankta ornamo, irante antaŭ la armitoj, kaj parolu: Gloru la Eternulon, ĉar eterna estas Lia favorkoreco.
他與百姓商定之後,便派歌詠人員讚頌上主,身穿聖潔服裝,走在軍隊面前,歌頌說:「你們應讚頌上主,因為他的慈愛永遠常存! 」
22 Kaj en la tempo, kiam ili komencis ĝojkrii kaj glorkanti, la Eternulo starigis embuskon kontraŭ la Amonidoj, Moabidoj, kaj Seiranoj, kiuj venis kontraŭ Judujon, kaj ili estis batitaj.
他們正歌詠讚美時,上主派出伏兵,襲擊了那些來攻擊猶大的阿孟人、摩阿布人和色依爾山地的居民;他們便被擊敗了。
23 Kaj stariĝis la Amonidoj kaj Moabidoj kontraŭ la loĝantoj de la monto Seir, por pereigi kaj ekstermi; kaj kiam ili finis kun la loĝantoj de Seir, ili komencis ekstermi unu la alian.
阿孟人和摩阿布人起來攻擊色依爾山地的居民,決心將他們殺盡滅絕;殲滅了色依爾山地居民以後,他們又自相殘殺。
24 Kiam la Judoj venis sur la observejon en la dezerto kaj turnis sin al la homamaso, ili ekvidis kadavrojn, kiuj falis sur la teron, kaj neniu saviĝis.
猶大人到了俯瞰曠野的高崗上,觀望大軍,見伏屍遍野,沒有一個逃脫的。
25 Kaj venis Jehoŝafat kaj lia popolo, por preni la militakiraĵon; kaj ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kaj dum tri tagoj ili forprenadis la militakiraĵon, ĉar estis tre multe da ĝi.
約沙法特遂帶他的軍民去掠奪敵人的財物,見有大批的牲畜、財物、衣服和寶物;足足掠取了三天,奪得的財物多得不能攜帶,因為實在太多。
26 En la kvara tago ili kolektiĝis en la Valo de Beno, ĉar tie ili benis la Eternulon; pro tio oni donis al tiu loko la nomon Valo de Beno ĝis la nuna tago.
第四天,他們聚集在巴辣加谷,在那裏讚頌了上主,為此給那地起名叫巴辣加谷,直到今天。
27 Kaj ĉiuj Judoj kaj Jerusalemanoj, kun Jehoŝafat antaŭe, iris returne, por reiri kun ĝojo en Jerusalemon; ĉar la Eternulo donis al ili ĝojon pri iliaj malamikoj.
此後,猶大和耶路撒冷所有的軍民,由約沙法特率領,凱旋回了耶路撒冷,因為上主使他們戰勝仇敵,因而異常歡樂,
28 Kaj ili venis en Jerusalemon kun psalteroj, harpoj, kaj trumpetoj, al la domo de la Eternulo.
都彈著琴,鼓著瑟,吹著號,來到耶路撒冷,進了上主的殿。
29 Kaj timo antaŭ Dio venis sur ĉiujn regnojn de la landoj, kiam ili aŭdis, ke la Eternulo militis kontraŭ la malamikoj de Izrael.
列國的民族一聽說上主擊敗了以色列的敵人,都對天主起了恐怖的心。
30 Kaj trankviliĝis la regno de Jehoŝafat; kaj lia Dio donis al li trankvilecon ĉirkaŭe.
約沙法特的王國於是獲享太平,因為上主賜給他四境平安。[對約沙法特的短評]
31 Jehoŝafat reĝis super Judujo; la aĝon de tridek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Azuba, filino de Ŝilĥi.
約沙法特為猶大王,即位時年三十五歲,在耶路撒冷為王凡二十五年;他的母親名叫阿組巴,是史肋希的女兒。
32 Li iradis laŭ la vojo de sia patro Asa kaj ne deturniĝis de ĝi, agante tiel, kiel plaĉas al la Eternulo.
約沙法特走了他父親阿撒的道路,未偏左右,行了上主視為正義的事;
33 Tamen la altaĵoj ne estis forigitaj, kaj la popolo ankoraŭ ne turnis forte sian koron al Dio de ĝiaj patroj.
只是丘壇沒有剷除,人民仍沒有全心全意歸向他們祖先的天主。
34 La cetera historio de Jehoŝafat, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kroniko de Jehu, filo de Ĥanani, kiu estas enigita en la libron de la reĝoj de Izrael.
約沙法特前後其餘的事蹟,都記載在哈納尼之子耶胡的言行錄上這言行錄收集在以色列列王實錄內。[船遭破毀]
35 Poste Jehoŝafat, reĝo de Judujo, amikiĝis kun Aĥazja, reĝo de Izrael, kiu agadis malpie.
此後,猶大王約沙法特與作惡多端的以色列王阿哈齊雅聯盟,
36 Li kuniĝis kun li, por fari ŝipojn, irontajn en Tarŝiŝon. Kaj li konstruis ŝipojn en Ecjon-Geber.
合夥製造船隻,開往塔爾史士去;他們合力在厄茲雍革貝爾製造了一些船。
37 Tiam Eliezer, filo de Dodava, el Mareŝa, eldiris profetaĵon pri Jehoŝafat jene: Pro tio, ke vi kuniĝis kun Aĥazja, la Eternulo disbatis viajn aferojn. Kaj la ŝipoj rompiĝis kaj ne povis iri en Tarŝiŝon.
瑪勒沙人多達瓦的兒子厄里厄則爾講預言攻擊約沙法特說:「因為你與阿哈齊雅聯盟,上主必要破壞你所造的船隻。」後來那些船隻果然遭受破壞,未能開往塔爾史士。

< 2 Kroniko 20 >