< 2 Kroniko 2 >

1 Kaj Salomono ordonis, ke oni konstruu domon al la nomo de la Eternulo kaj reĝan domon por li.
솔로몬이 여호와의 이름을 위하여 전을 건축하고 자기 권영을 위하여 궁궐 건축하기를 결심하니라
2 Salomono starigis sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn super ili.
솔로몬이 이에 담군 칠만과 산에 올라 작벌할 자 팔만과 일을 감독할 자 삼천 육백을 뽑고
3 Kaj Salomono sendis al Ĥiram, reĝo de Tiro, por diri: Vi scias, kiel vi agis kun mia patro David, kaj sendis al li cedran lignon, por ke li konstruu al si domon, por loĝi en ĝi;
사자를 두로 왕 후람에게 보내어 이르되 당신이 전에 내 부친 다윗에게 백향목을 보내어 그 거할 궁궐을 건축하게 한 것 같이 내게도 그리하소서
4 nun jen mi konstruas domon al la nomo de la Eternulo, mia Dio, por ke ĝi estu konsekrita al Li, por incensadi antaŭ Li bonodorajn incensojn, prezenti tie konstante panojn de propono, bruloferojn matene kaj vespere, en sabatoj, monatkomencoj, kaj festoj de la Eternulo, nia Dio, kio estas eterna leĝo por Izrael.
이제 내가 나의 하나님 여호와의 이름을 위하여 전을 건축하여 구별하여 드리고 주 앞에서 향재료를 사르며 항상 떡을 진설하며 안식일과 초하루와 우리 하나님 여호와의 절기에 조석으로 번제를 드리려 하니 이는 이스라엘의 영원한 규례니이다
5 La domo, kiun mi konstruas, estos granda; ĉar pli granda estas nia Dio, ol ĉiuj dioj.
내가 건축하고자 하는 전은 크니 우리 하나님은 모든 신보다 크심이라
6 Kiu havus sufiĉe da fortoj, por konstrui al Li domon? la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas ja Lin ampleksi. Kaj kiu mi estas, ke mi konstruu al Li domon, kiu servus por io alia, ol por nura incensado antaŭ Li?
누가 능히 하나님을 위하여 전을 건축하리요 하늘과 하늘들의 하늘이라도 주를 용납지 못하겠거든 내가 누구관대 어찌 능히 위하여 전을 건축하리요 그 앞에 분향하려 할 따름이니이다
7 Sendu do nun al mi homon, kiu estas majstro en farado de objektoj el oro, arĝento, kupro, fero, el ŝtofo purpura, ruĝa, kaj blua, kaj kiu povoscias gravuri gravuraĵojn, kune kun la artistoj, kiuj estas ĉe mi en Judujo kaj en Jerusalem kaj kiujn mia patro David preparis.
이제 청컨대 당신은 금 은 동 철로 제조하며 자색 홍색 청색실로 직조하며 또 아로새길 줄 아는 공교한 공장하나를 내게 보내어 내 부친 다윗이 유다와 예루살렘에서 예비한 나의 공교한 공장과 함께 일하게 하고
8 Kaj sendu al mi lignon cedran, cipresan, kaj santalan de Lebanon; ĉar mi scias, ke viaj servantoj povoscias haki arbojn Lebanonajn. Kaj jen miaj servantoj estos kun viaj,
또 레바논에서 백향목과 잣나무와 백단목을 내게로 보내소서 내가 알거니와 당신의 종은 레바논에서 벌목을 잘하나니 내 종이 당신의 종을 도울지라
9 por pretigi por mi multe da ligno; ĉar la domo, kiun mi konstruas, devas esti granda kaj mirinda.
이와 같이 나를 위하여 재목을 많이 예비하게 하소서 내가 건축하려 하는 전은 크고 화려할 것이니이다
10 Jen por la ĉarpentistoj, por la lignohakistoj, viaj servantoj, mi destinis dudek mil kor’ojn da draŝita tritiko, dudek mil kor’ojn da hordeo, dudek mil bat’ojn da vino, kaj dudek mil bat’ojn da oleo.
내가 당신의 벌목하는 종에게 용정한 밀 이만석과 보리 이만석과 포도주 이만말과 기름 이만말을 주리이다 하였더라
11 Ĥiram, reĝo de Tiro, respondis per letero, kiun li sendis al Salomono: Pro amo de la Eternulo al Sia popolo Li faris vin reĝo super ĝi.
두로 왕 후람이 솔로몬에게 답장하여 가로되 여호와께서 그 백성을 사랑하시므로 당신을 세워 그 왕을 삼으셨도다
12 Kaj Ĥiram diris plue: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu kreis la ĉielon kaj la teron, kaj kiu donis al la reĝo David filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan, kiu konstruos domon por la Eternulo kaj reĝan domon por si.
또 가로되 천지를 지으신 이스라엘 하나님 여호와는 송축을 받으실지로다 다윗 왕에게 지혜로운 아들을 주시고 명철과 총명을 품부하시사 능히 여호와를 위하여 전을 건축하고 자기 권영을 위하여 궁궐을 건축하게 하시도다
13 Nun mi sendis homon saĝan kaj kompetentan, mian majstron Ĥuram;
내가 이제 공교하고 총명한 사람을 보내오니 전에 내 부친 후람에게 속하였던 자라
14 li estas filo de virino el la idinoj de Dan, kaj lia patro estis Tirano; li povoscias fari objektojn el oro, arĝento, kupro, fero, ŝtono, kaj ligno, el ŝtofo purpura, blua, bisina, kaj ruĝa, fari ĉiajn gravuraĵojn, kaj trovi bonajn ideojn pri ĉio, kio estos komisiita al li, kune kun viaj artistoj kaj kun la artistoj de mia sinjoro David, via patro.
이 사람은 단의 여자 중 한 여인의 아들이요 그 아비는 두로 사람이라 능히 금, 은,동, 철과, 돌과, 나무와, 자색, 청색, 홍색실과, 가는 베로 일을 잘하며 또 모든 아로새기는 일에 익숙하고 모든 기묘한 식양에 능한 자니 당신의 공교한 공장과 당신의 부친 내 주 다윗의 공교한 공장과 함께 일하게 하소서
15 Nun la tritikon, hordeon, oleon, kaj vinon, pri kiuj mia sinjoro parolis, li sendu al siaj servantoj;
내 주의 말씀하신 밀과 보리와 기름과 포도주는 주의 종들에게 보내소서
16 kaj ni hakos lignon de Lebanon, kiom vi bezonas, kaj ni sendos ĝin al vi per flosoj sur la maro ĝis Jafo; kaj vi venigos tion en Jerusalemon.
우리가 레바논에서 당신의 쓰실 만큼 벌목하여 떼를 엮어 바다에 띄워 욥바로 보내리니 당신은 수운하여 예루살렘으로 올리소서 하였더라
17 Kaj Salomono kalkulis ĉiujn fremdulojn, kiuj estis en la lando de Izrael post la kalkulo, kiun aranĝis lia patro David; kaj troviĝis da ili cent kvindek tri mil sescent.
전에 솔로몬의 부친 다윗이 이스라엘 땅에 거한 이방 사람을 조사하였더니 이제 솔로몬이 다시 조사하매 모두 십 오만 삼천 육 백인이라
18 Kaj li faris el ili sepdek mil portistojn, okdek mil montajn ŝtonhakistojn, kaj tri mil sescent kontrolistojn, por devigadi la popolon labori.
그 중에 칠만인은 담군이 되게 하였고 팔만인은 산에서 벌목하게 하였고 삼천 육백인은 감독을 삼아 백성들에게 일을 시키게 하였더라

< 2 Kroniko 2 >