< 2 Kroniko 17 >
1 Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael.
アサの子ヨシャパテがアサに代って王となり、イスラエルに向かって自分を強くし、
2 Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.
ユダのすべての堅固な町々に軍隊を置き、またユダの地およびその父アサが取ったエフライムの町々に守備隊を置いた。
3 Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
主はヨシャパテと共におられた。彼がその父ダビデの最初の道に歩んで、バアルに求めず、
4 sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.
その父の神に求めて、その戒めに歩み、イスラエルの行いにならわなかったからである。
5 Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro.
それゆえ、主は国を彼の手に堅く立てられ、またユダの人々は皆ヨシャパテに贈り物を持ってきた。彼は大いなる富と誉とを得た。
6 Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.
そこで彼は主の道に心を励まし、さらに高き所とアシラ像とをユダから除いた。
7 En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;
彼はまたその治世の三年に、つかさたちベネハイル、オバデヤ、ゼカリヤ、ネタンエルおよびミカヤをつかわしてユダの町々で教えさせ、
8 kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram.
また彼らと共にレビびとのうちからシマヤ、ネタニヤ、ゼバデヤ、アサヘル、セミラモテ、ヨナタン、アドニヤ、トビヤ、トバドニヤをつかわし、またこれらのレビびとと共に祭司エリシャマとヨラムをもつかわした。
9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
彼らは主の律法の書を携えて、ユダで教をなし、またユダの町々をことごとく巡回して、民の間に教をなした。
10 Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat.
そこでユダの周囲の国々は皆主を恐れ、ヨシャパテと戦うことをしなかった。
11 De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
また、ペリシテびとのうちで贈り物や、みつぎの銀をヨシャパテの所に持ってくる者があり、またアラビヤびとは雄羊七千七百頭、雄やぎ七千七百頭を彼に持ってきた。
12 Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
こうしてヨシャパテはますます大いになり、ユダに要害および倉の町を建て、
13 Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
ユダの町々に多くの軍需品を持ち、またエルサレムに大勇士である軍人たちを持っていた。
14 Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
彼らをその氏族によって数えれば次のとおりである。すなわちユダから出た千人の長のうちでは、アデナという軍長と彼に従う大勇士三十万人、
15 apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil;
その次は軍長ヨハナンと彼に従う者二十八万人、
16 apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
その次は喜んでその身を主にささげた者ジクリの子アマジヤと彼に従う大勇士二十万人。
17 Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo;
ベニヤミンから出た者のうちでは、エリアダという大勇士と彼に従う弓および盾を持つ者二十万人、
18 apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
その次はヨザバデと彼に従う戦いの備えある者十八万人である。
19 Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.
これらは皆王に仕える者たちで、このほかにまたユダ全国の堅固な町々に、王が駐在させた者があった。