< 2 Kroniko 14 >

1 Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.
阿彼雅與列祖同眠,葬仔達味城;他的兒子阿撒繼位為王。他在位時,國內平安了十年。
2 Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio.
[阿撒的熱誠和努力]阿撒行了上主他的天主視為善,視為正直得事,
3 Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
除掉了外邦的祭壇和高丘,毀壞了柱像,拆除了木偶,
4 Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
並命令猶大應尋求上主他們祖先的天主,遵行他的法律和誡命,
5 Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
也鏟除了猶大各城內的高丘和太陽柱。那時,國家在他統治下安享太平。
6 Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon.
他又在猶大修築了幾座堅城,因為境內平靖,數年沒有戰爭,上主賜予他平安。
7 Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
阿撒對猶大人說:「我們必須建築這些城邑,四周建築城垣堡壘,安置大門和門閂;地域仍屬我們,是因為我們尋求了上主,我們的天主。我們既尋求了他,他便使我們四境平靖。」於是他們興工建築,事事順利。
8 Kaj Asa havis militistaron: da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj.
阿撒的軍隊,持盾持戈的猶大人三十萬,持牌挽弓的本雅明人二十八萬:這些人都是勇士。[則辣黑進攻失敗]
9 Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa.
那時,雇士人則辣黑率領百萬大軍,戰車三百輛,前來進攻,到了瑪勒沙。
10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa.
阿撒出來迎戰,陳兵在離瑪勒沙不遠的責法達山谷。
11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.
阿撒呼籲上主他的天主說:「上主! 在強弱懸殊之下,無人能似你能協助。上主,我們的天主! 求你協助我們,因為我們只有依賴你,奉你的名來迎擊這支大軍。上主,你是我們的天主,不要讓人勝過你! 」
12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.
於是上主在阿撒和猶大人前打擊了雇士人,雇士人遂逃走。
13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo.
阿撒帶著跟隨他的軍民,追擊他們直到革辣爾。雇士人甚至沒有一個活的,都喪亡了,因為他們為上主和他的軍隊擊潰。猶大人奪取了很多財物。
14 Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo.
他們又攻破了革辣爾四周所有的城池,因為上主的恐怖籠罩了這些城池;猶大人又將所有的城擄掠一空,因為城中有許多財物。
15 Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.
隨後又毀壞了群畜的圍欄,掠取了許多羊群和駱駝,便回耶路撒冷去了。

< 2 Kroniko 14 >