< 2 Kroniko 12 >

1 Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
A kad Rovoam utvrdi carstvo i kad osili, ostavi zakon Gospodnji i sav Izrailj s njim.
2 En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
A pete godine carovanja Rovoamova doðe Sisak car Misirski na Jerusalim, jer zgriješiše Gospodu,
3 kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
S tisuæu i dvije stotine kola i sa šezdeset tisuæa konjika, i ne bješe broja narodu koji doðe s njim iz Misira, Luvejima, Suhejima i Husejima.
4 Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem.
I uze tvrde gradove Judine i doðe do Jerusalima.
5 Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak.
Tada doðe Semaja prorok k Rovoamu i knezovima Judinijem, koji se bijahu skupili u Jerusalim od Sisaka, i reèe im: ovako veli Gospod: vi ostaviste mene, zato i ja ostavljam vas u ruke Sisaku.
6 Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo.
Tada se poniziše knezovi Izrailjevi i car i rekoše: pravedan je Gospod.
7 Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak;
A kad ih vidje Gospod gdje se poniziše, doðe rijeè Gospodnja Semaji govoreæi: poniziše se, neæu ih potrti, nego æu im sada dati izbavljenje, i neæe se izliti jarost moja na Jerusalim preko Sisaka.
8 tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
Nego æe mu biti sluge da poznadu šta je meni služiti, šta li služiti carstvima zemaljskim.
9 Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
I tako doðe Sisak car Misirski u Jerusalim i uze blago doma Gospodnjega i blago doma careva, sve to uze; uze i štitove zlatne, koje bješe naèinio Solomun;
10 Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
I na njihovo mjesto naèini car Rovoam štitove od mjedi, i predade ih starješinama nad stražarima koji èuvahu vrata doma careva.
11 Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
I kad iðaše car u dom Gospodnji dolažahu stražari i nošahu ih, a poslije ih opet ostavljahu u riznicu stražarsku.
12 Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona.
Što se dakle ponizi, odvrati se od njega gnjev Gospodnji, i ne zatr ga sasvijem; jer još u Judi bješe dobra.
13 La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
I utvrdi se car Rovoam u Jerusalimu, i carova; jer bijaše Rovoamu èetrdeset i jedna godina kad se zacari, i sedamnaest godina carova u Jerusalimu gradu, koji izabra Gospod izmeðu svijeh plemena Izrailjevijeh da ondje namjesti ime svoje. A materi njegovoj bješe ime Nama, Amonka.
14 Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.
Ali on èinjaše zlo, jer ne upravi srca svojega da traži Gospoda.
15 La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
Ali djela Rovoamova prva i pošljednja nijesu li zapisana u knjizi proroka Semaje i vidioca Ida, gdje se kazuju koljena a i ratovi koji bijahu jednako meðu Rovoamom i Jerovoamom?
16 Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.
I poèinu Rovoam kod otaca svojih, i bi pogreben u gradu Davidovu; a na njegovo se mjesto zacari Avija sin njegov.

< 2 Kroniko 12 >