< 1 Timoteo 1 >

1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
Παῦλος ἀπόστολος Ἰησοῦ Χριστοῦ κατ᾽ ἐπιταγὴν Θεοῦ σωτῆρος ἡμῶν, καὶ Κυρίου Ἰησοῦ Χριστοῦ τῆς ἐλπίδος ἡμῶν,
2 al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Τιμοθέῳ γνησίῳ τέκνῳ ἐν πίστει· χάρις, ἔλεος, εἰρήνη ἀπὸ Θεοῦ πατρὸς ἡμῶν καὶ Χριστοῦ Ἰησοῦ τοῦ Κυρίου ἡμῶν.
3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
Καθὼς παρεκάλεσά σε προσμεῖναι ἐν Ἐφέσῳ, πορευόμενος εἰς Μακεδονίαν, ἵνα παραγγείλῃς τισὶ μὴ ἑτεροδιδασκαλεῖν,
4 nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido — tiel faru.
μηδὲ προσέχειν μύθοις καὶ γενεαλογίαις ἀπεράντοις, αἵτινες ζητήσεις παρέχουσι μᾶλλον ἢ οἰκονομίαν Θεοῦ τὴν ἐν πίστει.
5 Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
Τὸ δὲ τέλος τῆς παραγγελίας ἐστὶν ἀγάπη ἐκ καθαρᾶς καρδίας καὶ συνειδήσεως ἀγαθῆς καὶ πίστεως ἀνυποκρίτου·
6 kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
ὧν τινες ἀστοχήσαντες ἐξετράπησαν εἰς ματαιολογίαν,
7 dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
θέλοντες εἶναι νομοδιδάσκαλοι, μὴ νοοῦντες μήτε ἃ λέγουσι, μήτε περὶ τίνων διαβεβαιοῦνται.
8 Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas,
Οἴδαμεν δὲ ὅτι καλὸς ὁ νόμος, ἐάν τις αὐτῷ νομίμως χρῆται,
9 sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,
εἰδὼς τοῦτο, ὅτι δικαίῳ νόμος οὐ κεῖται, ἀνόμοις δὲ καὶ ἀνυποτάκτοις, ἀσεβέσι καὶ ἁμαρτωλοῖς, ἀνοσίοις καὶ βεβήλοις, πατρολῴαις καὶ μητρολῴαις, ἀνδροφόνοις,
10 malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino;
πόρνοις, ἀρσενοκοίταις, ἀνδραποδισταῖς, ψεύσταις, ἐπιόρκοις, καὶ εἴ τι ἕτερον τῇ ὑγιαινούσῃ διδασκαλίᾳ ἀντίκειται,
11 laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
κατὰ τὸ εὐαγγέλιον τῆς δόξης τοῦ μακαρίου Θεοῦ, ὃ ἐπιστεύθην ἐγώ.
12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
Καὶ χάριν ἔχω τῷ ἐνδυναμώσαντί με Χριστῷ Ἰησοῦ τῷ Κυρίῳ ἡμῶν, ὅτι πιστόν με ἡγήσατο, θέμενος εἰς διακονίαν,
13 kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante;
τὸν πρότερον ὄντα βλάσφημον καὶ διώκτην καὶ ὑβριστήν· ἀλλὰ ἠλεήθην, ὅτι ἀγνοῶν ἐποίησα ἐν ἀπιστίᾳ·
14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
ὑπερεπλεόνασε δὲ ἡ χάρις τοῦ Κυρίου ἡμῶν μετὰ πίστεως καὶ ἀγάπης τῆς ἐν Χριστῷ Ἰησοῦ.
15 Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa;
Πιστὸς ὁ λόγος καὶ πάσης ἀποδοχῆς ἄξιος, ὅτι Χριστὸς Ἰησοῦς ἦλθεν εἰς τὸν κόσμον ἁμαρτωλοὺς σῶσαι, ὧν πρῶτός εἰμι ἐγώ·
16 tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. (aiōnios g166)
ἀλλὰ διὰ τοῦτο ἠλεήθην, ἵνα ἐν ἐμοὶ πρώτῳ ἐνδείξηται Ἰησοῦς Χριστὸς τὴν πᾶσαν μακροθυμίαν, πρὸς ὑποτύπωσιν τῶν μελλόντων πιστεύειν ἐπ᾽ αὐτῷ εἰς ζωὴν αἰώνιον. (aiōnios g166)
17 Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Τῷ δὲ βασιλεῖ τῶν αἰώνων, ἀφθάρτῳ, ἀοράτῳ, μόνῳ σοφῷ Θεῷ, τιμὴ καὶ δόξα εἰς τοὺς αἰῶνας τῶν αἰώνων. Ἀμήν. (aiōn g165)
18 Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,
Ταύτην τὴν παραγγελίαν παρατίθεμαί σοι, τέκνον Τιμόθεε, κατὰ τὰς προαγούσας ἐπὶ σὲ προφητείας, ἵνα στρατεύῃ ἐν αὐταῖς τὴν καλὴν στρατείαν,
19 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon;
ἔχων πίστιν καὶ ἀγαθὴν συνείδησιν, ἥν τινες ἀπωσάμενοι περὶ τὴν πίστιν ἐναυάγησαν·
20 el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.
ὧν ἐστιν Ὑμέναιος καὶ Ἀλέξανδρος, οὓς παρέδωκα τῷ Σατανᾷ, ἵνα παιδευθῶσι μὴ βλασφημεῖν.

< 1 Timoteo 1 >