< 1 Samuel 8 >

1 Kiam Samuel maljuniĝis, li faris siajn filojn juĝistoj de Izrael.
जब समुएल बुड्ढा हो गया, तो उसने अपने बेटों को इस्राईलियों के क़ाज़ी ठहराया।
2 La nomo de lia unuenaskita filo estis Joel, kaj la nomo de lia dua filo estis Abija; ili juĝadis en Beer-Ŝeba.
उसके पहलौठे का नाम यूएल, और उसके दूसरे बेटे का नाम अबियाह था। वह दोनों बैरसबा' के क़ाज़ी थे।
3 Sed liaj filoj ne iris laŭ lia vojo; ili serĉis profiton, ili prenadis subaĉeton kaj juĝadis maljuste.
लेकिन उसके बेटे उसकी रास्ते पर न चले, बल्कि वह नफ़ा' के लालच से रिश्वत लेते और इन्साफ़ का ख़ून कर देते थे।
4 Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman,
तब सब इस्राईली बुज़ुर्ग जमा' होकर रामा में समुएल के पास आए।
5 kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj.
और उससे कहने लगे “देख, तू ज़ई'फ़ है, और तेरे बेटे तेरी राह पर नही चलते; अब तो किसी को हमारा बादशाह मुक़र्रर करदे, जो और क़ौमों की तरह हमारी 'अदालत करे।”
6 Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo.
लेकिन जब उन्होंने कहा, कि हमको कोई बादशाह दे जो हमारी 'अदालत करे, तो यह बात समुएल को बुरी लगी, और समुएल ने ख़ुदावन्द से दुआ की।
7 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili.
और ख़ुदावन्द ने समुएल से कहा, कि “जो कुछ यह लोग तुझ से कहते हैं, तू उसको मान क्यूँकि उन्होंने तेरी नहीं बल्कि मेरी हिक़ारत की है कि मैं उनका बादशाह न रहूँ।
8 Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi.
जैसे काम वह उस दिन से जब से में उनको मिस्र से निकाल लाया आज तक करते आए हैं, कि मुझे छोड़ करके और मा'बूदों की इबादत करते रहे हैं, वैसा ही वह तुझ से करते हैं।
9 Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.
इसलिए तू उसकी बात मान, तो भी तू संजीदगी से उनको ख़ूब जता दे और उनको बता भी दे, कि जो बादशाह उनपर हुकूमत करेगा उसका तरीक़ा कैसा होगा।”
10 Kaj Samuel raportis ĉiujn vortojn de la Eternulo al la popolo, kiu petis de li reĝon.
और समुएल ने उन लोगों को जो उससे बादशाह के तालिब थे, ख़ुदावन्द की सब बातें कह सुनाईं।
11 Kaj li diris: Tiaj estos la rajtoj de la reĝo, kiu reĝos super vi: viajn filojn li prenos por siaj ĉaroj kaj por siaj ĉevaloj, kaj ili kurados antaŭ lia ĉaro;
और उसने कहा, कि जो बादशाह तुम पर हुकूमत करेगा उसका तरीक़ा यह होगा, कि वह तुम्हारे बेटों को लेकर अपने रथों के लिए और अपने रिसाले में नौकर रख्खेगा और वह उसके रथों के आगे आगे दौड़ेंगे।
12 kaj li faros ilin milestroj kaj kvindekestroj, kaj devigos ilin plugi lian kampon kaj rikolti lian rikolton kaj fari liajn batalilojn kaj la apartenaĵojn de lia ĉaro;
और वह उनको हज़ार — हज़ार के सरदार और पचास — पचास के जमा'दार बनाएगा और कुछ से हल जुतवायेगा और फ़सल कटवाएगा और अपने लिए जंग के हथियार और अपने रथों के साज़ बनवाएगा।
13 kaj viajn filinojn li prenos kiel ŝmiraĵistinojn, kuiristinojn, kaj bakistinojn.
और तुम्हारी बेटियों को लेकर गंधिन और बावरचिन और नानबज़ बनाएगा।
14 Kaj viajn plej bonajn kampojn kaj vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn li prenos, kaj donos al siaj servantoj.
और तुम्हारे खेतों और ताकिस्तानों और ज़ैतून के बाग़ों को जो अच्छे से अच्छे होंगे लेकर अपने ख़िदमत गारों को 'अता करेगा,
15 Kaj el viaj semitaĵoj kaj vinberĝardenoj li prenos dekonaĵon, kaj donos al siaj korteganoj kaj al siaj servantoj.
और तुम्हारे खेतों और ताकिस्तानों का दसवाँ हिस्सा लेकर अपने ख़ोजों और ख़ादिमों को देगा।
16 Kaj viajn servantojn kaj servantinojn kaj viajn plej bonajn junulojn kaj viajn azenojn li prenos, kaj uzos por siaj laboroj.
और तुम्हारे नौकर चाकरों और लौंडियों और तुम्हारे ख़ूबसूरत जवानों और तुम्हारे गदहों को लेकर अपने काम पर लगाएगा।
17 El viaj ŝafoj li prenos dekonon, kaj vi fariĝos por li sklavoj.
और वह तुम्हारी भेड़ बकरियों का भी दसवाँ हिस्सा लेगा इस लिए तुम उसके ग़ुलाम बन जाओगे।
18 Tiam vi ekkrios pro via reĝo, kiun vi elektis al vi, sed la Eternulo tiam ne aŭskultos vin.
और तुम उस दिन उस बादशाह की वजह से जिसे तुमने अपने लिए चुना होगा, फ़रियाद करोगे पर उस दिन ख़ुदावन्द तुम को जवाब न देगा।
19 Sed la popolo ne volis obei la voĉon de Samuel kaj diris: Ne, reĝo estu super ni;
तो भी लोगों ने समुएल की बात न सुनी और कहने लगे, “नहीं हम तो बादशाह चाहते हैं जो हमारे ऊपर हो।
20 kaj ni ankaŭ estu kiel ĉiuj popoloj, kaj nia reĝo juĝadu nin kaj iradu antaŭ ni kaj kondukadu niajn militojn.
ताकि हम भी और सब क़ौमों की तरह हों और हमारा बादशाह हमारी 'अदालत करे, और हमारे आगे आगे चले और हमारी तरफ़ से लड़ाई करे।”
21 Kaj Samuel aŭskultis ĉiujn vortojn de la popolo, kaj raportis ilin al la Eternulo.
और समुएल ने लोगों की सब बातें सुनीं और उनको ख़ुदावन्द के कानों तक पहुँचाया।
22 Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu ilian voĉon, kaj starigu super ili reĝon. Kaj Samuel diris al la viroj de Izrael: Iru ĉiu en sian urbon.
और ख़ुदावन्द ने समुएल को फ़रमाया तू उनकी बात मान और उनके लिए एक बादशाह मुक़र्रर कर तब समुएल ने इस्राईल के लोगों से कहा कि तुम सब अपने अपने शहर को चले जाओ।

< 1 Samuel 8 >