< 1 Samuel 5 >
1 La Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj portis ĝin el Eben-Ezer en Aŝdodon.
Les Philistins ayant donc pris l'Arche de Dieu la transférèrent d'Ebenézer à Asdod.
2 Kaj la Filiŝtoj prenis la keston de Dio kaj enportis ĝin en la templon de Dagon kaj starigis ĝin apude de Dagon.
Et les Philistins ayant pris l'Arche de Dieu l'introduisirent dans le temple de Dagon, et la placèrent à côté de Dagon.
3 Sed kiam la Aŝdodanoj en la morgaŭa tago leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo. Kaj ili prenis Dagonon kaj restarigis lin sur lia loko.
Et quand le lendemain matin les Asdodéens se levèrent, voilà que Dagon était étendu la face contre terre devant l'Arche de l'Éternel. Et ils prirent Dagon et le remirent en place.
4 Kiam ili en la morgaŭa tago matene leviĝis, ili vidis, ke jen Dagon kuŝas vizaĝaltere antaŭ la kesto de la Eternulo; la kapo de Dagon kaj liaj ambaŭ manoj dehakitaj kuŝas sur la sojlo, nur la torso restis.
Et lorsque le lendemain matin ils se levèrent, voilà que Dagon était gisant la face contre terre devant l'Arche de l'Éternel, et la tête de Dagon et ses deux mains étaient en tronçons sur le seuil, il ne restait de lui que la partie poisson.
5 Pro tio la pastroj de Dagon, kaj ĉiuj, kiuj eniras en la templon de Dagon en Aŝdod, ne paŝas sur la sojlon de Dagon ĝis la nuna tago.
(C'est pourquoi les prêtres de Dagon et tous ceux qui entrent dans le temple de Dagon ne posent point le pied sur le seuil de Dagon à Asdod jusqu'aujourd'hui).
6 Kaj la mano de la Eternulo peze falis sur la Aŝdodanojn, kaj Li komencis ekstermi ilin kaj frapis ilin per tuberoj, en Aŝdod kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
Et la main de l'Éternel s'appesantit sur les Asdodéens, et Il fit des ravages chez eux et les affligea de bubons, Asdod et son territoire.
7 Kiam la Aŝdodanoj vidis, ke estas tiel, tiam ili diris: Ne restu ĉe ni la kesto de la Dio de Izrael, ĉar peza estas Lia mano sur ni kaj sur nia dio Dagon.
Et les gens d'Asdod voyant qu'il en était ainsi, dirent: il ne faut pas que l'Arche du Dieu d'Israël reste chez nous, car Sa main a été rigoureuse pour nous et pour Dagon, notre Dieu.
8 Ili sendis kaj kunvenigis al si ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Kion ni faru kun la kesto de la Dio de Izrael? Kaj tiuj diris: Oni transportu la keston de la Dio de Izrael en Gaton. Kaj oni transportis la keston de la Dio de Izrael.
Alors par des envoyés ils convoquèrent chez eux tous les princes des Philistins, et ils dirent: Que ferons-nous de l'Arche du Dieu d'Israël? Et il fut dit: Que l'Arche du Dieu d'Israël soit transférée à Gath. Et on fit la translation de l'Arche du Dieu d'Israël.
9 Sed kiam oni transportis ĝin, la mano de la Eternulo faris en la urbo tre grandan tumulton, kaj Li frapis la loĝantojn de la urbo, kiel la malgrandajn, tiel ankaŭ la grandajn, kaj aperis sur ili tuberoj.
Et après qu'elle eut été transférée, la main de l'Éternel se fit sentir à la ville; il y eut très grande perturbation, et Il frappa les gens de la ville du petit au grand, et ils eurent une éruption de bubons.
10 Tiam ili forsendis la keston de Dio en Ekronon. Sed kiam la kesto de Dio venis en Ekronon, la Ekronanoj ekkriis, dirante: Oni alportis al ni la keston de la Dio de Izrael, por mortigi nin kaj nian popolon.
Alors ils dirigèrent l'Arche de Dieu vers Ekron. Et lorsque l'Arche de Dieu entra dans Ekron, les Ekronites se récrièrent et dirent: Ils transfèrent chez nous l'Arche du Dieu d'Israël pour nous tuer, nous et notre peuple!
11 Ili sendis kaj kunvenigis ĉiujn estrojn de la Filiŝtoj, kaj diris: Forsendu la keston de la Dio de Izrael, ke ĝi revenu sur sian lokon kaj ne mortigu nin kaj nian popolon; ĉar en la tuta urbo estis morta teruro, tiel forte pezis la mano de Dio.
Puis par des députés ils convoquèrent tous les princes des Philistins; et ils dirent: Renvoyez l'Arche du Dieu d'Israël, et qu'elle retourne en son lieu pour qu'elle ne nous tue pas, nous et notre peuple. Car il y avait dans toute la ville une rumeur de mort; et la main de Dieu s'y faisait gravement sentir.
12 Kaj la homoj, kiuj ne mortis, estis frapitaj per tuberoj, kaj la kriado de la urbo leviĝis ĝis la ĉielo.
Et les gens qui ne mouraient pas, étaient affligés de bubons, et les cris de la ville en détresse montaient vers le ciel.