< 1 Samuel 26 >
1 Venis la Zifanoj al Saul en Gibean, kaj diris: David ja kaŝas sin sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto.
齊弗人來到基貝亞見撒烏耳說:「達味藏在曠野邊緣哈基拉山中。
2 Tiam Saul leviĝis kaj ekiris al la dezerto Zif, kaj kun li estis tri mil viroj elektitaj el Izrael, por serĉi Davidon en la dezerto Zif.
撒烏耳遂動身下到齊弗曠野,同他去的約有三千以色列精兵,在齊弗曠野搜捕達味。
3 Kaj Saul starigis sian tendaron sur la monteto Ĥaĥila, kiu estas antaŭ la dezerto, apud la vojo. Kaj David estis en la dezerto, kaj vidis, ke Saul venis en la dezerton, por lin serĉi.
撒烏耳在曠野邊綠哈拉基山上,靠路旁紮了營。當時達味住在曠野裏,他得知撒烏耳來到曠野搜捕自己,
4 Kaj David sendis esplorrigardantojn, kaj konvinkiĝis, ke Saul efektive venis.
遂派出偵探,因而得知撒烏耳確已來到。
5 Tiam David leviĝis, kaj venis al la loko, kie staris tendare Saul, kaj David rigardis la lokon, kie kuŝis Saul, kaj Abner, filo de Ner, lia militestro. Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li.
達味遂起身來到撒烏耳紮營的地方,察看撒烏耳和他的統帥乃爾的兒子阿貝厏爾睡覺的地方:撒烏耳睡在行營中心,他的部隊駐紮在他的四周。
6 Kaj David ekparolis kaj diris al Aĥimeleĥ la Ĥetido, kaj al Abiŝaj, filo de Ceruja, frato de Joab, jene: Kiu iros kun mi al Saul en la tendaron? Kaj Abiŝaj diris: Mi iros kun vi.
達味就問赫得人阿希默肋客和責魯雅的兒子約阿布的兄弟阿彼瑟說:「誰同我下到撒烏耳的營中去﹖」阿彼瑟答說:「我同你下去」。
7 Kaj David kaj Abiŝaj venis al la popolo nokte; kaj jen Saul kuŝas kaj dormas en la centro de la tendaro, kaj lia lanco estas enfiksita en la tero apud lia kaploko, kaj Abner kaj la popolo kuŝas ĉirkaŭe.
達味和阿彼瑟便在夜間深入敵營,見撒烏耳睡臥在行營中心,他的槍插在頭旁地上,阿貝乃爾和部隊環繞他睡在四周。
8 Tiam Abiŝaj diris al David: Dio transdonis hodiaŭ vian malamikon en viajn manojn; nun permesu, ke mi trapiku lin per la lanco al la tero unu fojon; duan fojon mi tion ne faros al li.
阿彼瑟對達味說:「今天天主將你的仇人交在你手裏了! 如今讓我用他的槍,把他釘在地上,只一下,不需要給他第二下」。
9 Sed David diris al Abiŝaj: Ne pereigu lin; ĉar kiu povas senpune etendi sian manon kontraŭ la sanktoleiton de la Eternulo?
達味卻對阿彼瑟說:「不可殺他! 因為誰敢插手加害上主的受傅者,而能無罪呢﹖」
10 Kaj David diris: Mi ĵuras per la Eternulo, ke nur la Eternulo lin frapos; aŭ venos lia tago kaj li mortos, aŭ li iros en militon kaj pereos.
達味又說:「我指著永生的上主起誓:只有上主可打擊他,或到了他的日子;終於死去,或下到戰場陣亡。
11 La Eternulo gardu min, ke mi ne etendu mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo! nun prenu la lancon, kiu estas apud lia kaploko, kaj la vazon kun la akvo, kaj ni foriru.
在上主散,我決不頊插手加害上主的受傅者。現今,你快拿去他頭旁的槍和水壺,我們就離去」。
12 Kaj David prenis la lancon kaj la vazon kun la akvo de la kaploko de Saul, kaj ili foriris; kaj neniu vidis, neniu rimarkis, kaj neniu vekiĝis, sed ĉiuj dormis; ĉar dormego venanta de la Eternulo falis sur ilin.
達味遂就撒烏耳頭旁拿了槍和水壺,二人就走了。誰也沒有看見,誰也沒有理會,誰也沒有醒來,都沈睡了,因為上主使他們沉入睡夢中。
13 Kaj David transiris sur la alian flankon, kaj stariĝis sur la supro de la monto, malproksime, tiel ke granda interspaco estis inter ili.
達味走到對面,遠遠站在山頭上,他們彼此相隔很遠,
14 Kaj David ekkriis al la popolo, kaj al Abner, filo de Ner, jene: Ĉu vi ne respondos, Abner? Kaj Abner respondis kaj diris: Kiu vi estas, kiu krias kontraŭ la reĝo?
達味於是向軍隊和乃爾的兒子阿貝乃爾喊說:「阿貝乃爾! 你不答應嗎﹖」阿貝乃爾答說:「你是誰﹖竟敢吵醒君王! 」
15 Tiam David diris al Abner: Ĉu vi ne estas viro? kaj kiu estas egala al vi en Izrael? kial do vi ne gardis vian sinjoron, la reĝon? ĉar venis unu el la popolo, por pereigi la reĝon, vian sinjoron.
達味對阿貝乃爾說:「你不是個好漢嗎﹖以色列中有誰能與你相比﹖民間來了一個要殺害你的主上君王的,你為什麼沒有好好護守你的主上君王﹖
16 Ne bona estas tio, kion vi faris. Kiel vivas la Eternulo, vi meritas la morton pro tio, ke vi ne gardis vian sinjoron, la sanktoleiton de la Eternulo. Nun rigardu, kie estas la lanco de la reĝo, kaj la vazo kun la akvo, kiu estis apud lia kaploko.
這事你實在做的不對! 我指著永生的上主起誓:你們都該死,因為你們沒有好好護守你們的主子,上主的受傳者。現今你去看一看君王的槍在哪裏﹖他頭旁的水壺又在哪裏﹖」
17 Tiam Saul rekonis la voĉon de David, kaj diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj David diris: Ĝi estas mia voĉo, mia sinjoro, ho reĝo.
撒烏耳認出是達味的聲音,就說:「我兒達味,這不是你的聲音嗎﹖」達味答說:「我主大王,是我的聲音」。
18 Kaj li diris plue: Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano?
遂接著說:「我主為什麼迫害他的僕人﹖我究竟作了什麼惡事﹖
19 Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.
如今請我主大王聽他僕人一句話:如果是上主感動你來害我,願衪收納這個祭獻;但是;若是人煽惑你,他們在上主面前是該詛咒的,因為他們今日將我驅逐,不容我分享上主的產業,無異是說:你去,事奉外邦的神吧!
20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizaĝo de la Eternulo; la reĝo de Izrael eliris ja, por serĉi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj.
現今,願我的血不流在很遠的地方,因為以色列的君王出來獵取我的性命,就如人在山上獵取鷓鴣! 」
21 Tiam Saul diris: Mi pekis; revenu, mia filo David, ĉar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaŭ viaj okuloj hodiaŭ. Jen mi agis malsaĝe kaj tre multe eraris.
撒烏耳說:「我兒達味,我犯了罪,你回去吧! 我再不加害你了! 因為你今天實在珍惜了我的性命。哎! 我太昏愚,實在錯了! 」
22 Kaj David respondis kaj diris: Jen estas la lanco de la reĝo; unu el la servantoj venu kaj prenu ĝin;
達味答說:「這裏有大王的槍,叫一個僕人來去。
23 kaj la Eternulo repagu al ĉiu laŭ lia justeco kaj fideleco. La Eternulo transdonis vin hodiaŭ en miajn manojn, sed mi ne volis etendi mian manon kontraŭ sanktoleiton de la Eternulo.
願上主報答各人的正義和忠誠! 因為今天上主把你交在我手裏,我卻不頊加害上主的受傅者。
24 Jen, kiel via animo havis hodiaŭ grandan valoron en miaj okuloj, tiel mia animo havu grandan valoron en la okuloj de la Eternulo, kaj Li savu min de ĉia mizero.
請看! 我今天怎樣看重了你的性命,也願上主怎樣看重我的性命,從一切憂患中拯救我! 」
25 Kaj Saul diris al David: Benata vi estu, mia filo David; vi faros vian faron, kaj vi venkos. Kaj David iris sian vojon, kaj Saul reiris al sia loko.
撒烏耳對達味說:「我兒達味,你實在是可讚美的,你必有所作為,也必有成就」。然後達味走了,撒烏耳也回了家。