< 1 Samuel 24 >
1 Kiam Saul revenis de sia iro kontraŭ la Filiŝtoj, oni raportis al li, dirante: Jen David estas en la dezerto En-Gedi.
Cuando Saúl volvió de perseguir a los filisteos, le informaron: “David está en el desierto de En-gadi”.
2 Tiam Saul prenis tri mil virojn, elektitajn el la tuta Izrael, kaj iris serĉi Davidon kaj liajn homojn sur la rokoj de la ibeksoj.
Así que Saúl tomó tres mil hombres especialmente escogidos de todo Israel y fue a buscar a David y a sus hombres en los alrededores de las Rocas de las Cabras Salvajes.
3 Kaj li venis al la baraĵoj de la ŝafoj ĉe la vojo; tie estis kaverno; kaj Saul eniris tien por natura bezono. Kaj David kun siaj homoj estis en la profundo de la kaverno.
Cuando Saúl pasó por los corrales de las ovejas en el camino, había una cueva, y entró a hacer sus necesidades. David y sus hombres estaban escondidos en lo profundo de la cueva.
4 Tiam la homoj de David diris al li: Jen estas la tago, pri kiu la Eternulo diris al vi: Jen Mi transdonos vian malamikon en viajn manojn, por ke vi faru al li tion, kio plaĉos al vi. Sed David leviĝis, kaj nerimarkite detranĉis anguleton de la vesto de Saul.
Los hombres de David le dijeron: “Hoy es el día que el Señor te prometió al decirte: ‘Escucha, voy a entregarte a tu enemigo, para que hagas con él lo que quieras’”. Entonces David se acercó sigilosamente y cortó un trozo del borde del manto de Saúl.
5 Tamen post tio la koro de David ekbatis en li pro tio, ke li detranĉis la vestanguleton de Saul.
Pero después David se sintió muy mal porque había cortado un trozo del manto de Saúl.
6 Kaj li diris al siaj homoj: La Eternulo gardu min, ke mi ne faru tian faron al mia sinjoro, al la sanktoleito de la Eternulo, etendante mian manon kontraŭ lin; li estas ja sanktoleito de la Eternulo.
Y les dijo a sus hombres: “Que el Señor me impida hacer algo así a mi amo, el ungido del Señor. Nunca lo atacaré, porque es el ungido del Señor”.
7 Kaj David repuŝis siajn homojn per la vortoj, kaj ne permesis al ili leviĝi kontraŭ Saulon. Kaj Saul leviĝis el la kaverno kaj iris sur la vojon.
Y reprendió a sus hombres, y no les permitió atacar a Saúl. Saúl se levantó y siguió su camino.
8 Post tio leviĝis David kaj eliris el la kaverno, kaj kriis post Saul jene: Mia sinjoro, ho reĝo! Saul ekrigardis malantaŭen, kaj tiam David klinis sian vizaĝon al la tero kaj adorkliniĝis.
Un poco más tarde, David salió de la cueva y gritó: “¡Mi amo el rey!”. Cuando Saúl miró a su alrededor, David se inclinó con el rostro hacia el suelo.
9 Kaj David diris al Saul: Kial vi aŭskultas la vortojn de homoj, kiuj diras: Jen David serĉas malbonon kontraŭ vi?
“¿Por qué haces caso a la gente que dice que yo quiero hacerte daño”? preguntó David.
10 Jen hodiaŭ viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaŭ en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris: Mi ne etendos mian manon kontraŭ mian sinjoron, ĉar li estas sanktoleito de la Eternulo.
“¡Sólo mira! Hoy has visto con tus propios ojos que el Señor te entregó a mí en la cueva. Algunos me instaron a matarte, pero yo te mostré compasivo y dije: ‘Me niego a atacar a mi amo, porque es el ungido del Señor’.
11 Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detranĉis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraŭ vi; sed vi postkuras mian animon, por preni ĝin.
¡Mira, padre mío! ¿Ves este pedazo de tu túnica que estoy sosteniendo? Sí, te lo he cortado, pero no te he matado. Ahora puedes verlo por ti mismo y puedes estar seguro de que no he hecho nada malo ni rebelde. No he pecado contra ti, pero tú me persigues, tratando de matarme.
12 La Eternulo juĝu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo venĝu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi.
“Que el Señor decida entre tú y yo quién de los dos tiene razón, y que el Señor te castigue, pero yo nunca intentaré hacerte daño.
13 Kiel diras antikva proverbo: De malpiuloj eliras malpiaĵo; sed mia mano ne estos sur vi.
Como dice el viejo refrán: ‘Del malvado salen actos malvados’, pero yo nunca trataré de hacerte daño.
14 Post kiu eliris la reĝo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon.
¿A quién persigue el rey de Israel? ¿A quién persigue? ¡A un perro muerto! ¡Sólo una pulga!
15 La Eternulo estu juĝanto kaj juĝu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraŭ via mano.
Que el Señor decida y elija entre tú y yo. Que preste atención a mi caso y lo apoye; que me salve de ti”.
16 Kaj kiam David finis la paroladon de tiuj vortoj al Saul, Saul diris: Ĉu tio estas via voĉo, mia filo David? Kaj Saul levis sian voĉon kaj ekploris.
Cuando David terminó de decir esto, Saúl preguntó: “¿Eres tú el que habla, David, hijo mío?”, y lloró en voz alta.
17 Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
Entonces le dijo a David: “Tú eres mejor persona que yo, porque me has pagado con el bien, pero yo te he pagado con el mal.
18 Kaj hodiaŭ vi montris al mi, kiel vi agis bone kun mi; ĉar la Eternulo transdonis min en vian manon, kaj vi ne mortigis min.
Hoy has demostrado lo bien que me has tratado, pues cuando el Señor me entregó a ti, no me mataste.
19 Kiam homo trovas sian malamikon, ĉu li forliberigas lin en bona maniero? La Eternulo repagu al vi per bono pro tio, kion vi hodiaŭ faris al mi.
Porque si un hombre agarrara a su enemigo, ¿lo dejaría escapar ileso? ¡Que el Señor te recompense bien por cómo me has tratado hoy!
20 Kaj jen nun mi eksciis, ke vi fariĝos reĝo, kaj fortikiĝos en via mano la regno de Izrael.
Escucha, sé que definitivamente serás rey, y tu gobierno sobre el reino de Israel será seguro.
21 Ĵuru do al mi per la Eternulo, ke vi ne ekstermos mian idaron post mi kaj vi ne malaperigos mian nomon el la domo de mia patro.
Ahora júrame por el Señor que no destruirás a mis descendientes que me siguen y que no borrarás mi nombre de mi linaje”.
22 Kaj David ĵuris al Saul. Tiam Saul foriris al sia domo, kaj David kun siaj homoj iris en la rifuĝejon.
Así que David le prometió esto a Saúl con un juramento. Entonces Saúl regresó a su casa, pero David y sus hombres volvieron a la fortaleza.