< 1 Samuel 21 >

1 Kaj David venis en Nobon al la pastro Aĥimeleĥ, kaj Aĥimeleĥ time eliris renkonte al David, kaj diris al li: Kial vi estas sola kaj neniu estas kun vi?
達味去諾布,到了阿希肋客那裏;阿希默肋客戰戰兢兢出來迎接達味,問他說:「為什麼你一個人來,沒有人隨從你﹖」
2 Kaj David respondis al la pastro Aĥimeleĥ: La reĝo ion komisiis al mi, kaj diris al mi: Neniu ion sciu pri la afero, por kiu mi sendas vin kaj kiun mi komisiis al vi; tial por miaj junuloj mi destinis lokon tian kaj tian.
達味回答阿希默肋客說:「君王今天吩咐我一件事,曾對說:我派你,吩咐你去作的事,別叫任何人知道。我已經和我的僮僕約定了某處見面。
3 Nun kion vi havas sub la mano? donu en mian manon kvin panojn, aŭ tion, kio troviĝos.
現今,你手中若有五個餅,請給我,或給我別的什麼東西」。
4 Kaj la pastro respondis al David kaj diris: Simplan panon mi ne havas sub mia mano, estas nur pano sankta, se la junuloj nur detenis sin de virinoj.
司祭回答達味說:「我手中沒有普通餅,只有聖餅;但是你的僮僕們戒了女色沒有﹖」
5 Tiam David respondis al la pastro kaj diris al li: Virinoj estas for de ni de hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, de la momento, kiam mi eliris, kaj la apartenaĵoj de la junuloj estas sanktaj; se la vojo estas malsankta, ĝi ankoraŭ hodiaŭ sanktiĝos per la apartenaĵoj.
達味回答司祭說:「當然,我們戒絕了女色;我出征時,僮僕們常是身潔的;這次上路雖為了俗務,但今天他們仍是身身的」。
6 Tiam la pastro donis al li la sanktaĵon, ĉar ne estis tie pano krom la panoj de propono, kiuj estis forprenitaj de antaŭ la Eternulo, por meti varman panon post la formeto de tiuj.
於是司祭就將聖餅給了他,因為那天在沒有別的餅,只有供餅;即由上主面前撤下來,為另換上新的供餅。
7 Tie unu el la servantoj de Saul estis enŝlosita en tiu tago antaŭ la Eternulo; lia nomo estis Doeg la Edomido, la ĉefa el la paŝtistoj de Saul.
那一天,在那裏正有撒烏耳的一個臣僕留在上主面前,名叫多厄格,厄東人,是撒烏耳的侍衛長。──
8 Kaj David diris al Aĥimeleĥ: Ĉu vi ne havas sub via mano lancon aŭ glavon? ĉar nek mian glavon, nek miajn aliajn batalilojn mi prenis kun mi, ĉar la afero de la reĝo estis urĝa.
達味又對阿希默肋客說:「你手邊有沒有一支槍或一把刀﹖我的刀和我的武器,沒有帶在手邊,因為君王的事很緊急」。
9 Tiam la pastro diris: La glavo de Goljat, la Filiŝto, kiun vi mortigis en la valo de Ela, jen ĝi estas, envolvita en vesto, malantaŭ la efodo. Se vi volas preni ĝin al vi, prenu, ĉar ne haviĝas alia krom ĉi tiu. Kaj David diris: Ne ekzistas simila al ĝi, donu ĝin al mi.
司祭答說:「有你在厄拉谷中所殺的那培肋舍特人哥肋雅的刀。看,用外衣包著,放在「厄弗得」後面;假使你願意拿去,就拿去吧! 因為在這裏沒有別的」。達味答說:「沒有像這把刀更好的了! 就請你給我吧! 」
10 Kaj David leviĝis kaj forkuris en tiu tago de Saul, kaj venis al Aĥiŝ, reĝo de Gat.
那一天,達味起身,逃避了撒烏耳的面,到了加特王阿基士前。
11 Kaj la servantoj de Aĥiŝ diris al li: Tio estas ja David, reĝo de la lando! pri li oni ja kantis, dancante, kaj dirante: Saul frapis milojn, Kaj David dekmilojn!
阿基士的臣僕對王說:「這不是國王達味嗎﹖在歌舞中所歌頌的:撒烏耳殺了一千,達味殺了一萬,不就是他嗎﹖」
12 David metis tiujn vortojn en sian koron, kaj tre ektimis Aĥiŝon, la reĝon de Gat.
達味細想這些話,在加特王阿基士前感到十分恐懼。
13 Tial li ŝanĝis sian aspekton antaŭ iliaj okuloj, furiozis inter iliaj manoj, desegnis sur la pordoj de la pordego, kaj fluigis salivon sur sian barbon.
於是便在他們面前裝作傻子,在他們中佯作瘋子,亂敲門戶,鬍鬚上流著唾沬。
14 Tiam Aĥiŝ diris al siaj servantoj: Vi vidas ja, ke ĉi tiu homo estas freneza; kial do vi venigis lin al mi?
阿基士對臣僕說:「他們看,這是個瘋子,為什麼送他到我這裏來﹖
15 Ĉu mankas al mi frenezuloj, ke vi alkondukis ĉi tiun, ke li faru frenezaĵojn antaŭ mi? ĉu tia povas eniri en mian domon?
難道我缺乏瘋子,你們竟領他到這裏來,向我發瘋。這樣的人豈能進入我的宮室﹖」

< 1 Samuel 21 >