< 1 Samuel 15 >

1 Kaj Samuel diris al Saul: Min sendis la Eternulo, por sanktolei vin kiel reĝon super Lia popolo, super Izrael; aŭskultu do la voĉon de la vortoj de la Eternulo.
사무엘이 사울에게 이르되 `여호와께서 나를 보내어 왕에게 기름을 부어 그 백성 이스라엘 위에 왕을 삼으셨은즉 이제 왕은 여호와의 말씀을 들으소서!
2 Tiel diris la Eternulo Cebaot: Mi rememoris, kion faris Amalek al Izrael, kiel li baris la vojon al li, kiam ĉi tiu iris el Egiptujo.
만군의 여호와께서 이같이 말씀하시기를 아말렉이 이스라엘에게 행한 일 곧 애굽에서 나올 때에 길에서 대적한 일을 내가 추억하노니
3 Nun iru kaj frapu Amalekon, kaj ekstermu ĉion, kion li havas; ne indulgu lin, sed mortigu la virojn kaj virinojn, infanojn kaj suĉinfanojn, bovojn kaj ŝafojn, kamelojn kaj azenojn.
지금 가서 아말렉을 쳐서 그들의 모든 소유를 남기지 말고 진멸하되 남녀와 소아와 젖먹는 아이와 우양과 약대와 나귀를 죽이라 하셨나이다'
4 Tiam Saul faris alvokon al la popolo, kaj li kalkulis ilin en Telaim, tie estis ducent mil piedirantoj kaj dek mil viroj el Jehuda.
사울이 백성을 소집하고 그들을 들라임에서 계수하니 보병이 이십만이요 유다 사람이 일만이라
5 Kaj Saul venis al la urbo de Amalek kaj faris batalon ĉe la torento.
사울이 아말렉성에 이르러 골짜기에 복병하니라
6 Kaj Saul diris al la Kenidoj: Iru, deturnu vin kaj foriĝu el inter la Amalekidoj, por ke mi ne ekstermu vin kune kun ili; vi faris ja favorkoraĵon al ĉiuj Izraelidoj, kiam ili iris el Egiptujo. Kaj la Kenidoj foriris el inter la Amalekidoj.
사울이 겐 사람에게 이르되 `아말렉 사람 중에서 떠나 내려가라 그들과 함께 너희를 멸하게 될까 하노라 이스라엘 모든 자손이 애굽에서 올라올 때에 너희가 그들을 선대하였느니라' 이에 겐 사람이 아말렉 사람 중에서 떠나니라
7 Kaj Saul venkobatis Amalekon de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo.
사울이 하윌라에서부터 애굽앞 술에 이르기까지 아말렉 사람을 치고
8 Kaj li kaptis Agagon, reĝon de Amalek, vivantan, sed la tutan popolon li ekstermis per glavo.
아말렉 사람의 왕 아각을 사로잡고 칼날로 그 모든 백성을 진멸하였으되
9 Kaj Saul kaj la popolo indulgis Agagon kaj la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn kaj bovidojn kaj ŝafidojn, kaj ĉion, kio estis bona, kaj ili ne volis ekstermi ilin, sed ĉion senvaloran kaj neakceptindan ili ekstermis.
사울과 백성이 아각과 그 양과 소의 가장 좋은 것 또는 기름진 것과 어린 양과 모든 좋은 것을 남기고 진멸키를 즐겨 아니하고 가치 없고 낮은 것은 진멸하니라
10 Tiam la Eternulo ekparolis al Samuel, dirante:
여호와의 말씀이 사무엘에게 임하니라 가라사대
11 Mi bedaŭras, ke Mi faris Saulon reĝo; ĉar li deturnis sin de Mi, kaj Miajn vortojn li ne plenumis. Tio malĝojigis Samuelon, kaj li vokis al la Eternulo dum la tuta nokto.
내가 사울을 세워 왕 삼은 것을 후회하노니 그가 돌이켜서 나를 좇지 아니하며 내 명령을 이루지 아니하였음이니라 하신지라 사무엘이 근심하여 온 밤을 여호와께 부르짖으니라
12 Kaj Samuel leviĝis frue matene, por iri renkonte al Saul. Oni raportis al Samuel, ke Saul venis al Karmel, ke li tie starigis al si monumenton kaj poste turnis sin kaj foriris kaj venis en Gilgalon.
사무엘이 사울을 만나려고 아침에 일찌기 일어났더니 혹이 사무엘에게 고하여 가로되 `사울이 갈멜에 이르러 자기를 위하여 기념비를 세우고 돌이켜 행하여 길갈로 내려 갔다' 하는지라
13 Kiam Samuel venis al Saul, Saul diris al li: Estu benita de la Eternulo; mi plenumis la diron de la Eternulo.
사무엘이 사울에게 이른즉 사울이 그에게 이르되 `원컨대 당신은 여호와께 복을 받으소서! 내가 여호와의 명령을 행하였나이다'
14 Sed Samuel diris: Kion do signifas tiu voĉo de ŝafoj en miaj oreloj, kaj la voĉo de bovoj, kiun mi aŭdas?
사무엘이 가로되 `그러면 내 귀에 들어오는 이 양의 소리와 내게 들리는 소의 소리는 어찜이니이까?'
15 Kaj Saul respondis: De la Amalekidoj oni venigis ilin, ĉar la popolo indulgis la plej bonajn ŝafojn kaj bovojn, por buĉoferi ilin al la Eternulo, via Dio; la ceterajn ni ekstermis.
사울이 가로되 `그것은 무리가 아말렉 사람에게서 끌어 온 것인데 백성이 당신의 하나님 여호와께 제사하려 하여 양과 소의 가장 좋은 것을 남김이요 그 외의 것은 우리가 진멸하였나이다'
16 Sed Samuel diris al Saul: Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en ĉi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li: Diru.
사무엘이 사울에게 이르되 `가만히 계시옵소서 간 밤에 여호와께서 내게 이르신 것을 왕에게 말하리이다' 가로되 `말씀하소서'
17 Kaj Samuel diris: Ĉu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi fariĝis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin reĝo super Izrael?
사무엘이 가로되 `왕이 스스로 작게 여길 그 때에 이스라엘 지파의 머리가 되지 아니하셨나이까? 여호와께서 왕에게 기름을 부어 이스라엘 왕을 삼으시고
18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris: Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraŭ ili, ĝis vi tute ekstermos ilin.
또 왕을 길로 보내시며 이르시기를 가서 죄인 아말렉 사람을 진멸하되 다 없어지기까지 치라 하셨거늘
19 Kial do vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, sed direktiĝis al militakiraĵo kaj faris la malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo?
어찌하여 왕이 여호와의 목소리를 청종치 아니하고 탈취하기에만 급하여 여호와의 악하게 여기시는 것을 행하였나이까?'
20 Kaj Saul diris al Samuel: Mi obeis la voĉon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, reĝon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis.
사울이 사무엘에게 이르되 `나는 실로 여호와의 목소리를 청종하여 여호와께서 보내신 길로 가서 아말렉 왕 아각을 끌어 왔고 아말렉 사람을 진멸하였으나
21 Kaj la popolo prenis el la militakiraĵo ŝafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitaĵo, por buĉoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal.
다만 백성이 그 마땅히 멸할 것 중에서 가장 좋은 것으로 길갈에서 당신의 하나님 여호와께 제사하려고 양과 소를 취하였나이다'
22 Sed Samuel diris: Ĉu bruloferoj kaj buĉoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la voĉo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol buĉofero, atentado estas pli bona ol la sebo de ŝafoj.
사무엘이 가로되 `여호와께서 번제와 다른 제사를 그 목소리 순종하는 것을 좋아하심 같이 좋아하시겠나이까? 순종이 제사보다 낫고 듣는 것이 수양의 기름보다 나으니
23 Ĉar malobeo estas kiel peko de sorĉado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malŝatis la diron de la Eternulo, Li malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo.
이는 거역하는 것은 사술의 죄와 같고 완고한 것은 사신 우상에게 절하는 죄와 같음이라 왕이 여호와의 말씀을 버렸으므로 여호와께서도 왕을 버려 왕이 되지 못하게 하셨나이다'
24 Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon.
사울이 사무엘에게 이르되 `내가 범죄하였나이다 내가 여호와의 명령과 당신의 말씀을 어긴 것은 내가 백성을 두려워하여 그 말을 청종하였음이니이다
25 Kaj nun pardonu, mi petas, mian pekon, kaj iru kun mi returne, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo.
청하오니 지금 내 죄를 사하고 나와 함께 돌아가서 나로 여호와께 경배하게 하소서'
26 Sed Samuel diris al Saul: Mi ne iros kun vi returne; ĉar vi malŝatis la diron de la Eternulo, tial la Eternulo malŝatis vin, ke vi ne estu plu reĝo super Izrael.
사무엘이 사울에게 이르되 `나는 왕과 함께 돌아가지 아니하리니 이는 왕이 여호와의 말씀을 버렸으므로 여호와께서 왕을 버려 이스라엘 왕이 되지 못하게 하셨음이니이다' 하고
27 Kaj kiam Samuel deturnis sin por iri, li kaptis lin je la rando de lia vesto, kaj ĝi disŝiriĝis.
사무엘이 가려고 돌이킬 때에 사울이 그의 겉옷자락을 붙잡으매 찢어진지라
28 Tiam Samuel diris al li: La Eternulo forŝiris de vi hodiaŭ la regnon de Izrael, kaj transdonis ĝin al via proksimulo, kiu estas pli bona ol vi.
사무엘이 그에게 이르되 `여호와께서 오늘 이스라엘 나라를 왕에게서 떼어서 왕보다 나은 왕의 이웃에게 주셨나이다
29 Kaj la Potenculo de Izrael ne ŝanĝos Sian decidon kaj ne pentos; ĉar Li ne estas homo, ke Li pentu.
이스라엘의 지존자는 거짓이나 변개함이 없으시니 그는 사람이 아니시므로 결코 변개치 않으심이니이다'
30 Kaj tiu diris: Mi pekis; sed nun, mi vin petas, faru al mi honoron antaŭ la plejaĝuloj de mia popolo kaj antaŭ Izrael, reiru kun mi, por ke mi adorkliniĝu antaŭ la Eternulo, via Dio.
사울이 가로되 `내가 범죄하였을지라도 청하옵나니 내 백성의 장로들의 앞과 이스라엘의 앞에서 나를 높이사 나와 함께 돌아가서 나로 당신의 하나님 여호와께 경배하게 하소서'
31 Tiam Samuel reiris post Saul, kaj Saul adorkliniĝis antaŭ la Eternulo.
이에 사무엘이 돌이켜 사울을 따라가매 사울이 여호와께 경배하니라
32 Kaj Samuel diris: Alkonduku al mi Agagon, reĝon de Amalek; kaj venis al li Agag en katenoj, kaj Agag diris: Ho, alproksimiĝas la maldolĉeco de la morto.
사무엘이 가로되 `너희는 아말렉 사람의 왕 아각을 내게로 이끌어 오라' 하였더니 아각이 즐거이 오며 가로되 `진실로 사망의 괴로움이 지났도다' 하니라
33 Kaj Samuel diris: Kiel via glavo seninfanigis virinojn, via patrino fariĝos seninfana inter la virinoj. Kaj Samuel dishakis Agagon antaŭ la Eternulo en Gilgal.
사무엘이 가로되 `네 칼이 여인들로 무자케 한 것같이 여인 중 네 어미가 무자하리라' 하고 그가 길갈에서 여호와 앞에서 아각을 찍어 쪼개니라
34 Kaj Samuel foriris en la direkto al Rama, kaj Saul iris al sia domo en Gibea de Saul.
이에 사무엘은 라마로 가고 사울은 사울 기브아 본집으로 올라가니라
35 Kaj Samuel ne plu vidis Saulon ĝis la tago de sia morto; tamen Samuel funebris pri Saul; kaj la Eternulo bedaŭris, ke Li faris Saulon reĝo super Izrael.
사무엘이 죽는 날까지 사울을 다시 가서 보지 아니하였으니 이는 그가 사울을 위하여 슬퍼함이었고 여호와께서는 사울로 이스라엘 왕 삼으신 것을 후회하셨더라

< 1 Samuel 15 >