< 1 Reĝoj 9 >
1 Kiam Salomono finis la konstruadon de la domo de la Eternulo kaj de la reĝa domo, kaj de ĉio dezirita de Salomono, kion li deziris fari,
[上主再次顯現]撒羅滿建造完了上主的殿、王宮和他所喜歡建造的一切建築物以後,
2 la Eternulo aperis al Salomono duan fojon, kiel Li aperis al li en Gibeon.
上主第二次顯現給撒羅滿,像在基貝紅顯現給他一樣。
3 Kaj la Eternulo diris al li: Mi aŭdis vian preĝon kaj vian petegon, kiun vi faris antaŭ Mi; Mi sanktigis ĉi tiun domon, kiun vi konstruis, por ke Mi metu tien Mian nomon por eterne; kaj Miaj okuloj kaj Mia koro estos tie ĉiam.
上主對他說:「我已應允了你在我面前所行的祈禱和哀求,我也祝聖了你所建築的這殿,將我的名永遠安放在那裏,我的眼和我的心,也將時常留在那裏。
4 Kaj pri vi, se vi irados antaŭ Mi tiel, kiel iradis via patro David, kun pura koro kaj ĝusteco, farante ĉion, kion Mi ordonis al vi, kaj observante Miajn leĝojn kaj regulojn:
至於你,如果你在我面前行走,像你父親達味那樣行走,心地純樸,公正無私,遵守我所吩咐你的一切,恪守我的法律和點章,
5 tiam Mi fortikigos la tronon de via reĝado super Izrael por eterne, kiel Mi promesis al via patro David, dirante: Ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
我必永遠鞏固你在以色列中的王位,照我應許你父親達味所說:你的子孫中,決不缺人坐上以色列的寶座。
6 Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
但是,如果你們或你們的子孫遠離我,不遵守我給你們頒賜的誡命和律例,而去服侍敬拜別的神,
7 tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
我必要將以色列從我賜給他們的地面上除掉,而我為我的名所祝聖的這殿,我也必要棄之不顧,使以色列成為萬民中的話柄和笑談,
8 Kaj pri ĉi tiu domo, kiu estas tre alta, ĉiu preteriranto miregos kaj fajfos; kaj oni diros: Pro kio la Eternulo agis tiele kun ĉi tiu lando kaj kun ĉi tiu domo?
這殿要成為廢墟,凡從這裏經過的人,都要驚愕嗟歎說:上主為什麼這樣對待了這地和這殿﹖
9 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la Eternulon, ilian Dion, kiu elkondukis iliajn patrojn el la lando Egipta, kaj ili aliĝis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili kaj servis al ili — pro tio la Eternulo venigis sur ilin ĉi tiun tutan malbonon.
人必回答說:是因為他們離棄了領他們祖先出離埃及的上主,他們的天主,而歸依、崇拜、服侍了別的神,為此,上主使這一切災禍臨到他們的身上。」撒羅滿與希蘭的交易
10 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la du domojn, la domon de la Eternulo kaj la reĝan domon
撒羅滿費時二十年,纔完成了那兩大殿宇:即上主的殿宇和君王的宮殿。
11 (por kiuj Ĥiram, la reĝo de Tiro, liveris al Salomono cedrajn arbojn kaj cipresajn arbojn kaj oron laŭ lia tuta deziro), la reĝo Salomono tiam donis al Ĥiram dudek urbojn en la lando Galilea.
其間提洛王希蘭曾依照撒羅滿的要求,供給了他香柏木、柏木和黃金。此時撒羅滿王便將加里肋亞境內二十座城,送給了希蘭。
12 Kaj Ĥiram eliris el Tiro, por rigardi la urbojn, kiujn donis al li Salomono; kaj ili ne plaĉis al li.
希蘭從提洛前來,觀看撒羅滿送給他的城,一見就不滿意,
13 Kaj li diris: Kio estas tiuj urboj, kiujn vi donis al mi, mia frato? Kaj li donis al ili la nomon lando Kabul ĝis la nuna tago.
說「吾兄,你送給我的這些城,是什麼城﹖」因此直到今日,這些城仍稱為加步耳地。
14 Kaj Ĥiram sendis al la reĝo cent dudek kikarojn da oro.
希蘭原送給了撒羅滿王一百二十「塔冷通」黃金。建城造船
15 Jen estas la aranĝo pri la impostoj, kiujn starigis la reĝo Salomono, por konstrui la domon de la Eternulo kaj sian domon kaj Milon kaj la muregon de Jerusalem kaj Ĥacoron kaj Megidon kaj Gezeron.
此段記載撒羅滿徵夫服役,建造上主的殿、王宮、米羅、耶路撒冷的城牆、哈祚爾、默基多、革則爾、【
16 (Faraono, reĝo de Egiptujo, venis kaj venkoprenis Gezeron kaj forbruligis ĝin per fajro, kaj mortigis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en la urbo, kaj li donis ĝin kiel donacon al sia filino, edzino de Salomono.)
以前,埃及王法郎曾上來,攻取了革則爾,放火燒城,屠殺了城裏的客納罕人,將這城賜給了自己的女兒,撒羅滿的妻子,作為妝奩。
17 Kaj Salomono konstruis Gezeron, kaj la malsupran Bet-Ĥoronon,
為此撒羅滿重修了革則爾。】下貝特曷龍、
18 kaj Baalaton, kaj Tadmoron en la dezerto, en la lando,
巴拉特和境內靠近曠野的塔瑪爾、
19 kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj la urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
撒羅滿所有的貯貨城、屯車城和養馬城,以及撒羅滿在耶路撒冷,在黎巴嫩,在他管轄的各地內,喜歡建造的一切建築物。
20 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Amoridoj, Ĥetidoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la idoj de Izrael:
至於不屬於以色列子民的阿摩黎人、赫特人、培黎齊人、希威人和耶步斯人的遺族,
21 iliajn infanojn, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne povis ekstermi, Salomono faris tributuloj-laboristoj ĝis la nuna tago.
就是以色列人子民未能消滅而留在地方上的外族子孫,撒羅滿都徵來充作苦役,直到今天。
22 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris laboristojn; ili estis militistoj, liaj servantoj, liaj eminentuloj, liaj militestroj, liaj ĉarestroj, kaj liaj rajdistoj.
至於以色列子民,他不令他們作苦役,只叫他們服兵役,作朝臣、將帥、軍官、戰車長和騎兵長。
23 La nombro de la ĉefaj oficistoj super la laboroj de Salomono estis kvincent kvindek; ili regis la popolon, kiu faris la laborojn.
管理撒羅滿工程的主任官員,計有五百五十人,他們負責監督作工的人。
24 La filino de Faraono transiris el la urbo de David en sian domon, kiun li konstruis por ŝi; tiam li konstruis Milon.
法郎的女兒從達味城,搬進撒羅滿為她建造的宮室之後,撒羅滿纔開始建造米羅。
25 Kaj Salomono alportadis tri fojojn en jaro bruloferojn kaj pacoferojn sur la altaron, kiun li konstruis al la Eternulo, kaj incensadis ĉe ĝi antaŭ la Eternulo. Kaj li finkonstruis la domon.
撒羅滿每年三次在他建的祭壇上,向上主奉獻全燔祭與和平祭,在上主面前的香壇上焚香;又常修理聖殿。
26 Kaj ŝiparon faris la reĝo Salomono en Ecjon-Geber, kiu troviĝas apud Elat, sur la bordo de la Ruĝa Maro, en la lando de Edom.
此後,撒羅滿王又在厄東城,紅海之濱,靠近厄拉特的厄茲雍革貝爾建造船隻。
27 Kaj Ĥiram sendis en la ŝiparo siajn servantojn ŝipistojn, spertajn maristojn, kun la servantoj de Salomono.
希蘭派遣自己的臣僕,善於航海的船員,與撒羅滿的僕人同船航行,
28 Kaj ili venis Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent dudek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.
去了敖非爾,從那裏裝載了四百二十「塔冷通」黃金,運到撒羅滿王那裏。