< 1 Reĝoj 20 >
1 Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron; kun li estis tridek du reĝoj, kaj ĉevalojn kaj ĉarojn; kaj li iris kaj eksieĝis Samarion kaj militis kontraŭ ĝi.
Koro Ben-Hadad ruodh Aram nochoko jolwenje duto. Koriwore gi ruodhi piero adek gariyo man-gi farese kod geche nodhi molworo Samaria kendo omonje.
2 Kaj li sendis senditojn al Aĥab, reĝo de Izrael, en la urbon,
Nooro joote ei dala ir Ahab ruodh Israel kawacho niya, “Ma e gima Ben-Hadad wacho:
3 kaj dirigis al li: Tiele diras Ben-Hadad: Via arĝento kaj via oro devas esti miaj, kaj viaj edzinoj kaj viaj plej bonaj filoj devas esti miaj.
‘Fedha magi gi dhahabu magi gin maga kendo mondi mabeyo kod nyithindi gin maga.’”
4 Kaj la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Konforme al via diro, mia sinjoro, ho reĝo, al vi apartenas mi, kaj ĉio, kion mi havas.
To ruodh Israel nodwoke niya, “Mana kaka iwacho ruodha jaloch, An kaachiel gi mwanduna duto wan magi.”
5 La senditoj venis denove, kaj diris: Tiele diras Ben-Hadad: Ĉar mi sendis al vi, por diri, ke vian arĝenton kaj vian oron kaj viajn edzinojn kaj viajn filojn vi donu al mi,
Jootego noduogo kendo mowacho niya, “Ma e gima Ben-Hadad owacho: ‘Naoro mondo akaw dhahabu magi kod fedha magi kaachiel gi mondi gi nyithindi.
6 tial morgaŭ en ĉi tiu tempo mi sendos miajn servantojn al vi, por ke ili traserĉu vian domon kaj la domojn de viaj servantoj, kaj por ke ĉion, kio estas kara al vi, ili prenu en siajn manojn kaj forportu.
To kiny kar sa maka ma, abiro oro jodonga mondo omany odi mar ruoth kaachiel gi ut jodongi. Gibiro kawo gimoro amora mikwano kaka gima berni.’”
7 Tiam la reĝo de Izrael kunvokis ĉiujn plejaĝulojn de la lando, kaj diris: Sciu kaj rigardu, kian malbonon li intencas; ĉar li sendis al mi, por postuli miajn edzinojn kaj miajn filojn kaj mian arĝenton kaj mian oron, kaj mi ne rifuzis al li.
Ruodh Israel noluongo jodongo duto mag piny mowachonegi niya, “Neuru kaka ngʼatni dwaro chandruok! Kane odwaro dhahabu maga gi fedha maga kaachiel gi monda gi nyithinda ne ok atame.”
8 Kaj ĉiuj plejaĝuloj kaj la tuta popolo diris al li: Ne obeu, kaj ne konsentu.
Jodongo kaachiel gi ji duto nodwoke kawacho niya, “Kik iwinje kata yie kik iyie gik modwaro.”
9 Tiam li diris al la senditoj de Ben-Hadad: Diru al mia sinjoro la reĝo: Ĉion, pri kio vi sendis al via servanto la unuan fojon, mi plenumos; sed ĉi tion mi ne povas fari. Kaj la senditoj iris kaj transdonis la vortojn.
Kamano nodwoko joote mag Ben-Hadad niya, “Nyis ruodha ma jaloch kama, ‘Jatichni biro timo duto mane idwaro mokwongo, to dwaronini ok anyal.’” Negia gitero ni Ben-Hadad dwoko.
10 Tiam Ben-Hadad sendis al li, kaj dirigis: La dioj faru al mi tion kaj pli, se la polvo de Samario sufiĉos, ke ĉiuj homoj, kiuj min sekvas, povu preni manplenon da ĝi.
Eka Ben-Hadad nochako ooro ote machielo ni Ahab kowachone niya, “Mad nyiseche timna kata bedi ni en malit machalo nade, ka ok otieko Samaria pep molokore buru.”
11 Sed la reĝo de Izrael respondis kaj diris: Diru: Kiu surmetas la zonon, ne fanfaronu kiel tiu, kiu ĝin demetas.
Ruodh Israel nodwoke niya, “Nyise kama: ‘Ngʼat morwako lepe mag lweny ok onego go siboi ka ngʼat molonyo lepe mag lweny.’”
12 Kiam Ben-Hadad aŭdis tiujn vortojn, dum li kaj la reĝoj estis drinkantaj en la tendoj, li diris al siaj servantoj: Aranĝu vin. Kaj ili aranĝis sin kontraŭ la urbo.
Ben-Hadad nowinjo oteno ka en kaachiel gi ruodhi ne metho e hembegi mi nochiko joge niya, “Ikreuru mondo umonjgi.” Omiyo negiikore mondo gimonj dalano maduongʼ.
13 Kaj jen unu profeto aliris al Aĥab, reĝo de Izrael, kaj diris: Tiele diras la Eternulo: Ĉu vi vidas tiun tutan grandan amason? jen Mi hodiaŭ transdonos ĝin al vi, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
To e kindeno janabi moro nobiro ir Ahab Ruodh Israel molando niya, “Ma e gima Jehova Nyasaye wacho, ‘Donge ineno jolweny mangʼenygi? Abiro chiwe e lweti kawuono kendo ibiro ngʼeyo ni An e Jehova Nyasaye.’”
14 Kaj Aĥab diris: Per kiu? Kaj tiu respondis: Tiele diras la Eternulo: Per la junuloj de la regionestroj. Kaj li diris: Kiu komencos la batalon? Kaj tiu respondis: Vi.
To Ahab nopenjo niya, “To en ngʼatno mabiro timo mano?” To janabi nodwoke niya, “Ma e gima Jehova Nyasaye wacho: ‘Rowere ma jolweny mag jotend lweny mar gwenge ema biro timo mani.’” Nopenjo niya, “En ngʼa mabiro chako lweny?” To janabi nodwoke niya, “In ema ibiro timo kamano.”
15 Tiam li kalkulis la junulojn de la regionestroj, kaj montriĝis, ke ilia nombro estas ducent tridek du; post ili li kalkulis la tutan popolon, ĉiujn Izraelidojn, sep mil.
Kamano Ahab nochiko rowere ma jotend lweny mag gwenge maromo ji mia ariyo gi piero adek gariyo. Eka nochoko jo-Israel mamoko maromo ji alufu abiriyo koriwore.
16 Ili eliris en tagmezo, kiam Ben-Hadad drinkis ebria en la tendoj, li kaj la reĝoj, la tridek du reĝoj, kiuj helpis lin.
Negichako wuoth odiechiengʼ tir ka Ben-Hadad kod ruodhi piero adek gariyo moriwore kode ne nitie e hema metho.
17 Antaŭe eliris la junuloj de la regionestroj. Ben-Hadad sendis, kaj oni raportis al li, dirante: Viroj eliris el Samario.
Rowere ma jotend lweny mag gwenge nodhi mokwongo. Koro Ben-Hadad nooro jombetre mane odwogone wach kama, “Jomoko biro kowuok Samaria.”
18 Tiam li diris: Se por paco ili eliris, kaptu ilin vivajn; kaj se ili eliris por milito, ankaŭ kaptu ilin vivajn.
Nodwoko kama, “Ka gibiro gi kwe, makgiuru ka gingima; to ka gibiro ni lweny, to bende makgiuru ka gingima.”
19 Tiuj eliris el la urbo, la junuloj de la regionestroj, kaj la militistaro post ili.
Rowere ma jotend lweny mag gwenge nowuok e dala ka jolweny luwo bangʼ-gi,
20 Kaj ili batis ĉiu sian renkontiton; kaj la Sirianoj forkuris, kaj la Izraelidoj ilin postkuris. Kaj Ben-Hadad, reĝo de Sirio, savis sin sur ĉevalo kun la rajdistoj.
kendo moro ma moro nonego jadhape. Gikanyono jo-Aram noringo ka jo-Israel lawogi. To Ben-Hadad ruodh jo-Aram notony koidho farase kod joidh faresene mamoko.
21 Tiam eliris la reĝo de Izrael kaj venkobatis la ĉevalojn kaj la ĉarojn, kaj li faris inter la Sirianoj grandan buĉon.
Ruodh Israel nolawogi kendo nohinyo jo-farese kod jo-geche mi nonego jo-Aram mangʼeny.
22 Kaj aliris la profeto al la reĝo de Izrael, kaj diris al li: Iru, fortigu vin, atendu kaj rigardu, kion vi devas fari; ĉar post paso de unu jaro la reĝo de Sirio iros kontraŭ vin.
Bangʼe janabi nobiro ir ruodh Israel monyise niya, “Koro jiw jolweny magi mondo ine gima onego itim nimar ruodh Aram biro monji kendo e chwiri mabiro.”
23 Kaj la servantoj de la reĝo de Sirio diris al li: Ilia Dio estas Dio de montoj, tial ili venkis nin; sed se ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, ni certe venkos ilin.
E kindego jodong ruoth nongʼado rieko ni ruodh Aram nongʼadone rieko kagiwachone niya, “nyisechegi gin nyiseche gode, mano emomiyo ne gin gi teko moloyowa; to ka wakedo kodgi e pewe to adier wabiro bedo matek maloyogi.
24 Faru jenon: forigu la reĝojn ĉiun de lia loko, kaj starigu anstataŭ ili regionestrojn;
To tim kama: Gol ruodhi duto e telo ni lweny kendo wilgi gi jotelo mamoko.
25 kaj kolektu al vi militistaron egalan al tiu, kiu falis ĉe vi, kaj ĉevalojn nombregale al tiuj ĉevaloj kaj ĉarojn nombregale al tiuj ĉaroj; kaj ni batalos kontraŭ ili sur ebenaĵo, kaj tiam ni certe ilin venkos. Kaj li obeis ilian voĉon kaj faris tiel.
Bende nyaka ichok jolweny marom gi mago mane wawito farese kar farese mane walalo kod geche kar geche mane walalo eka mondo waked gi Israel e pewe. Eka adier wanabed matek moloyogi.” Noyie kodgi motimo kaka owinjore.
26 Post paso de la jaro Ben-Hadad revuis la Sirianojn, kaj iris en Afekon, por militi kontraŭ la Izraelidoj.
E chwiri maluwe Ben-Hadad nochoko jo-Aram modhi Afek mondo oked gi Israel.
27 Kaj la Izraelidoj ankaŭ pretigis sin kaj provizis sin per nutraĵoj kaj iris renkonte al ili. Kaj la Izraelidoj stariĝis tendare kontraŭ ili, kiel du malgrandaj kapraroj; sed la Sirianoj plenigis la tutan landon.
Kane jo-Israel bende nochoki momigi gige konyruok, ne giwuok mondo girom kodgi. Jo-Israel nogoyo kambi momanyore kodgi machalo gi kweth ariyo mag diek, ka jo-Aram to nokwako pewe.
28 Tiam aliris homo de Dio, kaj diris al la reĝo de Izrael: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke la Sirianoj diris, ke la Eternulo estas Dio de montoj kaj Li ne estas Dio de valoj, Mi transdonos tiun tutan grandan amason en vian manon, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo.
Ngʼat Nyasaye nobiro monyiso ruodh Israel niya, “Ma e gima Jehova Nyasaye wacho, nikech jo-Aram paro ni Jehova Nyasaye en nyasach gode to ok nyasach holni, abiro chiwo jolweny mangʼenygi e lweti kendo ibiro ngʼeyo ni an Jehova Nyasaye.”
29 Kaj staris tendare unuj kontraŭ la aliaj dum sep tagoj. En la sepa tago komenciĝis la batalo; kaj la Izraelidoj mortigis el la Sirianoj cent mil piedirantojn en unu tago.
Kuom ndalo abiriyo negigoyo kambi ka gimanyore, kendo e odiechiengʼ mar abiriyo lweny norado. Jo-Israel nonego jolwenj Aram ma jotelo maromo alufu mia achiel odiechiengno.
30 La ceteraj forkuris en la urbon Afek. Kaj la murego falis sur la restintajn dudek sep mil. Kaj Ben-Hadad kuris kaj venis en la urbon, en plej internan ĉambron de unu domo.
Joma nodongʼ kuomgi notony modhi Afek kama ohinga nomukore monego ji alufu piero ariyo gabiriyo. To Ben-Hadad noringo modhi e dala maduongʼ mopondo ei ot maiye.
31 Kaj liaj servantoj diris al li: Ni aŭdis, ke la reĝoj de la domo de Izrael estas reĝoj kompatemaj; ni metu do sakaĵon sur niajn lumbojn kaj ŝnurojn sur niajn kapojn, kaj ni eliru al la reĝo de Izrael; eble li lasos la vivon al via animo.
Jodonge nowachone niya, “Ne, wasewinjo ni ruodhi mag jo-Israel ngʼwon. Yie wadhi ir ruodh Israel ka watweyo pien gugru e nungowa kendo ka watweyo tonde e wiwa. Dipo ka okechi.”
32 Kaj ili zonis per sakaĵo siajn lumbojn kaj metis ŝnurojn sur siajn kapojn, kaj venis al la reĝo de Izrael, kaj diris: Via servanto Ben-Hadad diras: Mi petas lasi la vivon al mia animo. Kaj tiu diris: Ĉu li vivas ankoraŭ? li estas mia frato.
Negidhi ir ruodh Israel ka girwako lep pien gugru e nungogi kendo gitweyo tonde wigi mi giwachone niya, “Jatichni Ben-Hadad wacho niya, Yie iweya abed mangima.” Eka ruoth nodwoko niya, “Pod ongima? En owadwa.”
33 La homoj prenis tion kiel bonan signon, kaj rapidis certiĝi, ĉu tio estas pri li, kaj ili diris: Via frato Ben-Hadad. Kaj li diris: Iru, venigu lin. Tiam eliris al li Ben-Hadad, kaj li sidigis lin sur la ĉaro.
Jogo nokaw wachno kaka ranyisi maber kendo negikawo wachno piyo piyo ma giwacho niya, “Ee, owadu Ben-Hadad!” Ruoth nowachonigi niya, “Dhiuru mondo uome.” Kane Ben-Hadad osewuok oko, Ahab noluongo mondo oidh gache.
34 Kaj tiu diris al li: La urbojn, kiujn mia patro prenis de via patro, mi redonos; kaj vi povas aranĝi al vi stratojn en Damasko, kiel mia patro aranĝis en Samario. (Kaj Aĥab diris: ) Kaj mi forliberigos vin kun jena interligo. Kaj li faris kun li interligon kaj forliberigis lin.
Ben-Hadad noyie mowachone niya, “Abiro dwoko mier mane wuonwa okawo kuom wuonu.” Inyalo keto chirni magu uwuon Damaski mana kaka wuonwa notimo Samaria. Ahab nodwoke niya, “Kuom winjruok ma wabiro timo abiro weyi mondo idhi.” Kuom mano notimo kode winjruok moweye odhi.
35 Tiam unu viro el la profetidoj diris al sia kamarado laŭ la vorto de la Eternulo: Batu min. Sed tiu homo ne volis lin bati.
Kuom wach Jehova Nyasaye achiel kuom yawuot jonabi nowacho ni wadgi niya, “Goya gi gir lwenji mitingʼo,” to ngʼatno notamore.
36 Tiam li diris al tiu: Pro tio, ke vi ne obeis la voĉon de la Eternulo, mortigos vin leono, kiam vi foriros de mi. Tiu foriris de li, kaj lin renkontis leono kaj mortigis lin.
Kamano janabi nowacho niya, “Nikech ok isewinjo dwond Jehova Nyasaye, mapiyo piyo kiwuok ka, to sibuor biro negi.” Kendo bangʼ ka ngʼatno nosea, sibuor noyude monege.
37 Li trovis alian homon, kaj diris: Batu min. Kaj la homo lin batis tiel, ke li vundis lin per la batado.
Janabino noyudo ngʼat machielo mowachone niya, “Kiyie to goya.” Kamano ngʼatno nogoye mohinye.
38 Tiam la profeto iris kaj stariĝis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn.
Eka janabino nodhi mochungʼ e bath yo korito ruoth. Noumo wangʼe gi kilemba mar wiye mondo kik fweny ni en ngʼa.
39 Kiam la reĝo iris pretere, li ekkriis al la reĝo, kaj diris: Via servanto eliris en batalon, kaj jen unu homo sin deturnis kaj alkondukis al mi alian homon, kaj diris: Gardu ĉi tiun homon; se li malaperos, tiam via animo anstataŭos lian animon, aŭ vi devos pese pagi kikaron da arĝento.
Kane ruoth kadho kanyo janabi noluonge mowachone niya, “Jatichni nodhi e chuny lweny, kendo ngʼato nobiro ira gi misumba momaki mowachona ni, ‘Rit ngʼatni kolal to ngimani biro chulo ngimane kata ibiro chulo fedha maromo kilo piero adek gangʼwen.’
40 Dum via servanto estis faranta tion kaj alion, tiu malaperis. Kaj la reĝo de Izrael diris al li: Tio estas via verdikto, vi mem decidis.
Kane jatijno odich ka gi kacha ngʼatno nolal.” Ruodh Israel nodwoke niya, “Mano e bura mongʼadni nikech isewache iwuon.”
41 Tiam li rapide forprenis la kovrotukon de siaj okuloj, kaj la reĝo rekonis lin, ke li estas el la profetoj.
Eka janabi nogolo kilemba mane ogengʼogo wangʼe mi ruodh jo-Israel nofwenye kaka achiel kuom jonabi.
42 Kaj li diris al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi forlasis el la mano la homon, kiun Mi kondamnis, via animo anstataŭos lian animon kaj via popolo lian popolon.
Nowacho ni ruoth niya, “Ma e gima Jehova Nyasaye owacho: ‘Iseweyo ngʼat mane awacho ni nyaka tho odhi thuolo. Kuom mano inichul ngimane gi ngimani kendo jogi kuom joge.’”
43 Kaj la reĝo de Izrael iris hejmen malĝoja kaj afliktita, kaj venis Samarion.
Ruodh Israel nodhi e ode mar ruoth Samaria ka chunye orumo kendo ka iye owangʼ kod mirima.