< 1 Reĝoj 2 >
1 Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis al sia filo Salomono jene:
Les jours de David approchaient où il devait mourir, et il donna cet ordre à Salomon, son fils:
2 Mi foriras la vojon de la tuta mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro.
« Je m'en vais par le chemin de toute la terre. Sois donc fort, et montre-toi un homme;
3 Kaj observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj, plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos;
et garde les instructions de l'Éternel, ton Dieu, pour marcher dans ses voies, pour observer ses lois, ses commandements, ses ordonnances et ses témoignages, selon ce qui est écrit dans la loi de Moïse, afin que tu prospères dans tout ce que tu fais et partout où tu te tournes.
4 por ke la Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante: Se viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur la trono de Izrael.
Alors Yahvé accomplira la parole qu'il a prononcée à mon sujet, en disant: « Si tes enfants prennent garde à leur voie, pour marcher devant moi dans la vérité, de tout leur cœur et de toute leur âme, tu ne manqueras pas, dit-il, d'un homme sur le trône d'Israël ».
5 Ankaŭ vi scias, kion faris al mi Joab, filo de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis ilin kaj verŝis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn ŝuojn sur siaj piedoj.
Vous savez d'ailleurs ce que m'a fait Joab, fils de Tseruja, ce qu'il a fait aux deux chefs des armées d'Israël, à Abner, fils de Ner, et à Amasa, fils de Jéther, qu'il a tués, et qu'il a fait couler en paix le sang de la guerre, en mettant le sang de la guerre sur la ceinture qu'il avait à la taille et sur les sandales qu'il avait aux pieds.
6 Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon. (Sheol )
Fais donc selon ta sagesse, et ne laisse pas sa tête grise descendre en paix au séjour des morts. (Sheol )
7 Sed al la filoj de Barzilaj, la Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la manĝantoj ĉe via tablo; ĉar ili tiel alproksimiĝis al mi, kiam mi forkuris de via frato Abŝalom.
Mais fais preuve de bonté envers les fils de Barzillai, le Galaadite, et qu'ils soient du nombre de ceux qui mangent à ta table, car c'est ainsi qu'ils sont venus à moi lorsque j'ai fui Absalom, ton frère.
8 Kaj jen ĉe vi estas Ŝimei, filo de Gera, Benjamenido el Baĥurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam mi iris al Maĥanaim; sed li venis al mi renkonte ĉe Jordan, kaj mi ĵuris al li per la Eternulo, dirante: Mi ne mortigos vin per glavo.
« Voici qu'il y a avec toi Shimei, fils de Gera, Benjamite de Bahurim, qui m'a maudit d'une manière redoutable le jour où je suis allé à Mahanaïm; mais il est descendu à ma rencontre au Jourdain, et je lui ai juré par Yahvé: 'Je ne te ferai pas mourir par l'épée'.
9 Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon. (Sheol )
Maintenant donc, ne le tiens pas pour innocent, car tu es un homme sage; tu sauras ce que tu dois lui faire, et tu feras descendre au séjour des morts sa tête grise dans le sang. » (Sheol )
10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.
David se coucha avec ses pères, et il fut enterré dans la ville de David.
11 La tempo, kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.
Les jours où David régna sur Israël furent de quarante ans; il régna sept ans à Hébron, et il régna trente-trois ans à Jérusalem.
12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia reĝado tre fortikiĝis.
Salomon s'assit sur le trône de David, son père, et son royaume fut solidement établi.
13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris: Ĉu kun paco vi venas? Kaj li respondis: Kun paco.
Alors Adonija, fils de Haggith, vint auprès de Bethsabée, mère de Salomon. Elle dit: « Viens-tu paisiblement? » Il a dit: « pacifiquement ».
14 Kaj li diris: Mi havas aferon al vi. Ŝi respondis: Parolu.
Il dit en outre: « J'ai quelque chose à vous dire. » Elle a dit: « Dis-le. »
15 Kaj li diris: Vi scias, ke la regno apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon, ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato, ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li.
Il dit: « Vous savez que le royaume était à moi, et que tout Israël s'est tourné vers moi pour que je règne. Mais le royaume s'est retourné et est devenu celui de mon frère, car il lui a été donné par Yahvé.
16 Nun unu peton mi petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li: Parolu.
Maintenant, je te demande une chose. Ne me renie pas. » Elle lui a dit: « Dis-le. »
17 Kaj li diris: Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon.
Il dit: « Parle au roi Salomon, car il ne te dira pas non, pour qu'il me donne pour femme Abishag, la Sunamite. »
18 Kaj Bat-Ŝeba diris: Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo.
Bethsabée dit: « Très bien. Je parlerai en ton nom au roi. »
19 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija. La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li.
Bethsabée alla donc vers le roi Salomon, pour lui parler en faveur d'Adonija. Le roi se leva à sa rencontre, se prosterna devant elle, s'assit sur son trône et fit placer un trône pour la mère du roi, et elle s'assit à sa droite.
20 Kaj ŝi diris: Unu malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi.
Elle dit alors: « Je te demande une petite requête; ne me refuse pas. » Le roi lui dit: « Demande, ma mère, car je ne te refuserai pas. »
21 Kaj ŝi diris: La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via frato Adonija.
Elle dit: « Qu'Abishag, la Sunamite, soit donnée pour femme à Adonija, ton frère. »
22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija? petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato — por li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja.
Le roi Salomon répondit à sa mère: « Pourquoi demandes-tu à Abischag, la Sunamite, pour Adonija? Demande pour lui aussi le royaume, car il est mon frère aîné; pour lui aussi, pour le prêtre Abiathar, et pour Joab, fils de Tseruja. »
23 Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante: Tion kaj pli faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn vortojn.
Alors le roi Salomon jura par Yahvé, en disant: « Que Dieu me fasse ainsi, et plus encore, si Adonija n'a pas prononcé cette parole contre sa propre vie.
24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita.
Maintenant que Yahvé est vivant, lui qui m'a affermi et m'a mis sur le trône de mon père David, et qui m'a fait une maison comme il l'avait promis, Adonija sera mis à mort aujourd'hui. »
25 Kaj la reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu frapis lin, kaj li mortis.
Le roi Salomon envoya Benaja, fils de Jehojada, qui tomba sur lui, de sorte qu'il mourut.
26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton, sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis ĉion, kion suferis mia patro.
Le roi dit au prêtre Abiathar: « Va à Anathoth, dans tes champs, car tu es digne de mourir. Mais je ne te ferai pas mourir maintenant, parce que tu as porté l'arche du Seigneur Yahvé devant David, mon père, et parce que tu as été affligé dans tout ce que mon père a été affligé. »
27 Kaj Salomono forigis Ebjataron, ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo.
Salomon chassa donc Abiathar de la fonction de prêtre de l'Éternel, afin d'accomplir la parole de l'Éternel qu'il avait prononcée au sujet de la maison d'Éli à Silo.
28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija, kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
Cette nouvelle parvint à Joab, car Joab avait suivi Adonija, bien qu'il n'eût pas suivi Absalom. Joab s'enfuit vers la tente de l'Éternel et s'accrocha aux cornes de l'autel.
29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li: Iru, mortigu lin.
On dit au roi Salomon: « Joab s'est enfui vers la tente de l'Éternel, et voici qu'il est près de l'autel. » Alors Salomon envoya Benaja, fils de Jehoiada, en disant: « Va, tombe sur lui. »
30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo, kaj diris al li: Tiele diras la reĝo: Eliru! Sed tiu respondis: Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo, dirante: Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi.
Benaja vint à la tente de Yahvé et lui dit: « Le roi dit: « Sors! »" Il a dit: « Non; mais je mourrai ici. » Benaiah rapporta de nouveau la parole au roi, en disant: « Voici ce que Joab a dit, et voici comment il m'a répondu. »
31 Tiam la reĝo diris al li: Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis.
Le roi lui dit: « Fais ce qu'il a dit, tombe sur lui et enterre-le, afin d'ôter de moi et de la maison de mon père le sang que Joab a versé sans raison.
32 La Eternulo refaligu lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn, kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin per glavo, dum mia patro David tion ne sciis: Abneron, filon de Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter, militestron de Jehuda.
Yahvé fera retomber son sang sur sa propre tête, car il est tombé sur deux hommes plus justes et meilleurs que lui, et les a tués par l'épée, sans que mon père David le sache: Abner, fils de Ner, chef de l'armée d'Israël, et Amasa, fils de Jether, chef de l'armée de Juda.
33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la Eternulo.
Ainsi leur sang retombera sur la tête de Joab et sur la tête de sa descendance pour toujours. Mais pour David, pour sa descendance, pour sa maison et pour son trône, il y aura une paix éternelle de la part de Yahvé. »
34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la dezerto.
Alors Benaja, fils de Jehojada, monta, se jeta sur lui et le tua; et il fut enterré dans sa maison, dans le désert.
35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada, anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo starigis anstataŭ Ebjatar.
Le roi remit Benaja, fils de Jehojada, à sa place dans l'armée, et le roi mit le sacrificateur Tsadok à la place d'Abiathar.
36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein, kaj li diris al li: Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu tie kaj nenien eliru el tie;
Le roi fit appeler Shimei et lui dit: « Construis-toi une maison à Jérusalem, et habite là, et ne va pas ailleurs.
37 se iun tagon vi eliros kaj transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via sango estos sur via kapo.
Car le jour où tu sortiras et passeras le torrent de Cédron, sache que tu mourras certainement. Ton sang sera sur ta tête. »
38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo: Bone; kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo.
Shimei dit au roi: « Ce que tu dis est bien. Ce que mon seigneur le roi a dit, ton serviteur le fera aussi. » Shimei vécut de nombreux jours à Jérusalem.
39 Sed post paso de tri jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante: Jen viaj sklavoj estas en Gat.
Au bout de trois ans, deux des esclaves de Shimei s'enfuirent chez Akish, fils de Maaca, roi de Gath. Ils en informèrent Shimei en disant: « Voici tes esclaves à Gath. »
40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj revenigis siajn sklavojn el Gat.
Shimei se leva, sella son âne et alla à Gath, chez Akish, pour chercher ses esclaves; et Shimei alla chercher ses esclaves à Gath.
41 Kaj oni raportis al Salomono, ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis.
On raconta à Salomon que Shimei était allé de Jérusalem à Gath, et qu'il était revenu.
42 Tiam la reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li: Mi ĵurligis ja vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al mi: Bona estas tio, kion mi aŭdis.
Le roi fit appeler Shimei et lui dit: « Ne t'ai-je pas adjuré par l'Éternel et ne t'ai-je pas averti en disant: « Sache bien que le jour où tu sortiras et marcheras ailleurs, tu mourras certainement? » Tu m'as répondu: « La parole que j'ai entendue est bonne. »
43 Kial do vi ne observis la ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi?
Pourquoi donc n'as-tu pas respecté le serment de l'Éternel et le commandement dont je t'ai instruit? »
44 Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi scias la tutan malbonon, kiun via koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo repagu vian malbonon sur via kapo.
Le roi dit encore à Shimei: « Tu sais dans ton cœur toute la méchanceté que tu as commise envers David, mon père. C'est pourquoi Yahvé fera retomber ta méchanceté sur ta propre tête.
45 Sed la reĝo Salomono estu benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo eterne.
Mais le roi Salomon sera béni, et le trône de David sera affermi devant Yahvé pour toujours. »
46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno fortikiĝis en la manoj de Salomono.
Le roi donna des ordres à Benaja, fils de Jehoïada, qui sortit et tomba sur lui, de sorte qu'il mourut. Le royaume fut établi entre les mains de Salomon.