< 1 Reĝoj 17 >
1 Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab: Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros.
И рече Илиа пророк Фесвитянин, иже от фесвии Галаадския, ко Ахааву: жив Господь Бог сил, Бог Израилев, Емуже предстою пред Ним, аще будет в лета сия роса и дождь, точию от уст словесе моего.
2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante:
И бысть глагол Господень ко Илии:
3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
иди отсюду на восток и скрыйся в потоце Хорафа прямо лицу Иорданову:
4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru.
и будеши пити от потока воду, и враном заповедах препитати тя тамо.
5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan.
И сотвори Илиа по глаголу Господню, и седе при потоце Хорафове прямо лицу Иорданову:
6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis.
и вранове приношаху ему хлебы и мяса заутра, и хлебы и мяса к вечеру, и от потока пияше воду.
7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando.
И бысть по днех, и изсше источник, яко не бе дождя на землю,
8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante:
и бысть глагол Господень ко Илии глаголя:
9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon.
востани и иди в Сарепту Сидонскую, и пребуди тамо: се бо, заповедах тамо жене вдовице препитати тя.
10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku.
И воста и иде в Сарепту Сидонскую, и прииде ко вратом града: и се, тамо жена вдова собираше дрова. И возопи Илиа вслед ея и рече ей: принеси ныне ми мало воды в сосуде, и испию.
11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris: Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj.
И иде взяти. И возопи вслед ея Илиа и рече ей: приими убо мне и укрух хлеба в руце своей, да ям.
12 Sed ŝi respondis: Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos.
И рече жена: жив Господь Бог твой, аще есть у мене опреснок, но токмо горсть муки в водоносе и мало елеа в чванце: и се, аз соберу два поленца, и вниду, и сотворю е себе и детем моим, и снемы е, и умрем.
13 Kaj Elija diris al ŝi: Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste.
И рече к ней Илиа: дерзай, вниди и сотвори но глаголу твоему: но сотвори ми оттуду опреснок мал прежде, и принеси ми, себе же и чадом своим да сотвориши послежде,
14 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron.
яко тако глаголет Господь Бог Израилев: водонос муки не оскудеет, и чванец елеа не умалится до дне, дондеже даст Господь дождь на землю.
15 Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo.
И иде жена, и сотвори по глаголу Илиину, и даде ему, и яде той, и та, и чада ея.
16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
И от того дне водонос муки не оскуде, и чванец елеа не умалися, по глаголу Господню, егоже глагола рукою Илииною.
17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri.
И бысть по сих, и разболеся сын жены госпожи дому, и бе болезнь его крепка зело, дондеже не остася в нем дух его.
18 Tiam ŝi diris al Elija: Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!
И рече ко Илии: что мне и тебе, человече Божий? Вшел еси ко мне воспомянути неправды моя и уморити сына моего.
19 Kaj li diris al ŝi: Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton.
И рече Илиа к жене: даждь ми сына твоего. И взят его от недра ея, и вознесе его в горницу, идеже сам почиваше, и положи его на одре своем.
20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino, ĉe kiu mi loĝas, Vi faros malbonon, mortigante ŝian filon?
И возопи Илиа ко Господу и рече: увы мне, Господи, свидетелю вдовы, у неяже аз ныне пребываю, Ты озлобил еси еже уморити сына ея.
21 Kaj li etendis sin super la infano tri fojojn, kaj vokis al la Eternulo, kaj diris: Ho Eternulo, mia Dio, revenigu la animon de ĉi tiu infano en lian internon.
И дуну на отрочища трижды, и призва Господа и рече: Господи Боже мой, да возвратится убо душа отрочища сего в онь.
22 Kaj la Eternulo aŭskultis la voĉon de Elija, kaj la animo de la infano revenis en lian internon, kaj li reviviĝis.
И бысть тако: и возопи отрочищь,
23 Kaj Elija prenis la infanon kaj portis lin malsupren el la subtegmento en la domon kaj redonis lin al lia patrino; kaj Elija diris: Rigardu, via filo vivas.
и сведе его с горницы в дом, и даде его матери его. И рече Илиа: виждь, жив есть сын твой.
24 Tiam la virino diris al Elija: Nun mi eksciis, ke vi estas homo de Dio kaj ke la vorto de la Eternulo en via buŝo estas vera.
И рече жена ко Илии: се, уразумех, яко человек Божий еси ты, и глагол Господень во устех твоих истинен.