< 1 Reĝoj 12 >

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo.
爰にレハベアム、シケムに往り其はイスラエル皆彼を王と爲んとてシケムに至りたればなり
2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo,
ネバテの子ヤラベアム尚エジブトに在て聞りヤラベアムはソロモン王の面をさけて逃さりエジプトに住居たるなり
3 sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante:
時に人衆人を遣はして彼を招けり斯てヤラベアムとイスラエルの會衆皆來りてレハベアムに告て言けるは
4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi.
汝の父我儕の軛を難くせり然ども爾今爾の父の難き役と爾の父の我儕に蒙らせたる重き軛を軽くせよ然ば我儕爾に事へん
5 Kaj li diris al ili: Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris.
レハベアム彼等に言けるは去て三日を經て再び我に來れと民乃ち去り
6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris: Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo?
レハベアム王其父ソロモンの生る間其前に立たる老人等と計りていひけるは爾等如何に敎へて此民に答へしむるや
7 Kaj ili diris al li jene: Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam.
彼等レハベアムに告て言けるは爾若今日此民の僕となり之に事へて之に答へ善き言を之に語らば彼等永く爾の僕となるべしと
8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li.
然に彼老人の敎へし敎を棄て自己と倶に生長て己のまへに立つ少年等と計れり
9 Kaj li diris al ili: Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene: Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin?
即ち彼等に言けるは爾等何を敎へて我儕をして此我に告て爾の父の我儕に蒙むらせし軛を軽くせよと言ふ民に答へしむるやと
10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante: Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi: Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza — tiele diru al ili: Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro;
彼と偕に生長たる少年彼に告ていひけるは爾に告て爾の父我儕の軛を重くしたれど爾これを我儕のために軽くせよと言たる此民に爾斯言ベし我が小指はわが父の腰よりも太し
11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
またわが父爾等に重き軛を負せたりしが我は更に爾等の軛を重くせん我父は鞭にて爾等を懲したれども我は蠍をもて爾等を懲んと爾斯彼等に告べしと
12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante: Revenu al mi en la tria tago.
ヤラベアムと民皆王の告て第三日に再び我に來れと言しごとく第三日にレハベアムに詣りしに
13 Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis;
王荒々しく民に答へ老人の敎へし敎を棄て
14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante: Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj.
少年の敎の如く彼等に告て言けるは我父は爾等の軛を重くしたりしが我は更に爾等の軛を重くせん我父は鞭を以て爾等を懲したれども我は蠍をもて爾等を懲さんと
15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat.
王斯民に聽ざりき此事はヱホバより出たる者なり是はヱホバその甞てシロ人アヒヤに由てネバテの子ヤラベアムに告し言をおこなはんとて爲たまへるなり
16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la reĝo, dirante: Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj.
かくイスラエル皆王の己に聽ざるを見たり是において民王に答へて言けるは我儕ダビデの中に何の分あらんやヱサイの子の中に產業なしイスラエルよ爾等の天幕に歸れダビデよ今爾の家を視よと而してイスラエルは其天幕に去りゆけり
17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam.
然どもユダの諸邑に住るイスラエルの子孫の上にはレハベアム其王となれり
18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon.
レハベアム王徴募頭なるアドラムを遣はしけるにイスラエル皆石にて彼を撃て死しめたればレハベアム王急ぎて其車に登りエルサレムに逃たり
19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago.
斯イスラエル、ダビデの家に背きて今日にいたる
20 Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda.
爰にイスラエル皆ヤラベアムの歸りしを聞て人を遣して彼を集會に招き彼をイスラエルの全家の上に王と爲りユダの支派の外はダビデの家に從ふ者なし
21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono.
ソロモンの子レハベアム、エルサレムに至りてユダの全家とベニヤミンの支派の者即ち壯年の武夫十八萬を集む斯してレハベアム國を己に皈さんがためにイスラエルの家と戰はんとせしが
22 Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
神の言神の人シマヤに臨みて曰く
23 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene:
ソロモンの子ユダの王レハベアムおよびユダとベニヤミンの全家並に其餘の民に告て言べし
24 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo.
ヱホバ斯言ふ爾等上るべからず爾等の兄弟なるイスラエルの子孫と戰ふべからず各人其家に歸れ此事は我より出たるなりと彼等ヱホバの言を聽きヱホバの言に循ひて轉り去りぬ
25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon.
ヤラベアムはエフライムの山地にシケムを建て其處に住み又其所より出てペヌエルを建たり
26 Kaj Jerobeam diris en sia koro: Nun la regno povas reveni al la domo de David;
爰にヤラベアム其心に謂けるは國は今ダビデの家に歸らん
27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo.
若此民エルサレムにあるヱホバの家に禮物を献げんとて上らば此民の心ユダの王なる其主レハベアムに歸りて我を殺しユダの王レハベアムに歸らんと
28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo: Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta.
是に於て王計議て二の金の犢を造り人々に言けるは爾らのエルサレムに上ること旣に足りイスラエルよ爾をエジブトの地より導き上りし汝の神を視よと
29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan.
而して彼一をベテルに安ゑ一をダンに置り
30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado: la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan.
此事罪となれりそは民ダンに迄往て其一の前に詣たればなり
31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi.
彼又崇邱の家を建てレビの子孫にあらざる凡民を祭司となせり
32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis.
ヤラベアム八月に節期を定めたり即ち其月の十五日なりユダにある節期に等し而して壇の上に上りたりベテルにて彼斯爲し其作りたる犢に禮物を献げたり又彼其造りたる崇邱の祭司をベテルに立たり
33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.
かく彼其ベテルに造れる壇の上に八月の十五日に上れり是は彼が己の心より造り出したる月なり而してイスラエルの人々のために節期を定め壇の上にのぼりて香を焚り

< 1 Reĝoj 12 >