< 1 Reĝoj 11 >

1 La reĝo Salomono amis multajn aligentajn virinojn, la filinon de Faraono, Moabidinojn, Amonidinojn, Edomidinojn, Cidonaninojn, Ĥetidinojn,
所羅門王在法老的女兒之外,又寵愛許多外邦女子,就是摩押女子、亞捫女子、以東女子、西頓女子、赫人女子。
2 el tiuj popoloj, pri kiuj la Eternulo diris al la Izraelidoj: Ne iru al ili, kaj ili ne iru al vi, ĉar ili turnos vian koron al siaj dioj; al ili Salomono aliĝis per amo.
論到這些國的人,耶和華曾曉諭以色列人說:「你們不可與她們往來相通,因為她們必誘惑你們的心去隨從她們的神。」所羅門卻戀愛這些女子。
3 Kaj li havis da ĉefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.
所羅門有妃七百,都是公主;還有嬪三百。這些妃嬪誘惑他的心。
4 En la tempo de maljuneco de Salomono liaj edzinoj turnis lian koron al aliaj dioj, kaj lia koro ne estis tiel plene fordonita al la Eternulo, lia Dio, kiel la koro de lia patro David.
所羅門年老的時候,他的妃嬪誘惑他的心去隨從別神,不效法他父親大衛誠誠實實地順服耶和華-他的上帝。
5 Kaj Salomono sekvis Aŝtaron, diaĵon de la Cidonanoj, kaj Milkomon, abomenindaĵon de la Amonidoj.
因為所羅門隨從西頓人的女神亞斯她錄和亞捫人可憎的神米勒公。
6 Kaj Salomono faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj ne sekvis plene la Eternulon, kiel lia patro David.
所羅門行耶和華眼中看為惡的事,不效法他父親大衛專心順從耶和華。
7 Tiam Salomono konstruis altaĵon al Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, sur la monto, kiu estas antaŭ Jerusalem, kaj al Moleĥ, abomenindaĵo de la Amonidoj.
所羅門為摩押可憎的神基抹和亞捫人可憎的神摩洛,在耶路撒冷對面的山上建築邱壇。
8 Kaj tiel li faris por ĉiuj siaj aligentaj edzinoj, kiuj incensadis kaj alportadis oferojn al siaj dioj.
他為那些向自己的神燒香獻祭的外邦女子,就是他娶來的妃嬪也是這樣行。
9 Kaj la Eternulo ekkoleris Salomonon pro tio, ke li forklinis sian koron de la Eternulo, Dio de Izrael, kiu aperis al li du fojojn,
耶和華向所羅門發怒,因為他的心偏離向他兩次顯現的耶和華-以色列的上帝。
10 kaj kiu ordonis al li pri tiu afero, ke li ne sekvu aliajn diojn; sed li ne observis tion, kion la Eternulo ordonis.
耶和華曾吩咐他不可隨從別神,他卻沒有遵守耶和華所吩咐的。
11 Kaj la Eternulo diris al Salomono: Pro tio, ke ĉi tio fariĝis ĉe vi, kaj ke vi ne observis Mian interligon kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, Mi forŝiros de vi la regnon kaj donos ĝin al via servanto.
所以耶和華對他說:「你既行了這事,不遵守我所吩咐你守的約和律例,我必將你的國奪回,賜給你的臣子。
12 Tamen dum via vivo Mi tion ne faros, pro via patro David; el la manoj de via filo Mi ĝin forŝiros.
然而,因你父親大衛的緣故,我不在你活着的日子行這事,必從你兒子的手中將國奪回。
13 Sed ne la tutan regnon Mi forŝiros; unu tribon Mi donos al via filo, pro Mia servanto David, kaj pro Jerusalem, kiun Mi elektis.
只是我不將全國奪回,要因我僕人大衛和我所選擇的耶路撒冷,還留一支派給你的兒子。」
14 Kaj la Eternulo aperigis kontraŭulon kontraŭ Salomono, Hadadon, la Edomidon, el la reĝa semo de Edom.
耶和華使以東人哈達興起,作所羅門的敵人;他是以東王的後裔。
15 Kiam David estis en Edomujo, kaj la militestro Joab venis, por enterigi la mortigitojn, li mortigis ĉiujn virseksulojn en Edomujo
先前大衛攻擊以東,元帥約押上去葬埋陣亡的人,將以東的男丁都殺了。
16 (ĉar ses monatojn tie restis Joab kaj ĉiuj Izraelidoj, ĝis ili ekstermis ĉiujn virseksulojn en Edomujo);
約押和以色列眾人在以東住了六個月,直到將以東的男丁盡都剪除。
17 tiam forkuris Hadad kune kun viroj Edomidoj el la servantoj de lia patro, por iri Egiptujon; Hadad estis tiam malgranda knabo.
那時哈達還是幼童;他和他父親的臣僕,幾個以東人逃往埃及。
18 Ili elmoviĝis el Midjan kaj venis Paranon kaj prenis kun si homojn el Paran, kaj venis Egiptujon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj ĉi tiu donis al li domon kaj nutraĵon, kaj ankaŭ landon li donis al li.
他們從米甸起行,到了巴蘭;從巴蘭帶着幾個人來到埃及見埃及王法老;法老為他派定糧食,又給他房屋田地。
19 Hadad tre ekplaĉis al Faraono, kaj ĉi tiu donis al li kiel edzinon fratinon de sia edzino, fratinon de la reĝino Taĥpenes.
哈達在法老面前大蒙恩惠,以致法老將王后答比匿的妹子賜他為妻。
20 Kaj la fratino de Taĥpenes naskis al li lian filon Genubat. Kaj Taĥpenes edukis lin en la domo de Faraono, kaj Genubat loĝis en la domo de Faraono inter la filoj de Faraono.
答比匿的妹子給哈達生了一個兒子,名叫基努拔。答比匿使基努拔在法老的宮裏斷奶,基努拔就與法老的眾子一同住在法老的宮裏。
21 Kiam Hadad aŭdis en Egiptujo, ke David ekdormis kun siaj patroj kaj ke la militestro Joab mortis, Hadad diris al Faraono: Forliberigu min, ke mi iru en mian landon.
哈達在埃及聽見大衛與他列祖同睡,元帥約押也死了,就對法老說:「求王容我回本國去。」
22 Faraono diris al li: Ĉu io mankas al vi ĉe mi, ke vi deziras iri en vian landon? Kaj li respondis: Ne, tamen forliberigu min.
法老對他說:「你在我這裏有甚麼缺乏,你竟要回你本國去呢?」他回答說:「我沒有缺乏甚麼,只是求王容我回去。」
23 Dio starigis kontraŭ li ankoraŭ kontraŭulon, Rezonon, filon de Eljada, kiu forkuris de sia sinjoro Hadadezer, reĝo de Coba.
上帝又使以利亞大的兒子利遜興起,作所羅門的敵人。他先前逃避主人瑣巴王哈大底謝。
24 Kaj li kolektis kontraŭ li virojn kaj fariĝis estro de bando, kiam David ilin mortigis; kaj ili iris Damaskon kaj ekloĝis tie kaj ekregis en Damasko.
大衛擊殺 瑣巴人的時候,利遜招聚了一群人,自己作他們的頭目,往大馬士革居住,在那裏作王。
25 Kaj li estis kontraŭulo de la Izraelidoj dum la tuta vivo de Salomono, krom la malbono, kiu venadis de Hadad. Kaj li havis malamon kontraŭ la Izraelidoj, kaj li fariĝis reĝo de Sirio.
所羅門活着的時候,哈達為患之外,利遜也作以色列的敵人。他恨惡以色列人,且作了亞蘭人的王。
26 Kaj Jerobeam, filo de Nebat, Efratano el Cereda, kies patrino havis la nomon Cerua kaj estis vidvino, servanto de Salomono, levis la manon kontraŭ la reĝon.
所羅門的臣僕、尼八的兒子耶羅波安也舉手攻擊王。他是以法蓮支派的洗利達人,他母親是寡婦,名叫洗魯阿。
27 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu li levis la manon kontraŭ la reĝon: Salomono konstruis Milon; li riparis la breĉojn de la urbo de sia patro David.
他舉手攻擊王的緣故,乃由先前所羅門建造米羅,修補他父親大衛城的破口。
28 Jerobeam estis viro forta kaj kuraĝa. Kiam Salomono vidis, ke la junulo estas laborkapabla, li starigis lin administranto de la tributlaboroj de la domo de Jozef.
耶羅波安是大有才能的人。所羅門見這少年人殷勤,就派他監管約瑟家的一切工程。
29 En tiu tempo okazis, ke Jerobeam eliris el Jerusalem; kaj renkontis lin sur la vojo la profeto Aĥija, la Ŝiloano; li portis sur si novan veston; ili ambaŭ estis solaj sur la kampo.
一日,耶羅波安出了耶路撒冷,示羅人先知亞希雅在路上遇見他;亞希雅身上穿着一件新衣。他們二人在田野,以外並無別人。
30 Kaj Aĥija prenis la novan veston, kiu estis sur li, kaj disŝiris ĝin en dek du pecojn.
亞希雅將自己穿的那件新衣撕成十二片,
31 Kaj li diris al Jerobeam: Prenu al vi dek pecojn; ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Jen Mi forŝiras la regnon el la manoj de Salomono kaj donas al vi dek tribojn
對耶羅波安說:「你可以拿十片。耶和華-以色列的上帝如此說:『我必將國從所羅門手裏奪回,將十個支派賜給你。(
32 (sed unu tribo restos ĉe li, pro Mia servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael);
我因僕人大衛和我在以色列眾支派中所選擇的耶路撒冷城的緣故,仍給所羅門留一個支派。)
33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David.
因為他離棄我,敬拜西頓人的女神亞斯她錄、摩押的神基抹,和亞捫人的神米勒公,沒有遵從我的道,行我眼中看為正的事,守我的律例典章,像他父親大衛一樣。
34 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn.
但我不從他手裏將全國奪回;使他終身為君,是因我所揀選的僕人大衛謹守我的誡命律例。
35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn;
我必從他兒子的手裏將國奪回,以十個支派賜給你,
36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon.
還留一個支派給他的兒子,使我僕人大衛在我所選擇立我名的耶路撒冷城裏,在我面前長有燈光。
37 Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael.
我必揀選你,使你照心裏一切所願的,作王治理以色列。
38 Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon.
你若聽從我一切所吩咐你的,遵行我的道,行我眼中看為正的事,謹守我的律例誡命,像我僕人大衛所行的,我就與你同在,為你立堅固的家,像我為大衛所立的一樣,將以色列人賜給你。
39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam.
我必因所羅門所行的使大衛後裔受患難,但不至於永遠。』」
40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono.
所羅門因此想要殺耶羅波安。耶羅波安卻起身逃往埃及;到了埃及王示撒那裏,就住在埃及,直到所羅門死了。
41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono.
所羅門其餘的事,凡他所行的和他的智慧都寫在所羅門記上。
42 La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj.
所羅門在耶路撒冷作以色列眾人的王共四十年。
43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.
所羅門與他列祖同睡,葬在他父親大衛的城裏。他兒子羅波安接續他作王。

< 1 Reĝoj 11 >