< 1 Reĝoj 1 >
1 La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi.
Now King David was old and advanced in years; and they covered him with clothes, but he couldn’t keep warm.
2 Tiam diris al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos varme.
Therefore his servants said to him, “Let a young virgin be sought for my lord the king. Let her stand before the king, and cherish him; and let her lie in your bosom, that my lord the king may keep warm.”
3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al la reĝo.
So they sought for a beautiful young lady throughout all the borders of Israel, and found Abishag the Shunammite, and brought her to the king.
4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin.
The young lady was very beautiful; and she cherished the king, and served him; but the king didn’t know her intimately.
5 Dume Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por kuradi antaŭ li.
Then Adonijah the son of Haggith exalted himself, saying, “I will be king.” Then he prepared him chariots and horsemen, and fifty men to run before him.
6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando: Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li estis naskita post Abŝalom.
His father had not displeased him at any time in saying, “Why have you done so?” and he was also a very handsome man; and he was born after Absalom.
7 Kaj li interkonsentis kun Joab, filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis Adonijan.
He conferred with Joab the son of Zeruiah and with Abiathar the priest; and they followed Adonijah and helped him.
8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David ne estis kun Adonija.
But Zadok the priest, Benaiah the son of Jehoiada, Nathan the prophet, Shimei, Rei, and the mighty men who belonged to David, were not with Adonijah.
9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel; kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo.
Adonijah killed sheep, cattle, and fatlings by the stone of Zoheleth, which is beside En Rogel; and he called all his brothers, the king’s sons, and all the men of Judah, the king’s servants;
10 Sed la profeton Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne invitis.
but he didn’t call Nathan the prophet, and Benaiah, and the mighty men, and Solomon his brother.
11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono, jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo, kaj nia sinjoro David tion ne scias?
Then Nathan spoke to Bathsheba the mother of Solomon, saying, “Haven’t you heard that Adonijah the son of Haggith reigns, and David our lord doesn’t know it?
12 Venu do, mi donos al vi konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo Salomono.
Now therefore come, please let me give you counsel, that you may save your own life and your son Solomon’s life.
13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do Adonija fariĝis reĝo?
Go in to King David, and tell him, ‘Didn’t you, my lord the king, swear to your servant, saying, “Assuredly Solomon your son shall reign after me, and he shall sit on my throne”? Why then does Adonijah reign?’
14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn.
Behold, while you are still talking there with the king, I will also come in after you and confirm your words.”
15 Kaj Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo.
Bathsheba went in to the king in his room. The king was very old; and Abishag the Shunammite was serving the king.
16 Bat-Ŝeba salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio estas al vi?
Bathsheba bowed and showed respect to the king. The king said, “What would you like?”
17 Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono.
She said to him, “My lord, you swore by the LORD your God to your servant, ‘Assuredly Solomon your son shall reign after me, and he shall sit on my throne.’
18 Sed nun jen Adonija fariĝis reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias.
Now, behold, Adonijah reigns; and you, my lord the king, don’t know it.
19 Li buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab, sed vian servanton Salomono li ne invitis.
He has slain cattle and fatlings and sheep in abundance, and has called all the sons of the king, Abiathar the priest, and Joab the captain of the army; but he hasn’t called Solomon your servant.
20 Sed vi, mia sinjoro, ho reĝo — la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li.
You, my lord the king, the eyes of all Israel are on you, that you should tell them who will sit on the throne of my lord the king after him.
21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
Otherwise it will happen, when my lord the king sleeps with his fathers, that I and my son Solomon will be considered criminals.”
22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto Natan.
Behold, while she was still talking with the king, Nathan the prophet came in.
23 Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo vizaĝaltere.
They told the king, saying, “Behold, Nathan the prophet!” When he had come in before the king, he bowed himself before the king with his face to the ground.
24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
Nathan said, “My lord, King, have you said, ‘Adonijah shall reign after me, and he shall sit on my throne’?
25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija!
For he has gone down today, and has slain cattle, fatlings, and sheep in abundance, and has called all the king’s sons, the captains of the army, and Abiathar the priest. Behold, they are eating and drinking before him, and saying, ‘Long live King Adonijah!’
26 Sed min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis.
But he hasn’t called me, even me your servant, Zadok the priest, Benaiah the son of Jehoiada, and your servant Solomon.
27 Ĉu laŭ ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post li?
Was this thing done by my lord the king, and you haven’t shown to your servants who should sit on the throne of my lord the king after him?”
28 Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
Then King David answered, “Call Bathsheba in to me.” She came into the king’s presence and stood before the king.
29 Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj,
The king vowed and said, “As the LORD lives, who has redeemed my soul out of all adversity,
30 kiel mi ĵuris al vi per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi — tiel mi faros hodiaŭ.
most certainly as I swore to you by the LORD, the God of Israel, saying, ‘Assuredly Solomon your son shall reign after me, and he shall sit on my throne in my place;’ I will most certainly do this today.”
31 Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!
Then Bathsheba bowed with her face to the earth and showed respect to the king, and said, “Let my lord King David live forever!”
32 Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis antaŭ la reĝon.
King David said, “Call to me Zadok the priest, Nathan the prophet, and Benaiah the son of Jehoiada.” They came before the king.
33 Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon.
The king said to them, “Take with you the servants of your lord, and cause Solomon my son to ride on my own mule, and bring him down to Gihon.
34 Kaj tie la pastro Cadok kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono!
Let Zadok the priest and Nathan the prophet anoint him there king over Israel. Blow the shofar, and say, ‘Long live King Solomon!’
35 Poste revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj Jehuda.
Then come up after him, and he shall come and sit on my throne; for he shall be king in my place. I have appointed him to be prince over Israel and over Judah.”
36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo, kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la reĝo.
Benaiah the son of Jehoiada answered the king, and said, “Amen. May the LORD, the God of my lord the king, say so.
37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la trono de mia sinjoro, la reĝo David.
As the LORD has been with my lord the king, even so may he be with Solomon, and make his throne greater than the throne of my lord King David.”
38 Kaj iris la pastro Cadok kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon.
So Zadok the priest, Nathan the prophet, Benaiah the son of Jehoiada, and the Cherethites and the Pelethites went down and had Solomon ride on King David’s mule, and brought him to Gihon.
39 Kaj la pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta popolo diris: Vivu la reĝo Salomono!
Zadok the priest took the horn of oil from the Tent, and anointed Solomon. They blew the shofar; and all the people said, “Long live King Solomon!”
40 Kaj la tuta popolo ekiris post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja, tiel ke la tero resonis de iliaj krioj.
All the people came up after him, and the people piped with pipes, and rejoiced with great joy, so that the earth shook with their sound.
41 Tion aŭdis Adonija, kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon; kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion signifas la tumulta bruo de la urbo?
Adonijah and all the guests who were with him heard it as they had finished eating. When Joab heard the sound of the shofar, he said, “Why is this noise of the city being in an uproar?”
42 Kiam li estis ankoraŭ parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos bonon.
While he yet spoke, behold, Jonathan the son of Abiathar the priest came; and Adonijah said, “Come in; for you are a worthy man, and bring good news.”
43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo;
Jonathan answered Adonijah, “Most certainly our lord King David has made Solomon king.
44 kaj la reĝo sendis kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili rajdigis lin sur la mulo de la reĝo;
The king has sent with him Zadok the priest, Nathan the prophet, Benaiah the son of Jehoiada, and the Cherethites and the Pelethites; and they have caused him to ride on the king’s mule.
45 kaj la pastro Cadok kaj la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi aŭdis.
Zadok the priest and Nathan the prophet have anointed him king in Gihon. They have come up from there rejoicing, so that the city rang again. This is the noise that you have heard.
46 Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono.
Also, Solomon sits on the throne of the kingdom.
47 Kaj jam venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama, ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono; kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo.
Moreover the king’s servants came to bless our lord King David, saying, ‘May your God make the name of Solomon better than your name, and make his throne greater than your throne;’ and the king bowed himself on the bed.
48 Kaj ankaŭ tiele diris la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas.
Also thus said the king, ‘Blessed be the LORD, the God of Israel, who has given one to sit on my throne today, my eyes even seeing it.’”
49 Kaj ektimis kaj leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon.
All the guests of Adonijah were afraid, and rose up, and each man went his way.
50 Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
Adonijah was afraid because of Solomon; and he arose, and went, and hung onto the horns of the altar.
51 Kaj oni raportis al Salomono jene: Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne mortigos sian servanton per glavo.
Solomon was told, “Behold, Adonijah fears King Solomon; for, behold, he is hanging onto the horns of the altar, saying, ‘Let King Solomon swear to me first that he will not kill his servant with the sword.’”
52 Kaj Salomono diris: Se li estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed se en li troviĝos malbono, tiam li mortos.
Solomon said, “If he shows himself a worthy man, not a hair of his shall fall to the earth; but if wickedness is found in him, he shall die.”
53 Kaj la reĝo Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li: Iru en vian domon.
So King Solomon sent, and they brought him down from the altar. He came and bowed down to King Solomon; and Solomon said to him, “Go to your house.”