< 1 Korintanoj 16 >

1 Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru.
Περὶ δὲ τῆς λογίας τῆς εἰς τοὺς ἁγίους, ὥσπερ διέταξα ταῖς ἐκκλησίαις τῆς Γαλατίας, οὕτω καὶ ὑμεῖς ποιήσατε.
2 La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
Κατὰ μίαν σαββάτων ἕκαστος ὑμῶν παρ᾿ ἑαυτῷ τιθέτω, θησαυρίζων ὅ τι ἂν εὐοδῶται, ἵνα μή, ὅταν ἔλθω, τότε λογίαι γίνωνται.
3 Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
Ὅταν δὲ παραγένωμαι, οὓς ἐὰν δοκιμάσητε δι᾿ ἐπιστολῶν, τούτους πέμψω ἀπενεγκεῖν τὴν χάριν ὑμῶν εἰς Ἱερουσαλήμ·
4 kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi.
ἐὰν δὲ ᾖ ἄξιον τοῦ κἀμὲ πορεύεσθαι, σὺν ἐμοὶ πορεύσονται.
5 Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos;
Ἐλεύσομαι δὲ πρὸς ὑμᾶς, ὅταν Μακεδονίαν διέλθω· Μακεδονίαν γὰρ διέρχομαι·
6 sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos.
πρὸς ὑμᾶς δὲ τυχὸν παραμενῶ, ἢ καὶ παραχειμάσω, ἵνα ὑμεῖς με προπέμψητε οὗ ἐὰν πορεύωμαι.
7 Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos.
Οὐ θέλω γὰρ ὑμᾶς ἄρτι ἐν παρόδῳ ἰδεῖν· ἐλπίζω δὲ χρόνον τινὰ ἐπιμεῖναι πρὸς ὑμᾶς, ἐὰν ὁ Κύριος ἐπιτρέπῃ.
8 Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto;
Ἐπιμενῶ δὲ ἐν Ἐφέσῳ ἕως τῆς Πεντηκοστῆς·
9 ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.
θύρα γάρ μοι ἀνέῳγε μεγάλη καὶ ἐνεργής, καὶ ἀντικείμενοι πολλοί.
10 Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ;
Ἐὰν δὲ ἔλθῃ Τιμόθεος, βλέπετε ἵνα ἀφόβως γένηται πρὸς ὑμᾶς· τὸ γὰρ ἔργον Κυρίου ἐργάζεται ὡς καὶ ἐγώ.
11 neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj.
Μή τις οὖν αὐτὸν ἐξουθενήσῃ· προπέμψατε δὲ αὐτὸν ἐν εἰρήνῃ, ἵνα ἔλθῃ πρός με· ἐκδέχομαι γὰρ αὐτὸν μετὰ τῶν ἀδελφῶν.
12 Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
Περὶ δὲ Ἀπολλὼ τοῦ ἀδελφοῦ, πολλὰ παρεκάλεσα αὐτὸν ἵνα ἔλθῃ πρὸς ὑμᾶς μετὰ τῶν ἀδελφῶν· καὶ πάντως οὐκ ἦν θέλημα ἵνα νῦν ἔλθῃ, ἐλεύσεται δὲ ὅταν εὐκαιρήσῃ.
13 Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.
Γρηγορεῖτε, στήκετε ἐν τῇ πίστει, ἀνδρίζεσθε, κραταιοῦσθε.
14 Ĉio via estu farata en amo.
Πάντα ὑμῶν ἐν ἀγάπῃ γινέσθω.
15 Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj),
Παρακαλῶ δὲ ὑμᾶς, ἀδελφοί — οἴδατε τὴν οἰκίαν Στεφανᾶ, ὅτι ἐστὶν ἀπαρχὴ τῆς Ἀχαΐας, καὶ εἰς διακονίαν τοῖς ἁγίοις ἔταξαν ἑαυτούς —
16 ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
ἵνα καὶ ὑμεῖς ὑποτάσσησθε τοῖς τοιούτοις, καὶ παντὶ τῷ συνεργοῦντι καὶ κοπιῶντι.
17 Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis.
Χαίρω δὲ ἐπὶ τῇ παρουσίᾳ Στεφανᾶ καὶ Φουρτουνάτου καὶ Ἀχαϊκοῦ, ὅτι τὸ ὑμῶν ὑστέρημα οὗτοι ἀνεπλήρωσαν.
18 Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
Ἀνέπαυσαν γὰρ τὸ ἐμὸν πνεῦμα καὶ τὸ ὑμῶν· ἐπιγινώσκετε οὖν τοὺς τοιούτους.
19 La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
Ἀσπάζονται ὑμᾶς αἱ ἐκκλησίαι τῆς Ἀσίας· ἀσπάζονται ὑμᾶς ἐν Κυρίῳ πολλὰ Ἀκύλας καὶ Πρίσκιλλα, σὺν τῇ κατ᾿ οἶκον αὐτῶν ἐκκλησίᾳ.
20 Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.
Ἀσπάζονται ὑμᾶς οἱ ἀδελφοὶ πάντες. Ἀσπάσασθε ἀλλήλους ἐν φιλήματι ἁγίῳ.
21 La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano.
Ὁ ἀσπασμὸς τῇ ἐμῇ χειρὶ Παύλου.
22 Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.
Εἴ τις οὐ φιλεῖ τὸν Κύριον Ἰησοῦν Χριστόν, ἤτω ἀνάθεμα. Μαρὰν ἀθά.
23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
Ἡ χάρις τοῦ Κυρίου Ἰησοῦ Χριστοῦ μεθ᾿ ὑμῶν.
24 Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.
Ἡ ἀγάπη μου μετὰ πάντων ὑμῶν ἐν Χριστῷ Ἰησοῦ. Ἀμήν.

< 1 Korintanoj 16 >