< 1 Kroniko 9 >

1 Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
וְכָל־יִשְׂרָאֵל הִתְיַחְשׂוּ וְהִנָּם כְּתוּבִים עַל־סֵפֶר מַלְכֵי יִשְׂרָאֵל וִיהוּדָה הָגְלוּ לְבָבֶל בְּמַעֲלָֽם׃
2 La unuaj loĝantoj, kiuj loĝis en siaj posedaĵoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj.
וְהַיּוֹשְׁבִים הָרִאשֹׁנִים אֲשֶׁר בַּאֲחֻזָּתָם בְּעָרֵיהֶם יִשְׂרָאֵל הַכֹּהֲנִים הַלְוִיִּם וְהַנְּתִינִֽים׃
3 En Jerusalem loĝis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase:
וּבִירוּשָׁלִַם יָשְׁבוּ מִן־בְּנֵי יְהוּדָה וּמִן־בְּנֵי בִנְיָמִן וּמִן־בְּנֵי אֶפְרַיִם וּמְנַשֶּֽׁה׃
4 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda;
עוּתַי בֶּן־עַמִּיהוּד בֶּן־עָמְרִי בֶּן־אִמְרִי בֶן־בנימן־בָּנִי מִן־בְּנֵי־פֶרֶץ בֶּן־יְהוּדָֽה׃
5 kaj el la Ŝiloanoj: Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj;
וּמִן־הַשִּׁילוֹנִי עֲשָׂיָה הַבְּכוֹר וּבָנָֽיו׃
6 el la idoj de Zeraĥ: Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent naŭdek;
וּמִן־בְּנֵי־זֶרַח יְעוּאֵל וַאֲחֵיהֶם שֵׁשׁ־מֵאוֹת וְתִשְׁעִֽים׃
7 el la Benjamenidoj: Salu, filo de Meŝulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua,
וּמִן־בְּנֵי בִּנְיָמִן סַלּוּא בֶּן־מְשֻׁלָּם בֶּן־הוֹדַוְיָה בֶּן־הַסְּנֻאָֽה׃
8 kaj Jibneja, filo de Jeroĥam, Ela, filo de Uzi, filo de Miĥri, kaj Meŝulam, filo de Ŝefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija;
וְיִבְנְיָה בֶּן־יְרֹחָם וְאֵלָה בֶן־עֻזִּי בֶּן־מִכְרִי וּמְשֻׁלָּם בֶּן־שְׁפַטְיָה בֶּן־רְעוּאֵל בֶּן־יִבְנִיָּֽה׃
9 kaj iliaj fratoj laŭ sia deveno, naŭcent kvindek ses. Ĉiuj ĉi tiuj estis ĉefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj.
וַאֲחֵיהֶם לְתֹלְדוֹתָם תְּשַׁע מֵאוֹת וַחֲמִשִּׁים וְשִׁשָּׁה כָּל־אֵלֶּה אֲנָשִׁים רָאשֵׁי אָבוֹת לְבֵית אֲבֹתֵיהֶֽם׃
10 Kaj el la pastroj: Jedaja, Jehojarib, Jaĥin;
וּמִן־הַֽכֹּהֲנִים יְדַֽעְיָה וִיהוֹיָרִיב וְיָכִֽין׃
11 Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio;
וַעֲזַרְיָה בֶן־חִלְקִיָּה בֶּן־מְשֻׁלָּם בֶּן־צָדוֹק בֶּן־מְרָיוֹת בֶּן־אֲחִיטוּב נְגִיד בֵּית הָאֱלֹהִֽים׃
12 kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer;
וַעֲדָיָה בֶּן־יְרֹחָם בֶּן־פַּשְׁחוּר בֶּן־מַלְכִּיָּה וּמַעְשַׂי בֶּן־עֲדִיאֵל בֶּן־יַחְזֵרָה בֶּן־מְשֻׁלָּם בֶּן־מְשִׁלֵּמִית בֶּן־אִמֵּֽר׃
13 kaj iliaj fratoj, ĉefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio.
וַאֲחֵיהֶם רָאשִׁים לְבֵית אֲבוֹתָם אֶלֶף וּשְׁבַע מֵאוֹת וְשִׁשִּׁים גִּבּוֹרֵי חֵיל מְלֶאכֶת עֲבוֹדַת בֵּית־הָאֱלֹהִֽים׃
14 El la Levidoj: Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, el la idoj de Merari;
וּמִֽן־הַלְוִיִּם שְׁמַֽעְיָה בֶן־חַשּׁוּב בֶּן־עַזְרִיקָם בֶּן־חֲשַׁבְיָה מִן־בְּנֵי מְרָרִֽי׃
15 kaj Bakbakar, Ĥereŝ, Galal, Matanja, filo de Miĥa, filo de Ziĥri, filo de Asaf,
וּבַקְבַּקַּר חֶרֶשׁ וְגָלָל וּמַתַּנְיָה בֶּן־מִיכָא בֶּן־זִכְרִי בֶּן־אָסָֽף׃
16 Obadja, filo de Ŝemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Bereĥja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu loĝis en la vilaĝoj de la Netofaanoj.
וְעֹבַדְיָה בֶּֽן־שְׁמַֽעְיָה בֶּן־גָּלָל בֶּן־יְדוּתוּן וּבֶרֶכְיָה בֶן־אָסָא בֶּן־אֶלְקָנָה הַיּוֹשֵׁב בְּחַצְרֵי נְטוֹפָתִֽי׃
17 Kaj la pordegistoj: Ŝalum, Akub, Talmon, Aĥiman, kaj iliaj fratoj; Ŝalum estis la ĉefo.
וְהַשֹּׁעֲרִים שַׁלּוּם וְעַקּוּב וְטַלְמֹן וַאֲחִימָן וַאֲחִיהֶם שַׁלּוּם הָרֹֽאשׁ׃
18 Kaj ĝis nun ĉe la reĝa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj.
וְֽעַד־הֵנָּה בְּשַׁעַר הַמֶּלֶךְ מִזְרָחָה הֵמָּה הַשֹּׁעֲרִים לְמַחֲנוֹת בְּנֵי לֵוִֽי׃
19 Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.
וְשַׁלּוּם בֶּן־קוֹרֵא בֶּן־אֶבְיָסָף בֶּן־קֹרַח וְֽאֶחָיו לְבֵית־אָבִיו הַקָּרְחִים עַל מְלֶאכֶת הָעֲבוֹדָה שֹׁמְרֵי הַסִּפִּים לָאֹהֶל וַאֲבֹֽתֵיהֶם עַל־מַחֲנֵה יְהוָה שֹׁמְרֵי הַמָּבֽוֹא׃
20 Pineĥas, filo de Eleazar, en la antaŭa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li.
וּפִֽינְחָס בֶּן־אֶלְעָזָר נָגִיד הָיָה עֲלֵיהֶם לְפָנִים יְהוָה ׀ עִמּֽוֹ׃
21 Zeĥarja, filo de Meŝelemja, estis pordisto ĉe la tabernaklo de kunveno.
זְכַרְיָה בֶּן מְשֶֽׁלֶמְיָה שֹׁעֵר פֶּתַח לְאֹהֶל מוֹעֵֽד׃
22 La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco.
כֻּלָּם הַבְּרוּרִים לְשֹׁעֲרִים בַּסִּפִּים מָאתַיִם וּשְׁנֵים עָשָׂר הֵמָּה בְחַצְרֵיהֶם הִתְיַחְשָׂם הֵמָּה יִסַּד דָּוִיד וּשְׁמוּאֵל הָרֹאֶה בֶּאֱמוּנָתָֽם׃
23 Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laŭ deĵoroj.
וְהֵם וּבְנֵיהֶם עַל־הַשְּׁעָרִים לְבֵית־יְהוָה לְבֵית־הָאֹהֶל לְמִשְׁמָרֽוֹת׃
24 Ĉe la kvar flankoj estis la pordegistoj: oriente, okcidente, norde, kaj sude.
לְאַרְבַּע רוּחוֹת יִהְיוּ הַשֹּׁעֲרִים מִזְרָח יָמָּה צָפוֹנָה וָנֶֽגְבָּה׃
25 Iliaj fratoj estis en siaj vilaĝoj, kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili.
וַאֲחֵיהֶם בְּחַצְרֵיהֶם לָבוֹא לְשִׁבְעַת הַיָּמִים מֵעֵת אֶל־עֵת עִם־אֵֽלֶּה׃
26 Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.
כִּי בֶאֱמוּנָה הֵמָּה אַרְבַּעַת גִּבֹּרֵי הַשֹּׁעֲרִים הֵם הַלְוִיִּם וְהָיוּ עַל־הַלְּשָׁכוֹת וְעַל הָאֹצְרוֹת בֵּית הָאֱלֹהִֽים׃
27 Ili noktadis ĉirkaŭ la domo de Dio, ĉar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi ĉiumatene.
וּסְבִיבוֹת בֵּית־הָאֱלֹהִים יָלִינוּ כִּֽי־עֲלֵיהֶם מִשְׁמֶרֶת וְהֵם עַל־הַמַּפְתֵּחַ וְלַבֹּקֶר לַבֹּֽקֶר׃
28 Parto el ili estis super ĉiuj vazoj de la servado, laŭkalkule ili enportadis kaj laŭkalkule elportadis.
וּמֵהֶם עַל־כְּלֵי הָעֲבוֹדָה כִּֽי־בְמִסְפָּר יְבִיאוּם וּבְמִסְפָּר יוֹצִיאֽוּם׃
29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri ĉiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromaĵoj.
וּמֵהֶם מְמֻנִּים עַל־הַכֵּלִים וְעַל כָּל־כְּלֵי הַקֹּדֶשׁ וְעַל־הַסֹּלֶת וְהַיַּיִן וְהַשֶּׁמֶן וְהַלְּבוֹנָה וְהַבְּשָׂמִֽים׃
30 El la pastridoj kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj.
וּמִן־בְּנֵי הַכֹּהֲנִים רֹקְחֵי הַמִּרְקַחַת לַבְּשָׂמִֽים׃
31 Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de Ŝalum, Koraĥido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj.
וּמַתִּתְיָה מִן־הַלְוִיִּם הוּא הַבְּכוֹר לְשַׁלֻּם הַקָּרְחִי בֶּאֱמוּנָה עַל מַעֲשֵׂה הַחֲבִתִּֽים׃
32 Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por ĉiu sabato.
וּמִן־בְּנֵי הַקְּהָתִי מִן־אֲחֵיהֶם עַל־לֶחֶם הַֽמַּעֲרָכֶת לְהָכִין שַׁבַּת שַׁבָּֽת׃
33 La kantistoj, ĉefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la ĉambroj, ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto.
וְאֵלֶּה הַמְשֹׁרְרִים רָאשֵׁי אָבוֹת לַלְוִיִּם בַּלְּשָׁכֹת פטירים פְּטוּרִים כִּֽי־יוֹמָם וָלַיְלָה עֲלֵיהֶם בַּמְּלָאכָֽה׃
34 Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili loĝis en Jerusalem.
אֵלֶּה רָאשֵׁי הָאָבוֹת לַלְוִיִּם לְתֹלְדוֹתָם רָאשִׁים אֵלֶּה יָשְׁבוּ בִירוּשָׁלָֽ͏ִם׃
35 En Gibeon loĝis: Jeiel, la fondinto de Gibeon — la nomo de lia edzino estis Maaĥa —
וּבְגִבְעוֹן יָשְׁבוּ אֲבִֽי־גִבְעוֹן יעואל יְעִיאֵל וְשֵׁם אִשְׁתּוֹ מַעֲכָֽה׃
36 kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kiŝ, Baal, Ner, Nadab,
וּבְנוֹ הַבְּכוֹר עַבְדּוֹן וְצוּר וְקִישׁ וּבַעַל וְנֵר וְנָדָֽב׃
37 Gedor, Aĥjo, Zeĥarja, kaj Miklot.
וּגְדוֹר וְאַחְיוֹ וּזְכַרְיָה וּמִקְלֽוֹת׃
38 Miklot naskigis Ŝimamon. Ili ankaŭ apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj.
וּמִקְלוֹת הוֹלִיד אֶת־שִׁמְאָם וְאַף־הֵם נֶגֶד אֲחֵיהֶם יָשְׁבוּ בִירֽוּשָׁלַ͏ִם עִם־אֲחֵיהֶֽם׃
39 Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon.
וְנֵר הוֹלִיד אֶת־קִישׁ וְקִישׁ הוֹלִיד אֶת־שָׁאוּל וְשָׁאוּל הוֹלִיד אֶת־יְהֽוֹנָתָן וְאֶת־מַלְכִּי־שׁוּעַ וְאֶת־אֲבִינָדָב וְאֶת־אֶשְׁבָּֽעַל׃
40 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan.
וּבֶן־יְהוֹנָתָן מְרִיב בָּעַל וּמְרִי־בַעַל הוֹלִיד אֶת־מִיכָֽה׃
41 La filoj de Miĥa estis: Piton, Meleĥ, kaj Taĥrea,
וּבְנֵי מִיכָה פִּיתוֹן וָמֶלֶךְ וְתַחְרֵֽעַ׃
42 kaj Aĥaz — li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan;
וְאָחָז הוֹלִיד אֶת־יַעְרָה וְיַעְרָה הוֹלִיד אֶת־עָלֶמֶת וְאֶת־עַזְמָוֶת וְאֶת־זִמְרִי וְזִמְרִי הוֹלִיד אֶת־מוֹצָֽא׃
43 Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel.
וּמוֹצָא הוֹלִיד אֶת־בִּנְעָא וּרְפָיָה בְנוֹ אֶלְעָשָׂה בְנוֹ אָצֵל בְּנֽוֹ׃
44 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Tio estis la filoj de Acel.
וּלְאָצֵל שִׁשָּׁה בָנִים וְאֵלֶּה שְׁמוֹתָם עַזְרִיקָם ׀ בֹּכְרוּ וְיִשְׁמָעֵאל וּשְׁעַרְיָה וְעֹבַדְיָה וְחָנָן אֵלֶּה בְּנֵי אָצַֽל׃

< 1 Kroniko 9 >