< 1 Kroniko 6 >
1 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
υἱοὶ Λευι Γεδσων Κααθ καὶ Μεραρι
2 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.
καὶ υἱοὶ Κααθ Αμβραμ καὶ Ισσααρ Χεβρων καὶ Οζιηλ
3 La infanoj de Amram: Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron: Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar.
καὶ υἱοὶ Αμβραμ Ααρων καὶ Μωυσῆς καὶ Μαριαμ καὶ υἱοὶ Ααρων Ναδαβ καὶ Αβιουδ Ελεαζαρ καὶ Ιθαμαρ
4 Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan,
Ελεαζαρ ἐγέννησεν τὸν Φινεες Φινεες ἐγέννησεν τὸν Αβισου
5 Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin,
Αβισου ἐγέννησεν τὸν Βωκαι Βωκαι ἐγέννησεν τὸν Οζι
6 Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton,
Οζι ἐγέννησε τὸν Ζαραια Ζαραια ἐγέννησεν τὸν Μαριηλ
7 Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
καὶ Μαριηλ ἐγέννησεν τὸν Αμαρια καὶ Αμαρια ἐγέννησεν τὸν Αχιτωβ
8 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon,
καὶ Αχιτωβ ἐγέννησεν τὸν Σαδωκ καὶ Σαδωκ ἐγέννησεν τὸν Αχιμαας
9 Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon,
καὶ Αχιμαας ἐγέννησεν τὸν Αζαρια καὶ Αζαριας ἐγέννησεν τὸν Ιωαναν
10 Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem),
καὶ Ιωανας ἐγέννησεν τὸν Αζαριαν οὗτος ἱεράτευσεν ἐν τῷ οἴκῳ ᾧ ᾠκοδόμησεν Σαλωμων ἐν Ιερουσαλημ
11 Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon,
καὶ ἐγέννησεν Αζαρια τὸν Αμαρια καὶ Αμαρια ἐγέννησεν τὸν Αχιτωβ
12 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon,
καὶ Αχιτωβ ἐγέννησεν τὸν Σαδωκ καὶ Σαδωκ ἐγέννησεν τὸν Σαλωμ
13 Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan,
καὶ Σαλωμ ἐγέννησεν τὸν Χελκιαν καὶ Χελκιας ἐγέννησεν τὸν Αζαρια
14 Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon.
καὶ Αζαριας ἐγέννησεν τὸν Σαραια καὶ Σαραιας ἐγέννησεν τὸν Ιωσαδακ
15 Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar.
καὶ Ιωσαδακ ἐπορεύθη ἐν τῇ μετοικίᾳ μετὰ Ιουδα καὶ Ιερουσαλημ ἐν χειρὶ Ναβουχοδονοσορ
16 La filoj de Levi: Gerŝon, Kehat, kaj Merari.
υἱοὶ Λευι Γεδσων Κααθ καὶ Μεραρι
17 Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon: Libni kaj Ŝimei.
καὶ ταῦτα τὰ ὀνόματα τῶν υἱῶν Γεδσων Λοβενι καὶ Σεμεϊ
18 La filoj de Kehat: Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel.
υἱοὶ Κααθ Αμβραμ καὶ Ισσααρ Χεβρων καὶ Οζιηλ
19 La filoj de Merari: Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj:
υἱοὶ Μεραρι Μοολι καὶ Ομουσι καὶ αὗται αἱ πατριαὶ τοῦ Λευι κατὰ πατριὰς αὐτῶν
20 la idoj de Gerŝon: Libni; lia filo: Jaĥat; lia filo: Zima;
τῷ Γεδσων τῷ Λοβενι υἱῷ αὐτοῦ Ιεεθ υἱὸς αὐτοῦ Ζεμμα υἱὸς αὐτοῦ
21 lia filo: Joaĥ; lia filo: Ido; lia filo: Zeraĥ; lia filo: Jeatraj.
Ιωαχ υἱὸς αὐτοῦ Αδδι υἱὸς αὐτοῦ Ζαρα υἱὸς αὐτοῦ Ιεθρι υἱὸς αὐτοῦ
22 La idoj de Kehat: lia filo: Aminadab; lia filo: Koraĥ; lia filo: Asir;
υἱοὶ Κααθ Αμιναδαβ υἱὸς αὐτοῦ Κορε υἱὸς αὐτοῦ Ασιρ υἱὸς αὐτοῦ
23 lia filo: Elkana; lia filo: Ebjasaf; lia filo: Asir;
Ελκανα υἱὸς αὐτοῦ καὶ Αβιασαφ υἱὸς αὐτοῦ Ασιρ υἱὸς αὐτοῦ
24 lia filo: Taĥat; lia filo: Uriel; lia filo: Uzija; lia filo: Ŝaul.
Θααθ υἱὸς αὐτοῦ Ουριηλ υἱὸς αὐτοῦ Οζια υἱὸς αὐτοῦ Σαουλ υἱὸς αὐτοῦ
25 La filoj de Elkana: Amasaj kaj Aĥimot.
καὶ υἱοὶ Ελκανα Αμασι καὶ Αχιμωθ
26 Elkana: la idoj de Elkana: lia filo: Cofaj; lia filo: Naĥat;
Ελκανα υἱὸς αὐτοῦ Σουφι υἱὸς αὐτοῦ καὶ Νααθ υἱὸς αὐτοῦ
27 lia filo: Eliab; lia filo: Jeroĥam; lia filo: Elkana.
Ελιαβ υἱὸς αὐτοῦ Ιδαερ υἱὸς αὐτοῦ Ελκανα υἱὸς αὐτοῦ
28 La filoj de Samuel: la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija.
υἱοὶ Σαμουηλ ὁ πρωτότοκος Σανι καὶ Αβια
29 La idoj de Merari: Maĥli; lia filo: Libni; lia filo: Ŝimei; lia filo: Uza;
υἱοὶ Μεραρι Μοολι Λοβενι υἱὸς αὐτοῦ Σεμεϊ υἱὸς αὐτοῦ Οζα υἱὸς αὐτοῦ
30 lia filo: Ŝimea; lia filo: Ĥagija; lia filo: Asaja.
Σομεα υἱὸς αὐτοῦ Αγγια υἱὸς αὐτοῦ Ασαια υἱὸς αὐτοῦ
31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon;
καὶ οὗτοι οὓς κατέστησεν Δαυιδ ἐπὶ χεῖρας ᾀδόντων ἐν οἴκῳ κυρίου ἐν τῇ καταπαύσει τῆς κιβωτοῦ
32 ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo;
καὶ ἦσαν λειτουργοῦντες ἐναντίον τῆς σκηνῆς οἴκου μαρτυρίου ἐν ὀργάνοις ἕως οὗ ᾠκοδόμησεν Σαλωμων τὸν οἶκον κυρίου ἐν Ιερουσαλημ καὶ ἔστησαν κατὰ τὴν κρίσιν αὐτῶν ἐπὶ τὰς λειτουργίας αὐτῶν
33 jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj: el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel,
καὶ οὗτοι οἱ ἑστηκότες καὶ οἱ υἱοὶ αὐτῶν ἐκ τῶν υἱῶν τοῦ Κααθ Αιμαν ὁ ψαλτῳδὸς υἱὸς Ιωηλ υἱοῦ Σαμουηλ
34 filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ,
υἱοῦ Ελκανα υἱοῦ Ηδαδ υἱοῦ Ελιηλ υἱοῦ Θιε
35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj,
υἱοῦ Σουφ υἱοῦ Ελκανα υἱοῦ Μεθ υἱοῦ Αμασιου
36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja,
υἱοῦ Ελκανα υἱοῦ Ιωηλ υἱοῦ Αζαρια υἱοῦ Σαφανια
37 filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ,
υἱοῦ Θααθ υἱοῦ Ασιρ υἱοῦ Αβιασαφ υἱοῦ Κορε
38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael.
υἱοῦ Ισσααρ υἱοῦ Κααθ υἱοῦ Λευι υἱοῦ Ισραηλ
39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea,
καὶ ἀδελφὸς αὐτοῦ Ασαφ ὁ ἑστηκὼς ἐν δεξιᾷ αὐτοῦ Ασαφ υἱὸς Βαραχια υἱοῦ Σαμαα
40 filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija,
υἱοῦ Μιχαηλ υἱοῦ Μαασια υἱοῦ Μελχια
41 filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja,
υἱοῦ Αθανι υἱοῦ Ζαραι υἱοῦ Αδια
42 filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei,
υἱοῦ Αιθαν υἱοῦ Ζαμμα υἱοῦ Σεμεϊ
43 filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi.
υἱοῦ Ηχα υἱοῦ Γεδσων υἱοῦ Λευι
44 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre: Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ,
καὶ υἱοὶ Μεραρι ἀδελφοῦ αὐτῶν ἐξ ἀριστερῶν Αιθαν υἱὸς Κισαι υἱοῦ Αβδι υἱοῦ Μαλωχ
45 filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija,
υἱοῦ Ασεβι υἱοῦ Αμεσσια υἱοῦ Χελκιου
46 filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer,
υἱοῦ Αμασαι υἱοῦ Βανι υἱοῦ Σεμμηρ
47 filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi.
υἱοῦ Μοολι υἱοῦ Μουσι υἱοῦ Μεραρι υἱοῦ Λευι
48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio.
καὶ ἀδελφοὶ αὐτῶν κατ’ οἴκους πατριῶν αὐτῶν οἱ Λευῖται δεδομένοι εἰς πᾶσαν ἐργασίαν λειτουργίας σκηνῆς οἴκου τοῦ θεοῦ
49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio.
καὶ Ααρων καὶ οἱ υἱοὶ αὐτοῦ θυμιῶντες ἐπὶ τὸ θυσιαστήριον τῶν ὁλοκαυτωμάτων καὶ ἐπὶ τὸ θυσιαστήριον τῶν θυμιαμάτων εἰς πᾶσαν ἐργασίαν ἅγια τῶν ἁγίων καὶ ἐξιλάσκεσθαι περὶ Ισραηλ κατὰ πάντα ὅσα ἐνετείλατο Μωυσῆς παῖς τοῦ θεοῦ
50 Kaj jen estas la idoj de Aaron: lia filo: Eleazar; lia filo: Pineĥas; lia filo: Abiŝua;
καὶ οὗτοι υἱοὶ Ααρων Ελεαζαρ υἱὸς αὐτοῦ Φινεες υἱὸς αὐτοῦ Αβισου υἱὸς αὐτοῦ
51 lia filo: Buki; lia filo: Uzi; lia filo: Zeraĥja;
Βωκαι υἱὸς αὐτοῦ Οζι υἱὸς αὐτοῦ Ζαραια υἱὸς αὐτοῦ
52 lia filo: Merajot; lia filo: Amarja; lia filo: Aĥitub;
Μαριηλ υἱὸς αὐτοῦ Αμαρια υἱὸς αὐτοῦ Αχιτωβ υἱὸς αὐτοῦ
53 lia filo: Cadok; lia filo: Aĥimaac.
Σαδωκ υἱὸς αὐτοῦ Αχιμαας υἱὸς αὐτοῦ
54 Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj: al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto,
καὶ αὗται αἱ κατοικίαι αὐτῶν ἐν ταῖς κώμαις αὐτῶν ἐν τοῖς ὁρίοις αὐτῶν τοῖς υἱοῖς Ααρων τῇ πατριᾷ τοῦ Κααθι ὅτι αὐτοῖς ἐγένετο ὁ κλῆρος
55 oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi;
καὶ ἔδωκαν αὐτοῖς τὴν Χεβρων ἐν γῇ Ιουδα καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς κύκλῳ αὐτῆς
56 sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune.
καὶ τὰ πεδία τῆς πόλεως καὶ τὰς κώμας αὐτῆς ἔδωκαν τῷ Χαλεβ υἱῷ Ιεφοννη
57 Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo: Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ τοῖς υἱοῖς Ααρων ἔδωκαν τὰς πόλεις τῶν φυγαδευτηρίων τὴν Χεβρων καὶ τὴν Λοβνα καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Σελνα καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Εσθαμω καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
58 Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ τὴν Ιεθθαρ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Δαβιρ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
59 Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
καὶ τὴν Ασαν καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ατταν καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Βασαμυς καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
60 kaj de la tribo de Benjamen: Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj.
καὶ ἐκ φυλῆς Βενιαμιν τὴν Γαβεε καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Γαλεμεθ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Αγχωχ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς πᾶσαι αἱ πόλεις αὐτῶν τρισκαίδεκα πόλεις κατὰ πατριὰς αὐτῶν
61 Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn.
καὶ τοῖς υἱοῖς Κααθ τοῖς καταλοίποις ἐκ τῶν πατριῶν ἐκ τῆς φυλῆς ἐκ τοῦ ἡμίσους φυλῆς Μανασση κλήρῳ πόλεις δέκα
62 Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn.
καὶ τοῖς υἱοῖς Γεδσων κατὰ πατριὰς αὐτῶν ἐκ φυλῆς Ισσαχαρ ἐκ φυλῆς Ασηρ ἐκ φυλῆς Νεφθαλι ἐκ φυλῆς Μανασση ἐν τῇ Βασαν πόλεις τρισκαίδεκα
63 Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn.
καὶ τοῖς υἱοῖς Μεραρι κατὰ πατριὰς αὐτῶν ἐκ φυλῆς Ρουβην ἐκ φυλῆς Γαδ ἐκ φυλῆς Ζαβουλων κλήρῳ πόλεις δέκα δύο
64 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn.
καὶ ἔδωκαν οἱ υἱοὶ Ισραηλ τοῖς Λευίταις τὰς πόλεις καὶ τὰ περισπόρια αὐτῶν
65 Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj.
καὶ ἔδωκαν ἐν κλήρῳ ἐκ φυλῆς υἱῶν Ιουδα καὶ ἐκ φυλῆς υἱῶν Συμεων τὰς πόλεις ταύτας ἃς ἐκάλεσεν αὐτὰς ἐπ’ ὀνόματος
66 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim.
καὶ ἀπὸ τῶν πατριῶν υἱῶν Κααθ καὶ ἐγένοντο πόλεις τῶν ὁρίων αὐτῶν ἐκ φυλῆς Εφραιμ
67 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo: Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ ἔδωκαν αὐτῷ τὰς πόλεις τῶν φυγαδευτηρίων τὴν Συχεμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς ἐν ὄρει Εφραιμ καὶ τὴν Γαζερ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
68 Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ τὴν Ιεκμααμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Βαιθωρων καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
69 Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
καὶ τὴν Εγλαμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Γεθρεμμων καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
70 kaj de la duontribo de Manase: Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj.
καὶ ἀπὸ τοῦ ἡμίσους φυλῆς Μανασση τὴν Αναρ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ιεβλααμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς κατὰ πατριὰν τοῖς υἱοῖς Κααθ τοῖς καταλοίποις
71 Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase: Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
τοῖς υἱοῖς Γεδσων ἀπὸ πατριῶν ἡμίσους φυλῆς Μανασση τὴν Γωλαν ἐκ τῆς Βασαν καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ασηρωθ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
72 de la tribo Isaĥar: Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ ἐκ φυλῆς Ισσαχαρ τὴν Κεδες καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Δεβερι καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
73 Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
καὶ τὴν Δαβωρ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Αναμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
74 de la tribo Aŝer: Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ ἐκ φυλῆς Ασηρ τὴν Μασαλ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Αβαραν καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
75 Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn;
καὶ τὴν Ικακ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ροωβ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
76 de la tribo Naftali: Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn.
καὶ ἀπὸ φυλῆς Νεφθαλι τὴν Κεδες ἐν τῇ Γαλιλαίᾳ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Χαμωθ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Καριαθαιμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
77 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun: Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn;
τοῖς υἱοῖς Μεραρι τοῖς καταλοίποις ἐκ φυλῆς Ζαβουλων τὴν Ρεμμων καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Θαχχια καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
78 kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben: Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ ἐκ τοῦ πέραν τοῦ Ιορδάνου Ιεριχω κατὰ δυσμὰς τοῦ Ιορδάνου ἐκ φυλῆς Ρουβην τὴν Βοσορ ἐν τῇ ἐρήμῳ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ιασα καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
79 Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn;
καὶ τὴν Καδημωθ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Μωφααθ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
80 kaj de la tribo Gad: Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn,
καὶ ἐκ φυλῆς Γαδ τὴν Ραμωθ Γαλααδ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Μααναιμ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς
81 Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn.
καὶ τὴν Εσεβων καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς καὶ τὴν Ιαζηρ καὶ τὰ περισπόρια αὐτῆς