< 1 Kroniko 27 >

1 La Izraelidoj havis laŭ sia nombro ĉefojn de patrodomoj, milestrojn, centestrojn, kaj siajn inspektistojn, kiuj servis al la reĝo pri ĉiuj aferoj de la apartaĵoj, interŝanĝante sin ĉiumonate, en ĉiuj monatoj de la jaro. Ĉiu apartaĵo konsistis el dudek kvar mil.
Y los hijos de Israel según su número, que eran príncipes de familias, tribunos, centuriones y prepósitos de los que servían al rey en todos los negocios de las cuadrillas que entraban y salían cada mes en todos los meses del año, cada cuadrilla era de veinticuatro mil.
2 Super la unua apartaĵo en la unua monato estis Jaŝobeam, filo de Zabdiel; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil;
Sobre la primera cuadrilla del primer mes estaba Jasobeam hijo de Zabdiel; y había en su cuadrilla veinticuatro mil.
3 li estis el la idoj de Perec, la ĉefo de ĉiuj militestroj por la unua monato.
De los hijos de Fares fue el príncipe sobre todos los capitanes de las compañías del primer mes.
4 Super la apartaĵo de la dua monato estis Dodaj, la Aĥoĥido; en lia apartaĵo estis ankaŭ la princo Miklot; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
Sobre la cuadrilla del segundo mes estaba Dodai ahohíta; y en su cuadrilla estaba el príncipe Miclot; en la cual había veinticuatro mil.
5 La tria militestro, por la tria monato, estis Benaja, filo de la pastro Jehojada; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El capitán de la tercera cuadrilla del tercer mes era Benaía, hijo de Joiada sumo sacerdote; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
6 Ĉi tiu Benaja estis el la tridek herooj, kaj estro super ili; en lia apartaĵo estis lia filo Amizabad.
Este Benaía era valiente entre los treinta y sobre los treinta; y en su cuadrilla estaba Amisabad su hijo.
7 La kvara, por la kvara monato, estis Asahel, frato de Joab, kaj post li lia filo Zebadja; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El cuarto del cuarto mes era Asael hermano de Joab, y después de él Zebadías su hijo; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
8 La kvina, por la kvina monato, estis la estro Ŝamhut, la Jizraĥido; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El quinto del quinto mes era el príncipe Samhut izraíta; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
9 La sesa, por la sesa monato, estis Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El sexto del sexto mes era Hira hijo de Iques, de Tecoa; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
10 La sepa, por la sepa monato, estis Ĥelec, la Pelonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El séptimo del séptimo mes era Heles Pelonita, de los hijos de Efraín; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
11 La oka, por la oka monato, estis Sibĥaj, la Ĥuŝaido, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El octavo del octavo mes era Sibecai husatita, de Zarahi; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
12 La naŭa, por la naŭa monato, estis Abiezer, la Anatotano, el la Benjamenidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El noveno del noveno mes era Abiezer anatotita, de los benjamitas; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
13 La deka, por la deka monato, estis Maharaj, la Netofaano, el la Zeraĥidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El décimo del décimo mes era Maharai netofatita, de Zarahi; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
14 La dek-unua, por la dek-unua monato, estis Benaja, la Piratonano, el la Efraimidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El undécimo del undécimo mes era Benaía piratonita, de los hijos de Efraín; y en su cuadrilla había veinticuatro mil.
15 La dek-dua, por la dek-dua monato, estis Ĥeldaj, la Netofaano, el la Otnielidoj; en lia apartaĵo estis dudek kvar mil.
El duodécimo del duodécimo mes era Heldai netofatita, de Otoniel; y en su división había veinticuatro mil.
16 Kaj super la triboj de Izrael: la estro de la Rubenidoj estis Eliezer, filo de Ziĥri; de la Simeonidoj: Ŝefatja, filo de Maaĥa;
Asimismo presidían sobre las tribus de Israel: sobre los rubenitas el príncipe Eliezer hijo de Zicri; sobre los simeonitas, Sefatías, hijo de Maaca.
17 de la Levidoj: Ĥaŝabja, filo de Kemuel; de la Aaronidoj: Cadok;
Sobre los levitas, Hasabías hijo de Kemuel. Sobre los aaronitas, Sadoc.
18 de la Jehudaidoj: Elihu, el la fratoj de David; de la Isaĥaridoj: Omri, filo de Miĥael;
Sobre Judá, Eliú, uno de los hermanos de David. Sobre los de Isacar, Omri hijo de Micael.
19 de la Zebulunidoj: Jiŝmaja, filo de Obadja; de la Naftaliidoj: Jerimot, filo de Azriel;
Sobre los de Zabulón, Ismaías hijo de Abdías. Sobre los de Neftalí, Jeremot hijo de Azriel.
20 de la Efraimidoj: Hoŝea, filo de Azazja; de la duontribo de Manase: Joel, filo de Pedaja;
Sobre los hijos de Efraín, Oseas hijo de Azazías. Sobre la media tribu de Manasés, Joel hijo de Pedaías.
21 de la duontribo de Manase en Gilead: Jido, filo de Zeĥarja; de la Benjamenidoj: Jaasiel, filo de Abner;
Sobre la otra media tribu de Manasés en Galaad, Iddo hijo de Zacarías. Sobre los de Benjamín, Jaasiel hijo de Abner.
22 de la Danidoj: Azarel, filo de Jeroĥam. Tio estis la estroj de la triboj de Izrael.
Y sobre Dan, Azareel hijo de Jeroham. Estos son los capitanes de las tribus de Israel.
23 Sed David ne faris kalkulon de tiuj, kiuj havis la aĝon de malpli ol dudek jaroj; ĉar la Eternulo promesis multigi Izraelon simile al la steloj de la ĉielo.
Y no tomó David el número de los que eran de veinte años abajo, por cuanto el SEÑOR había dicho que él había de multiplicar a Israel como las estrellas del cielo.
24 Joab, filo de Ceruja, komencis la kalkuladon, sed ne finis. Kaj pro tio estis kolero kontraŭ Izrael; kaj tiu kalkulado ne estas enportita en la kronikon pri la reĝo David.
Joab hijo de Sarvia había comenzado a contar, mas no acabó, y por esto vino la ira sobre Israel; y así el número no fue puesto en el registro de las crónicas del rey David.
25 Super la trezoroj de la reĝo estis Azmavet, filo de Adiel; super la trezoroj sur la kampo, en la urboj, en la vilaĝoj, kaj en la turoj estis Jonatan, filo de Uzija.
Y Azmavet hijo de Adiel tenía cargo de los tesoros del rey; y de los tesoros de los campos, y de las ciudades, y de las aldeas y castillos, Jonatán hijo de Uzías;
26 Super la plenumantoj de la laboroj sur la kampo, super la terkultivo, estis Ezri, filo de Kelub.
y de los que trabajaban en la labranza de las tierras, Ezri hijo de Quelub;
27 Super la vinberĝardenoj estis Ŝimei, la Ramaano; super la provizoj de vino en la vinberĝardenoj estis Zabdi, la Ŝefamano.
y a cargo de las viñas Simei ramatita; y de las cosas que pertenecían a las viñas, y de las bodegas, Zabdi sifmita;
28 Super la olivarboj kaj super la sikomoroj, kiuj estis en la valo, estis Baal-Ĥanan, la Gederano; super la provizoj de oleo estis Joaŝ.
y de los olivares e higuerales que había en las campiñas, Baal-hanán gederita; y de los almacenes del aceite, Joás;
29 Super la bovoj, kiuj paŝtiĝis en Ŝaron, estis Ŝitraj, la Ŝaronano; super la bovoj en la valoj estis Ŝafat, filo de Adlaj.
de las vacas que pastaban en Sarón, Sitrai saronita; y de las vacas que estaban en los valles, Safat hijo de Adlai;
30 Super la kameloj estis Obil, la Iŝmaelido; super la azeninoj estis Jeĥdeja, la Meronotano.
y de los camellos, Obil ismaelita; y de las asnas, Jehedías meronotita;
31 Super la ŝafoj estis Jaziz, la Hagarido. Ĉiuj ĉi tiuj estis estroj super la havaĵoj, kiujn posedis la reĝo David.
y de las ovejas, Jaziz agareno. Todos estos eran príncipes de la hacienda del rey David.
32 Jonatan, onklo de David, estis konsilisto; li estis homo kompetenta kaj klera; Jeĥiel, filo de Ĥaĥmoni, estis ĉe la filoj de la reĝo.
Y Jonatán, tío de David, era el consejero, varón prudente y escriba; y Jehiel hijo de Hacmoni tenía a cargo los hijos del rey.
33 Aĥitofel estis konsilisto de la reĝo; Ĥuŝaj, la Arkano, estis amiko de la reĝo.
Ahitofel era consejero del rey; y Husai arquita era amigo del rey.
34 Post Aĥitofel estis Jehojada, filo de Benaja, kaj Ebjatar; la militestro de la reĝo estis Joab.
Después de Ahitofel era Joiada hijo de Benaía, y Abiatar. Y Joab era el general del ejército del rey.

< 1 Kroniko 27 >