< 1 Kroniko 26 >
1 La klasoj de la pordegistoj: el la Koraĥidoj: Meŝelemja, filo de Kore, el la filoj de Asaf.
[守門的班次與任務]守門者的班次如下:科辣黑族中,有阿彼雅撒夫的子孫科辣黑的兒子默舍肋米雅。
2 Meŝelemja havis filojn: la unuenaskito estis Zeĥarja, la dua estis Jediael, la tria estis Zebadja, la kvara estis Jatniel;
默舍肋米雅的兒子:長子為則加黎雅,次為耶狄厄耳,三為則巴狄雅,四為雅特尼耳,
3 la kvina estis Elam, la sesa estis Jehoĥanan, la sepa estis Eljehoenaj.
五為赫藍,六為約哈南,七為厄肋約乃。
4 Obed-Edom havis filojn: Ŝemaja estis la unuenaskito, Jehozabad la dua, Joaĥ la tria, Saĥar la kvara, Netanel la kvina,
敖貝得厄東的兒子:長子為舍瑪雅,次為約匝巴得,三為約阿黑,四為撒加爾,五為乃塔耳,
5 Amiel la sesa, Isaĥar la sepa, Peultaj la oka; ĉar benis lin Dio.
六為阿米耳,七為依撒加爾,八為培烏肋秦;天主實在祝福了敖貝得厄東。
6 Al lia filo Ŝemaja naskiĝis filoj, kiuj regis en siaj patrodomoj, ĉar ili estis bravaj homoj.
他的兒子舍瑪雅所生的兒子,都為他們父家的主管,因為都是有力的勇士。
7 La filoj de Ŝemaja: Otni, Refael, Obed, Elzabad, liaj fratoj, bravaj homoj, Elihu kaj Semaĥja.
舍瑪雅的兒子:敖特尼、勒法耳和敖貝得;他的兄弟厄耳匝巴得的兒子,厄里胡和色瑪革雅也是勇敢的人。
8 Ĉiuj ili estis el la idoj de Obed-Edom; ili kaj iliaj filoj kaj iliaj fratoj estis bravaj homoj, taŭgaj por servado: sesdek du ili estis ĉe Obed-Edom.
這些都是敖貝得厄東的後裔。他們及他們的兒子並兄弟,個個都是勇敢而又能幹的人。敖貝得厄東的後裔共計六十二人。
9 Meŝelemja havis filojn kaj fratojn, bravajn homojn dek ok.
默舍肋米亞的子孫和弟兄,都是勇士共計十八人。
10 Ĥosa el la Merariidoj havis filojn: Ŝimri estis la ĉefo (kvankam li ne estis unuenaskito, tamen lia patro faris lin ĉefo),
默辣黎的子孫中曷撒有些兒子:為首的是史默黎,他原非長子,是他父親立他為首的,
11 Ĥilkija estis la dua, Tebalja la tria, Zeĥarja la kvara; ĉiuj filoj kaj fratoj de Ĥosa estis dek tri.
次為希耳克雅,三為特巴里雅,四為則加黎雅。曷撒的兒子和弟兄共計十三人。
12 Al tiuj grupoj da pordegistoj, al la ĉefoj de viroj, estis komisiita la servado en la domo de la Eternulo kune kun iliaj fratoj.
以上是守門者的班次,無論是族長或是他們的弟兄,在上主殿內盡職,都有同等的任務。
13 Kaj ili lotis, kiel la malgrandaj, tiel ankaŭ la grandaj, laŭ siaj patrodomoj, por ĉiu pordego aparte.
他們不論大小,按照他們的家族抽籤,看守各門。
14 Kaj la loto pri la oriento falis por Ŝelemja; kaj pri lia filo Zeĥarja, la saĝa konsilanto, oni lotis, kaj lia loto eliris por la nordo;
中籤首東門的為舍肋米雅。他的兒子則加黎雅是個聰敏的謀士,中籤守北門。
15 pri Obed-Edom por la sudo, kaj pri liaj filoj por la provizejo;
敖貝得厄東守衛南門,他的兒子們看守庫房。
16 pri Ŝupim kaj Ĥosa por la okcidento, por la Pordego Ŝaleĥet, kie la vojo leviĝas, kie gardo staras apud gardo.
曷撒守西邊上坡大路的舍肋革特門。每班守衛人數相等:
17 Oriente estis ses Levidoj, norde kvar ĉiutage, sude kvar ĉiutage, kaj ĉe la provizejoj po du.
東面每日六人,北面每日四人,南面每日四人,每一庫房二人;
18 Ĉe la alirejo okcidente estis: kvar ĉe la vojo, kaj du ĉe la alirejo.
西面廊房行人路上四人,廊房兩人:
19 Tio estis la grupoj da pordegistoj el la Koraĥidoj kaj el la Merariidoj.
以上是科辣黑子孫和默辣黎子孫守門的班次。[殿內府庫守衛]
20 El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj.
他們的弟兄肋未人,掌管天主殿內的府庫,及聖物的府庫。
21 El la idoj de Ladan, idoj de la Gerŝonido Ladan, ĉefoj de patrodomoj de la Gerŝonido Ladan estis la Jeĥielidoj.
革爾雄族拉當的子孫中作族長的,是革爾雄足拉當的子孫耶希耳。
22 La Jeĥielidoj: Zetam, kaj Joel, lia frato, estis super la trezoroj de la domo de la Eternulo.
耶希耳與他的弟兄則堂和約厄耳掌管上主殿內的府庫。
23 El la Amramidoj, Jicharidoj, Ĥebronidoj, kaj Uzielidoj,
至於阿默蘭族、依茲哈爾族、赫貝龍族和烏齊耳族:
24 Ŝebuel, ido de Gerŝom, filo de Moseo, estis estro super la trezoroj.
有梅瑟的兒子,革爾雄的子孫叔巴耳為府庫的司長。
25 Lia frato Eliezer havis filon Reĥabja; lia filo estis Jeŝaja, lia filo estis Joram, lia filo estis Ziĥri, kaj lia filo estis Ŝelomit.
至於他的弟兄厄里厄則爾的子孫,是勒哈彼雅、耶沙雅、約蘭、齊革黎和舍羅米特。
26 Ĉi tiu Ŝelomit kaj liaj fratoj estis super ĉiuj trezoroj de la sanktaĵoj, kiujn sanktigis la reĝo David, la ĉefoj de patrodomoj, la milestroj, kaj la centestroj, kaj la militestroj.
這舍羅米特和他的弟兄們掌管府庫中的一切聖物,就是達味君王、各族長、千夫長、百夫長及軍官所獻的聖物、
27 El la militoj kaj el la militakiraĵoj ili konsekris partojn, por subteni la domon de la Eternulo.
他們將戰爭時所掠奪的財物獻上,作為修建上主殿宇之用。
28 Ankaŭ ĉio, kion sanktigis la antaŭvidisto Samuel, kaj Saul, filo de Kiŝ, kaj Abner, filo de Ner, kaj Joab, filo de Ceruja, ĉio sanktigita estis sub la gardado de Ŝelomit kaj liaj fratoj.
此外,尚有「先見者」撒慕爾、克士的兒子撒烏耳、乃爾的兒子阿貝乃爾和責魯雅的兒子約阿布所獻的一切財物。總之,凡是奉獻之物,全由舍羅米特和他的弟兄們掌管。[委派各地長官]
29 El la Jicharidoj, Kenanja kaj liaj filoj estis por la aferoj eksteraj de Izrael, kiel inspektistoj kaj juĝistoj.
依茲哈爾的子孫革納尼雅和他的兒子充任官長和判官,處理以色列的外務。
30 El la Ĥebronidoj, Ĥaŝabja kaj liaj fratoj, bravaj homoj, mil sepcent, havis oficojn en Izrael transe de Jordan, okcidente, por ĉiuj aferoj koncernantaj la Eternulon kaj por la aferoj de la reĝo.
赫貝龍的子孫哈沙彼雅和他的弟兄一千七百人,都是勇敢的人,負責約但河西以色列人所有關於上主和君王的事務。
31 El la Ĥebronidoj, Jerija estis ĉefo de la Ĥebronidoj en iliaj generacioj kaj patrodomoj. En la kvardeka jaro de la reĝado de David ili estis esploritaj, kaj oni trovis ĉe ili bravajn homojn en Jazer en Gilead.
赫貝龍族為族長的是耶黎雅。達味在位第四十年,曾按照赫貝龍族的族系和家世調查,在基肋阿得的雅則爾找到了這族的有力的勇士。
32 Kaj liaj fratoj, bravaj homoj, du mil sepcent, ĉefoj de patrodomoj; al ili la reĝo David donis oficojn ĉe la Rubenidoj, la Gadidoj, kaj la duontribo de Manase, por ĉiuj aferoj de Dio kaj aferoj de la reĝo.
耶黎雅的弟兄中有二千七百人,都是英勇之士,又兼為族長;達味君王便委派他們負責勒烏本人、加得人和默納協半支派的一切有關天主和君王的事務。