< 1 Kroniko 21 >
1 Satano leviĝis kontraŭ Izraelon kaj instigis Davidon kalkuli Izraelon.
Satana insorse contro Israele. Egli spinse Davide a censire gli Israeliti.
2 Kaj David diris al Joab kaj al la estroj de la popolo: Iru, kalkulu la Izraelidojn, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, kaj raportu al mi, por ke mi sciu ilian nombron.
Davide disse a Ioab e ai capi del popolo: «Andate, contate gli Israeliti da Bersabea a Dan; quindi portatemene il conto sì che io conosca il loro numero».
3 Joab diris: La Eternulo multigu Sian popolon centoble; ili ĉiuj, ho reĝo, mia sinjoro, estas ja servantoj por mia sinjoro; por kio do mia sinjoro tion postulas? por kio tio fariĝu kulpo sur Izrael?
Ioab disse a Davide: «Il Signore aumenti il suo popolo sì da renderlo cento volte tanto! Ma, mio signore, essi non sono tutti sudditi del mio signore? Perché il mio signore vuole questa inchiesta? Perché dovrebbe cadere tale colpa su Israele?».
4 Sed la vorto de la reĝo superfortis Joabon; tial Joab iris, trairis la tutan Izraelidaron, kaj venis Jerusalemon.
Ma l'opinione del re si impose a Ioab. Questi percorse tutto Israele, quindi tornò a Gerusalemme.
5 Kaj Joab transdonis al David la rezulton de la kalkulado de la popolo; kaj montriĝis, ke da Izraelidoj estas miliono kaj cent mil viroj povantaj eltiri glavon, kaj da Jehudaidoj kvarcent sepdek mil povantaj eltiri glavon.
Ioab consegnò a Davide il numero del censimento del popolo. In tutto Israele risultarono un milione e centomila uomini atti alle armi; in Giuda risultarono quattrocentosettantamila uomini atti alle armi.
6 La Levidojn kaj la Benjamenidojn li ne kalkulis inter ili, ĉar antipatia estis al Joab la vorto de la reĝo.
Fra costoro Ioab non censì i leviti né la tribù di Beniamino, perché l'ordine del re gli appariva un abominio.
7 Kaj tiu afero malplaĉis al Dio, kaj Li frapis Izraelon.
Il fatto dispiacque agli occhi di Dio, che perciò colpì Israele.
8 Tiam David diris al Dio: Mi forte pekis, farante tiun aferon. Sed nun, pardonu do la malbonagon de Via servanto; ĉar mi agis tre malsaĝe.
Davide disse a Dio: «Facendo una cosa simile, ho peccato gravemente. Perdona, ti prego, l'iniquità del tuo servo, perché ho commesso una vera follia».
9 Kaj la Eternulo parolis al Gad, la viziisto de David, dirante:
Il Signore disse a Gad, veggente di Davide:
10 Iru kaj diru al David: Tiele diras la Eternulo: Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi ĝin faru al vi.
«Và, riferisci a Davide: Dice il Signore: Ti pongo davanti tre cose, scegline una e io te la concederò».
11 Kaj Gad venis al David, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Akceptu por vi:
Gad andò da Davide e gli riferì: «Dice il Signore: Scegli
12 aŭ dum tri jaroj estos malsato en la lando; aŭ dum tri monatoj vi estos premata de viaj kontraŭuloj kaj vin atingos la glavo de viaj malamikoj; aŭ dum tri tagoj regos en la lando la glavo de la Eternulo kaj pesto, kaj anĝelo de la Eternulo ekstermados en ĉiuj regionoj de Izrael. Pripensu do nun, kion mi respondu al mia Sendinto.
fra tre anni di carestia, tre mesi di fuga per te di fronte ai tuoi avversari, sotto l'incubo della spada dei tuoi nemici, e tre giorni della spada del Signore con la peste che si diffonde sul paese e l'angelo del Signore che porta lo sterminio in tutto il territorio di Israele. Ora decidi che cosa io debba riferire a chi mi ha inviato».
13 Tiam David diris al Gad: Estas al mi tre malfacile; sed mi falu en la manon de la Eternulo, ĉar tre granda estas Lia kompatemeco; nur mi ne falu en manon homan.
Davide disse a Gad: «Sono in un'angoscia terribile. Ebbene, io cada nelle mani del Signore, perché la sua misericordia è molto grande, ma io non cada nelle mani degli uomini».
14 Kaj la Eternulo venigis peston sur Izraelon, kaj falis el la Izraelidoj sepdek mil homoj.
Così il Signore mandò la peste in Israele; morirono settantamila Israeliti.
15 Kaj Dio sendis anĝelon al Jerusalem, por fari en ĝi ekstermon. Sed kiam li komencis la ekstermadon, la Eternulo rigardis, kaj bedaŭris la malbonon, kaj diris al la anĝelo-ekstermanto: Sufiĉe! nun haltigu vian manon! La anĝelo de la Eternulo staris tiam apud la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
Dio mandò un angelo in Gerusalemme per distruggerla. Ma, come questi stava distruggendola, il Signore volse lo sguardo e si astenne dal male minacciato. Egli disse all'angelo sterminatore: «Ora basta! Ritira la mano». L'angelo del Signore stava in piedi presso l'aia di Ornan il Gebuseo.
16 David levis siajn okulojn, kaj ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan inter la tero kaj la ĉielo, kaj tenantan en sia mano eltiritan glavon, etenditan super Jerusalem. Tiam David kaj la plejaĝuloj, kovritaj per sakaĵoj, ĵetis sin vizaĝaltere.
Davide, alzati gli occhi, vide l'angelo del Signore che stava fra terra e cielo con la spada sguainata in mano, tesa verso Gerusalemme. Allora Davide e gli anziani, coperti di sacco, si prostrarono con la faccia a terra.
17 Kaj David diris al Dio: Mi estas ja tiu, kiu ordonis kalkuli la popolon; mi estas tiu, kiu pekis kaj faris la malbonaĵon; sed kion faris ĉi tiuj ŝafoj? Ho Eternulo, mia Dio, Via mano estu sur mi kaj sur la domo de mia patro; sed Vian popolon ne plagu.
Davide disse a Dio: «Non sono forse stato io a ordinare il censimento del popolo? Io ho peccato e ho commesso il male; costoro, il gregge, che cosa hanno fatto? Signore Dio mio, sì, la tua mano infierisca su di me e sul mio casato, ma non colpisca il tuo popolo».
18 La anĝelo de la Eternulo diris al Gad, ke li diru al David, ke David iru kaj starigu altaron al la Eternulo sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
L'angelo del Signore ordinò a Gad di riferire a Davide che salisse ad erigere un altare al Signore nell'aia di Ornan il Gebuseo.
19 Tiam David iris, konforme al la vorto de Gad, kiun li eldiris en la nomo de la Eternulo.
Davide vi andò secondo l'ordine di Gad, comunicatogli a nome del Signore.
20 Kiam Ornan sin returnis kaj ekvidis la anĝelon, li kaj liaj kvar filoj kun li sin kaŝis. Ornan tiam estis draŝanta tritikon.
Ornan si volse e vide l'angelo; i suoi quattro figli, che erano con lui, si nascosero. Ornan stava trebbiando il grano,
21 Kaj David venis al Ornan. Ornan ekrigardis kaj ekvidis Davidon, kaj li eliris el la draŝejo kaj adorkliniĝis antaŭ David vizaĝaltere.
quando gli si avvicinò Davide. Ornan guardò e, riconosciuto Davide, uscì dall'aia, prostrandosi con la faccia a terra davanti a Davide.
22 David diris al Ornan: Donu al mi la lokon de la draŝejo, por ke mi konstruu sur ĝi altaron al la Eternulo; pro ĝia plena prezo donu ĝin al mi, por ke ĉesiĝu la pesto inter la popolo.
Davide disse a Ornan: «Cedimi il terreno dell'aia, perché io vi costruisca un altare al Signore; cedimelo per tutto il suo valore, così che il flagello cessi di infierire sul popolo».
23 Kaj Ornan diris al David: Prenu al vi; mia sinjoro la reĝo faru tion, kio plaĉas al li; vidu, mi fordonas la bovojn por bruloferoj, la draŝilojn por ligno, kaj la tritikon por farunofero; ĉion mi fordonas.
Ornan rispose a Davide: «Prenditelo; il re mio signore ne faccia quello che vuole. Vedi, io ti dò anche i buoi per gli olocausti, le trebbie per la legna e il grano per l'offerta; tutto io ti offro».
24 Sed la reĝo David diris al Ornan: Ne; mi volas aĉeti pro plena prezo; ĉar mi ne oferportos vian propraĵon al la Eternulo, kaj mi ne alportos bruloferon senpagan.
Ma il re Davide disse a Ornan: «No! Lo voglio acquistare per tutto il suo valore; non presenterò al Signore una cosa che appartiene a te offrendo così un olocausto gratuitamente».
25 Kaj David donis al Ornan pro la loko sescent siklojn da oro.
E così Davide diede a Ornan seicento sicli d'oro per il terreno.
26 Kaj David konstruis tie altaron al la Eternulo, kaj alportis bruloferojn kaj pacoferojn, kaj ekvokis al la Eternulo; kaj Li respondis al li per fajro el la ĉielo sur la altaron de la brulofero.
Quindi Davide vi eresse un altare per il Signore e vi offrì olocausti e sacrifici di comunione. Invocò il Signore, che gli rispose con il fuoco sceso dal cielo sull'altare dell'olocausto.
27 Kaj la Eternulo ordonis al la anĝelo, ke li remetu sian glavon en ĝian ingon.
Il Signore ordinò all'angelo e questi ripose la spada nel fodero.
28 En tiu tempo, vidante, ke la Eternulo respondis al li sur la draŝejo de Ornan, la Jebusido, David alportis tie oferon.
Allora, visto che il Signore l'aveva ascoltato sull'aia di Ornan il Gebuseo, Davide offrì là un sacrificio.
29 La tabernaklo de la Eternulo, kiun faris Moseo en la dezerto, kaj la altaro de bruloferoj, estis en tiu tempo sur altaĵo en Gibeon.
La Dimora del Signore, eretta da Mosè nel deserto, e l'altare dell'olocausto in quel tempo stavano sull'altura che era in Gàbaon;
30 Sed David ne povis iri antaŭ ĝin por demandi Dion; ĉar lin timigis la glavo de la anĝelo de la Eternulo.
ma Davide non osava recarsi là a consultare Dio perché si era molto spaventato di fronte alla spada dell'angelo del Signore.