< 1 Kroniko 19 >
1 Okazis poste, ke mortis Naĥaŝ, reĝo de la Amonidoj, kaj lia filo fariĝis reĝo anstataŭ li.
Danach starb der Ammoniterkönig Nachas, und sein Sohn ward König an seiner Statt.
2 Tiam David diris: Mi estos favorkora al Ĥanun, filo de Naĥaŝ, ĉar lia patro agis favorkore koncerne min. Kaj David sendis senditojn, por konsoli lin pri lia patro. Kaj la servantoj de David venis en la landon de la Amonidoj, al Ĥanun, por lin konsoli.
Da sprach David: "Ich will dem Chanun, des Nachas Sohn, Liebes tun, weil sein Vater mir Liebes getan hat." So sandte David Boten, ihn wegen seines Vaters zu trösten. So kamen Davids Diener ins Ammoniterland zu Chanun, ihn zu trösten.
3 Sed la eminentuloj de la Amonidoj diris al Ĥanun: Ĉu efektive David deziras honori vian patron antaŭ vi, ke li sendis al vi konsolantojn? ĉu ne venis al vi liaj servantoj nur por esplori, por ruinigi, kaj por esplorrigardi la landon?
Da sprachen die Ammoniterfürsten zu Chanun: "Ehrt David nach deiner Ansicht deinen Vater, daß er dir Tröster schickt? Kommen seine Diener nicht zum Ausforschen, Erkunden und Ausspähen des Landes zu dir?"
4 Tiam Ĥanun prenis la servantojn de David, razigis ilin, detranĉis iliajn vestojn ĝis duono, ĝis la lumboj, kaj foririgis ilin.
Da ergriff Chanun die Diener Davids, schor sie und schnitt ihnen die Gewänder halb bis ans Gesäß ab. So schickte er sie fort.
5 Kaj ili iris. Kaj oni raportis al David pri tiuj viroj, kaj li sendis renkonte al ili, ĉar la viroj tre hontis. Kaj la reĝo diris: Restu en Jeriĥo, ĝis rekreskos viaj barboj, kaj tiam revenu.
Sie gingen. Nun berichtete man David über die Männer. Da sandte er ihnen entgegen. Denn die Männer waren schwer beschimpft. Der König ließ sagen: "Bleibt in Jericho, bis euch der Bart gewachsen ist! Dann kommt heim!"
6 Kiam la Amonidoj vidis, ke ili indignigis kontraŭ si Davidon, tiam Ĥanun kaj la Amonidoj sendis mil kikarojn da arĝento, por dungi al si el Mezopotamio, el Sirio de Maaĥa, kaj el Coba ĉarojn kaj rajdistojn.
Die Ammoniter aber merkten, daß sie sich bei David verhaßt gemacht hatten. Da schickten Chanun und die Ammoniter tausend Silbertalente, sich bei den Aramäern in Mesopotamien und den Aramäern von Maaka und Soba Wagen und Reiter zu dingen.
7 Kaj ili dungis al si tridek du mil ĉarojn kaj la reĝon de Maaĥa kun lia popolo. Kaj ili venis kaj stariĝis tendare antaŭ Medba. Kaj la Amonidoj kolektiĝis el siaj urboj kaj venis al la milito.
Sie dingten sich 32.000 Wagen sowie den König von Maaka mit seinem Volk. Dann zogen sie heran und lagerten vor Medeba. Auch die Ammoniter sammelten sich aus ihren Städten und zogen zum Kampf aus.
8 Kiam David aŭdis pri tio, li sendis Joabon kaj la tutan armeon da kuraĝuloj.
Als David dies hörte, schickte er Joab mit dem ganzen Heer der Krieger aus.
9 Kaj la Amonidoj eliris, kaj batalaranĝiĝis antaŭ la enirejo de la urbo; kaj la reĝoj venintaj aranĝiĝis aparte, sur la kampo.
Da rückten die Ammoniter aus und stellten sich am Eingang der Stadt zum Kampfe auf. Die Könige aber, die gekommen waren, standen für sich im Gelände.
10 Kiam Joab vidis, ke li havos kontraŭ si batalon antaŭe kaj malantaŭe, li faris elekton el ĉiuj plejbravuloj en Izrael kaj batalaranĝis ilin kontraŭ la Sirianoj;
Als Joab sah, daß ihm ein Angriff von vorn und von hinten drohe, wählte er Leute aus allen Erlesenen Israels und stellte sich den Aramäern entgegen.
11 la ceteran parton de la popolo li komisiis al sia frato Abiŝaj, kaj ili batalaranĝis sin kontraŭ la Amonidoj.
Den Rest des Volkes aber unterstellte er seinem Bruder Absai. Und sie stellten sich den Ammonitern gegenüber.
12 Kaj li diris: Se la Sirianoj superfortos min, tiam vi donos al mi helpon; sed se la Amonidoj superfortos vin, tiam mi donos al vi helpon;
Er sprach: "Werden die Aramäer mir zu stark, dann komm du mir zu Hilfe! Sind aber die Ammoniter dir zu stark, dann helfe ich dir.
13 estu kuraĝa, kaj ni tenu nin forte pro nia popolo kaj pro la urboj de nia Dio; kaj la Eternulo faru tion, kio plaĉos al Li.
Sei tapfer! Seien wir mutig für unser Volk und die Diener unseres Gottes! Der Herr aber tue, was ihm gefällt!"
14 Kaj Joab, kun la popolo, kiu estis kun li, komencis la batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ĉi tiuj forkuris antaŭ li.
So rückte Joab mit dem Volke bei ihm zum Kampfe gegen die Aramäer vor. Da flohen sie vor ihm.
15 Kiam la Amonidoj vidis, ke la Sirianoj forkuris, ili ankaŭ forkuris antaŭ lia frato Abiŝaj, kaj foriris en la urbon. Kaj Joab venis Jerusalemon.
Als die Ammoniter sahen, daß die Aramäer flohen, flohen auch sie vor seinem Bruder Absai und zogen sich zurück. Hierauf zog Joab nach Jerusalem.
16 Vidante, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, la Sirianoj sendis senditojn kaj elirigis la Sirianojn transriverajn; kaj Ŝofaĥ, la militestro de Hadarezer, ilin kondukis.
Als die Aramäer sahen, daß sie von Israel geschlagen waren, sandten sie Boten und ließen die Aramäer jenseits des Stromes ausrücken. Und Hadarezers Feldherr Sophak stand an ihrer Spitze.
17 Kiam tio estis raportita al David, li kolektis ĉiujn Izraelidojn, transiris Jordanon, venis al ili, kaj batalaranĝiĝis kontraŭ ili; David aranĝis batalon kontraŭ la Sirianoj, kaj ili interbatalis kun li.
Dies ward David gemeldet. Da bot er ganz Israel auf, überschritt den Jordan, zog gegen sie und stellte sich ihnen zum Kampf. David stellte sich also gegen die Aramäer zum Kampfe auf, und sie stritten mit ihm.
18 Kaj la Sirianoj forkuris antaŭ Izrael, kaj David mortigis el la Sirianoj sep mil ĉaristojn kaj kvardek mil piedirantojn; ankaŭ Ŝofaĥon, la militestron, li mortigis.
Aber die Aramäer mußten vor Israel fliehen, und David schlug von den Aramäern 7.000 Wagenkämpfer und 40.000 Mann Fußvolk. Auch den Feldherrn Sophak tötete er.
19 Kiam la servantoj de Hadarezer vidis, ke ili estas venkobatitaj de la Izraelidoj, ili faris pacon kun David kaj submetiĝis al li. Kaj la Sirianoj ne volis plu helpi al la Amonidoj.
Als Hadarezers Diener sahen, daß sie von Israel geschlagen waren, schlossen sie Frieden mit David und waren ihm untertan. Und die Aramäer hatten keine Lust mehr, den Ammonitern weiter zu helfen.