< 1 Kroniko 11 >

1 Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris: Jen ni estas via osto kaj via karno.
رهبران اسرائیل به حبرون نزد داوود رفتند و به او گفتند: «ما گوشت و استخوان تو هستیم؛
2 Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael.
حتی زمانی که شائول پادشاه بود، سپاهیان ما را تو به جنگ می‌بردی و به سلامت بر می‌گرداندی؛ و خداوند، خدایت فرموده است که تو باید شبان و رهبر قوم او باشی.»
3 Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.
پس در حبرون داوود در حضور خداوند با رهبران اسرائیل عهد بست و ایشان همان‌طور که خداوند به سموئیل فرموده بود، او را به عنوان پادشاه اسرائیل انتخاب کردند.
4 Kaj David kaj ĉiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando.
سپس داوود و آن رهبران به اورشلیم که محل سکونت یبوسی‌ها بود و یبوس نیز نامیده می‌شد، رفتند.
5 Kaj la loĝantoj de Jebus diris al David: Vi ne eniros ĉi tien. Sed David venkoprenis la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David.
ولی اهالی یبوس از ورود آنها به شهر جلوگیری کردند. پس داوود قلعهٔ صهیون را که بعد به «شهر داوود» معروف شد، تسخیر کرد
6 Kaj David diris: Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos ĉefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li fariĝis ĉefo.
و به افراد خود گفت: «اولین کسی که به یبوسی‌ها حمله کند، فرماندهٔ سپاه خواهد شد.» یوآب پسر صرویه اولین کسی بود که به یبوسی‌ها حمله کرد؛ پس مقام فرماندهی سپاه داوود به او داده شد.
7 Kaj David ekloĝis en tiu fortikaĵo; pro tio oni donis al ĝi la nomon: Urbo de David.
داوود در آن قلعه ساکن شد و به همین جهت آن قسمت از شهر اورشلیم را شهر داوود نامیدند.
8 Kaj li ĉirkaŭkonstruis la urbon ĉiuflanke, de Milo en la tuta ĉirkaŭo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo.
داوود بخش قدیمی شهر را که اطراف قلعه بود به سمت بیرون وسعت داد و یوآب بقیهٔ شهر اورشلیم را تعمیر کرد.
9 Kaj David fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.
به این ترتیب روز‌به‌روز بر قدرت و نفوذ داوود افزوده می‌شد، زیرا خداوند لشکرهای آسمان با او بود.
10 Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo.
این است اسامی سربازان شجاع داوود که همراه قوم اسرائیل او را مطابق کلام خداوند، پادشاه خود ساختند و سلطنت او را استوار نمودند:
11 Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David: Jaŝobeam, filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.
یشبعام (مردی از اهالی حکمون) فرماندهٔ افسران شجاع داوود پادشاه بود. او یکبار با نیزه خود سیصد نفر را کشت.
12 Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj.
العازار پسر دودو، از خاندان اخوخ در رتبهٔ دوم قرار داشت.
13 Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaŭ la Filiŝtoj.
او در جنگی که با فلسطینی‌ها در فَسدَمیم درگرفت، داوود را همراهی می‌کرد. در محلی که مزرعهٔ جو بود، سپاه اسرائیل در برابر فلسطینی‌ها تاب نیاوردند و پا به فرار گذاشتند،
14 Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto, kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.
ولی العازار و افرادش در آن مزرعهٔ جو در برابر فلسطینی‌ها ایستادگی کردند و آنها را شکست دادند و خداوند پیروزی بزرگی نصیب ایشان نمود.
15 Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj staris en la valo Refaim.
در حالی که عده‌ای از فلسطینی‌ها در درهٔ رفائیم اردو زده بودند، سه نفر از سی سردار شجاع داوود پیش او که در غار عدولام پنهان شده بود، رفتند.
16 David tiam estis en la fortikaĵo, kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem.
داوود در پناهگاه خود بود و اردوی فلسطینی‌ها در بیت‌لحم مستقر شده بود.
17 Kaj David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego?
در این هنگام داوود گفت: «چقدر دلم می‌خواهد از آب چاهی که نزدیک دروازهٔ بیت‌لحم است بنوشم!»
18 Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin al la Eternulo,
پس آن سه سردار قلب اردوی فلسطینی‌ها را شکافته، از آن گذشتند و از آن چاه آب کشیدند و برای داوود آوردند. ولی داوود آن آب را ننوشید، بلکه آن را چون هدیه به حضور خداوند ریخت
19 kaj diris: Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion: ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj.
و گفت: «نه ای خدا، من این آب را نمی‌نوشم! این آب، خون این سه نفر است که برای آوردنش جان خود را به خطر انداختند.»
20 Abiŝaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri.
ابیشای برادر یوآب، فرماندهٔ آن سه نفر بود. او یکبار با کشتن سیصد نفر با نیزهٔ خود، مانند آن سه نفر معروف شد.
21 El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.
هر چند ابیشای رئیس آن سه دلاور و معروفتر از ایشان بود، ولی جزو آن سه نفر محسوب نمی‌شد.
22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda pro siaj faroj, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
بنایا پسر یهویاداع اهل قبصئیل، سرباز معروفی بود و کارهای متهورانه انجام می‌داد. بنایا دو سردار معروف موآبی را کشت. او همچنین در یک روز برفی به حفره‌ای داخل شد و شیری را کشت.
23 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco.
یکبار با یک چوبدستی یک جنگجوی مصری را که قدش دو متر و نیم و نیزه‌اش به کلفتی چوب نساجان بود، از پای درآورد. آن مصری نیزه‌ای در دست داشت و بنایا نیزه را از دست او ربود و وی را با آن نیزه کشت.
24 Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj.
این بود کارهای بنایا که او را مانند سه سردار ارشد معروف ساخت.
25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.
او از آن سی نفر معروفتر بود ولی جزو سه سردار ارشد محسوب نمی‌شد. داوود او را به فرماندهی گارد سلطنتی گماشت.
26 La ĉefaj militistoj estis: Asahel, frato de Joab, Elĥanan, filo de Dodo, el Bet-Leĥem,
سربازان معروف دیگر داوود پادشاه اینها بودند: عسائیل (برادر یوآب)، الحانان (پسر دودو) اهل بیت‌لحم، شموت اهل هرور، حالص اهل فلونی، عیرا (پسر عقیش) اهل تقوع، ابیعزر اهل عناتوت، سبکای اهل حوشات، عیلای اهل اخوخ، مهرای اهل نطوفات، حالد (پسر بعنه) اهل نطوفات، اتای (پسر ریبای) از جِبعهٔ بنیامین، بنایا اهل فرعاتون، حورای اهل وادیهای جاعش، ابی‌ئیل اهل عربات، عزموت اهل بحروم، الیحبای اهل شعلبون، پسران هاشم اهل جزون، یوناتان (پسر شاجای) اهل حرار، اخیام (پسر ساکار) اهل حرار، الیفال (پسر اور)، حافر اهل مکرات، اخیا اهل فلون، حصرو اهل کرمل، نعرای (پسر ازبای)، یوئیل (برادر ناتان)، مبحار (پسر هجری)، صالق اهل عمون، نحرای اهل بیروت (او سلاحدار سردار یوآب بود)، عیرا اهل یتر، جارب اهل یتر، اوریا اهل حیت، زاباد (پسر احلای)، عدینا (پسر شیزا) از قبیلهٔ رئوبین (او جزو سی و یک رهبر قبیلهٔ رئوبین بود.) حانان (پسر معکه)، یوشافاط از اهالی متنا، عزیا اهل عشتروت، شاماع و یعوئیل (پسران حوتام) اهل عروعیر، یدیعی‌ئیل (پسر شمری)، یوخا (برادر یدیعی‌ئیل) از اهالی تیص، الی‌ئیل اهل محوی، یریبای و یوشویا (پسران الناعم)، یتمه اهل موآب، الی‌ئیل، عوبید و یعسی‌ئیل اهل مصوبات.
27 Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la Pelonano,
28 Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano,
29 Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido,
30 Maharaj, la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano,
31 Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano,
32 Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano,
33 Azmavet, la Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano;
34 el la filoj de Haŝem, la Gizonano: Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano,
35 Aĥiam, filo de Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur,
36 Ĥefer, la Meĥeratano, Aĥija, la Pelonano,
37 Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj,
38 Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri,
39 Celek, la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja,
40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido,
41 Urija, la Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj,
42 Adina, filo de Ŝiza, la Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek,
43 Ĥanan, filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido,
44 Uzija, la Aŝterotano, Ŝama kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano,
45 Jediael, filo de Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano,
46 Eliel, la Maĥavido, Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido,
47 Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.

< 1 Kroniko 11 >