< Psalms 57 >

1 TO THE OVERSEER. “DO NOT DESTROY.” A MIKTAM OF DAVID, IN HIS FLEEING FROM THE FACE OF SAUL INTO A CAVE. Favor me, O God, favor me, For my soul is trusting in You, And I trust in the shadow of Your wings, Until the calamities pass over.
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
2 I call to God Most High, To God [who] is perfecting for me.
Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
3 He sends from the heavens, and saves me, He reproached [the one] who is panting after me. (Selah) God sends forth His kindness and His truth.
Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; (Sela) Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4 My soul [is] in the midst of lions, I lie down [among] flames—sons of men, Their teeth [are] a spear and arrows, And their tongue a sharp sword.
Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
5 Be exalted above the heavens, O God, Your glory above all the earth.
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
6 They have prepared a net for my steps, My soul has bowed down, They have dug a pit before me, They have fallen into its midst. (Selah)
Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. (Sela)
7 My heart is prepared, O God, My heart is prepared, I sing and praise.
Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
8 Awake, my glory, awake, stringed instrument and harp, I awake the morning dawn.
Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9 I thank You among the peoples, O Lord, I praise You among the nations.
Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10 For Your kindness [is] great to the heavens, And Your truth to the clouds.
Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11 Be exalted above the heavens, O God. Your glory above all the earth!
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

< Psalms 57 >