< Psalms 62 >

1 To the chief Musician, to Jeduthun, A Psalm of David. Truly my soul waiteth upon God: from him [cometh] my salvation.
Al la ĥorestro. Por Jedutun. Psalmo de David. Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
2 He only [is] my rock and my salvation; [he is] my defence; I shall not be greatly moved.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.
3 How long will ye imagine mischief against a man? ye shall be slain all of you: as a bowing wall [shall ye be, and as] a tottering fence.
Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
4 They only consult to cast [him] down from his excellency: they delight in lies: they bless with their mouth, but they curse inwardly. (Selah)
Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. (Sela)
5 My soul, wait thou only upon God; for my expectation [is] from him.
Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
6 He only [is] my rock and my salvation: [he is] my defence; I shall not be moved.
Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
7 In God [is] my salvation and my glory: the rock of my strength, [and] my refuge, [is] in God.
En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
8 Trust in him at all times; [ye] people, pour out your heart before him: God [is] a refuge for us. (Selah)
Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. (Sela)
9 Surely men of low degree [are] vanity, [and] men of high degree [are] a lie: to be laid in the balance, they [are] altogether [lighter] than vanity.
Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
10 Trust not in oppression, and become not vain in robbery: if riches increase, set not your heart [upon them].
Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
11 God hath spoken once; twice have I heard this; that power [belongeth] unto God.
Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.
12 Also unto thee, O Lord, [belongeth] mercy: for thou renderest to every man according to his work.
Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.

< Psalms 62 >