< 2 Corinthians 7 >
1 Having therefore these promises, dearly beloved, let us cleanse ourselves from all filthiness of the flesh and spirit, perfecting holiness in the fear of YHWH.
Havante do ĉi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de ĉia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.
2 Receive us; we have wronged no man, we have corrupted no man, we have defrauded no man.
Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraŭ neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.
3 I speak not this to condemn you: for I have said before, that ye are in our hearts to die and live with you.
Ne por vin kondamni mi tion diras; ĉar mi antaŭe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.
4 Great is my boldness of speech toward you, great is my glorying of you: I am filled with comfort, I am exceeding joyful in all our tribulation.
Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi: mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la ĝojo meze de nia tuta aflikto.
5 For, when we were come into Macedonia, our flesh had no rest, but we were troubled on every side; without were fightings, within were fears.
Ĉar eĉ kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciliĝis, sed ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj.
6 Nevertheless Elohim, that comforteth those that are cast down, comforted us by the coming of Titus;
Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;
7 And not by his coming only, but by the consolation wherewith he was comforted in you, when he told us your earnest desire, your mourning, your fervent mind toward me; so that I rejoiced the more.
kaj ne nur per lia alveno, sed ankaŭ per la konsolo, per kiu li konsoliĝis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraŭ pli ĝojis.
8 For though I made you sorry with a letter, I do not repent, though I did repent: for I perceive that the same epistle hath made you sorry, though it were but for a season.
Ĉar kvankam mi vin malĝojigis per mia epistolo, mi ne bedaŭras pri tio, kvankam mi ja bedaŭris; ĉar mi vidas, ke tiu epistolo vin malĝojigis, sed nur mallonge.
9 Now I rejoice, not that ye were made sorry, but that ye sorrowed to repentance: for ye were made sorry according to YHWH, that ye might receive damage by us in nothing.
Mi nun ĝojas, ne pro tio, ke vi malĝojis, sed pro tio, ke vi malĝojis ĝis pento; ĉar vi laŭ Dio malĝojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.
10 For sorrow according to YHWH worketh repentance to salvation not to be repented of: but the sorrow of the world worketh death.
Ĉar la malĝojo laŭ Dio elfaras penton ĝis savo, ne bedaŭrindan; sed la malĝojo de la mondo elfaras morton.
11 For behold this selfsame thing, that ye sorrowed according to YHWH, what carefulness it wrought in you, yea, what clearing of yourselves, yea, what indignation, yea, what fear, yea, what vehement desire, yea, what zeal, yea, what revenge! In all things ye have approved yourselves to be clear in this matter.
Ĉar jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero.
12 Wherefore, though I wrote unto you, I did it not for his cause that had done the wrong, nor for his cause that suffered wrong, but that our care for you in the sight of Elohim might appear unto you.
Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontriĝu al vi mem antaŭ Dio.
13 Therefore we were comforted in your comfort: yea, and exceedingly the more joyed we for the joy of Titus, because his spirit was refreshed by you all.
Tial ni konsoliĝis; kaj en nia konsolo ni ĝojis des pli multege pro la ĝojo de Tito, ĉar lia animo estas refreŝigita de vi ĉiuj.
14 For if I have boasted any thing to him of you, I am not ashamed; but as we spake all things to you in truth, even so our boasting, which I made before Titus, is found a truth.
Ĉar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni ĉion parolis vereme al vi, tiel same ankaŭ nia fanfaronado, kiun mi faris antaŭ Tito, montriĝis vera.
15 And his inward affection is more abundant toward you, whilst he remembereth the obedience of you all, how with fear and trembling ye received him.
Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.
16 I rejoice therefore that I have confidence in you in all things.
Mi ĝojas, ke en ĉio mi povas fidi al vi.