< Psalms 9 >
1 Unto the end, for the hidden things of the Son. A psalm for David. I will give praise to thee, O Lord, with my whole heart: I will relate all thy wonders.
Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David. Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
2 I will be glad and rejoice in thee: I will sing to thy name, O thou most high.
Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
3 When my enemy shall be turned back: they shall be weakened and perish before thy face.
Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
4 For thou hast maintained my judgment and my cause: thou hast sat on the throne, who judgest justice.
Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
5 Thou hast rebuked the Gentiles, and the wicked one hath perished: thou hast blotted out their name for ever and ever.
Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
6 The swords of the enemy have failed unto the end: and their cities thou hast destroyed. Their memory hath perished with a noise.
La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
7 But the Lord remaineth for ever. He hath prepared his throne in judgment:
Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
8 And he shall judge the world in equity, he shall judge the people in justice.
Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
9 And the Lord is become a refuge for the poor: a helper in due time in tribulation.
Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
10 And let them trust in thee who know thy name: for thou hast not forsaken them that seek thee, O Lord.
Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
11 Sing ye to the Lord, who dwelleth in Sion: declare his ways among the Gentiles:
Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
12 For requiring their blood he hath remembered the: he hath not forgotten the cry of the poor.
Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
13 Have mercy on me, O Lord: see my humiliation which I suffer from my enemies.
Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
14 Thou that liftest me up from the gates of death, that I may declare all thy praises in the gates of the daughter of Sion.
Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
15 I will rejoice in thy salvation: the Gentiles have stuck fast in the destruction which they have prepared. Their foot hath been taken in the very snare which they hid.
Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
16 The Lord shall be known when he executeth judgments: the sinner hath been caught in the works of his own hands.
Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. (Sela)
17 The wicked shall be turned into hell, all the nations that forget God. (Sheol )
La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. (Sheol )
18 For the poor man shall not be forgotten to the end: the patience of the poor shall not perish for ever.
Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
19 Arise, O Lord, let not man be strengthened: let the Gentiles be judged in thy sight.
Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
20 Appoint, O Lord, a lawgiver over them: that the Gentiles may know themselves to be but men.
Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. (Sela)